Diskuto:Esperanta Respubliko

Mi pensas ke ĉi tiu artikolo ne estas sufiĉe enciklopedieca. Vikipedio ne fariĝu enŝutejo de ebria toksiĝo. Mi tamen ne emas aliverki ĝin. Tlutsumi.

neŭtraleco redakti

Ĝi estas same serioza kaj neŭtrala kiel la artikoloj pri la parodioj de religioj, ekzemple Nevidebla Rozkolora Unukornulo kaj Fluganta Spagetmonstro, ekzistantaj ankaŭ en aliaj vikipedioj, ne nur en la esperanta. Alia afero estas ĉu tiuj parodioj, aŭ ĉu la religioj parodiataj de ili, estas mem seriozaj aŭ ne. Ĉiel ajn la vikipedia artikolo simple informas pri la ekzisto de tiaj parodioj aŭ karikaturoj, same kiel ĝi informas pri la ne malpli ridinda (aŭ plorinda) Esperanta Civito. Konklude, mi restarigos la neŭtralecon. - jc

Tute male redakti

Tute male, mi pensas ke ĉi tiu artikolo estas serioza, almenaŭ se kompari kun aliaj multaj ridindaj artikoloj kiujn oni enŝutas en Vikipedion. Ĝi pritraktas veran kaj realan fakton kaj ĝi estas redaktita en bona lingvo. Tio por mi jam sufiĉas por rajtigi ĝian publikigon.

Reiri al la paĝo "Esperanta Respubliko".