Diskuto:Esperantigo de homoj

Ne nepre. Mi aŭdis (kaj probable mem uzis) "esperantiĝi" sinonime je "esperantistiĝi". - jc

Tiu ĉi nomo (esperantigo) ŝajnas al mi ne konvena: simile kiel "rekatoligo", rilate al lingvoj - rusigo, germanigo, ĉeĥigo, francigo, angligo... de homoj. Kiaj estus tiaj homoj? Ĉu ili kondutus laŭ manieroj de la menciitaj lingvoj aŭ laŭ maniero de ties landoj, laŭ vivmanieroj ktp. "Esperantigi" rilate al homoj ŝajnas al mi jene: perforte fari, ke iu alia igu esperanta. Pli bone eble estus "esperantiĝo". Povas esti esperantigita versio de artikolo, de libro, sed provu imagi esperantigitan version de homo. Petro. 8. Jun 2005 15.09 (UTC)

Esperantigo ne estas pli perforta ol esperantistigo. Kelkaj esperantuloj esperantigas siajn infanojn, lingve denaskigas ilin, tamen ne nepre faras ilin esperantistoj. Cetere, en Vikipedio mem: Vikipedio:Vikipediistoj laŭ esperantiĝo - jc

A-finaĵo por virinaj nomoj redakti

@HaleBopp: Mi vidis ke vi aldonis la frazon "Estas notinde krome, ke la A-finaĵo, ofte uzata kun virinaj nomoj (vidu la ĉi-postajn ekzemplojn), estas tute neracia kaj kontraŭfundamenta, kaj sekve evitinda". Kiu diris tion? Mi ne vidas tion en la fontojn citatajn ĉi tie.--Salatonbv (diskuto) 06:41, 31 Dec. 2015 (UTC)

Saluton, Kiel klarigite en la du ligiloj "neracia" ĉar la kutimo de a-finaĵo estas nur tiu de kelkaj kulturoj, kaj ĉar eĉ en tiuj kulturoj estas viraj nomoj kun a-finajo, kaj do tio estas nelogika kaj netaŭga por lingvo kun internacia celo. "Kontraŭfundamenta", relegu PMEG "uzi Esperantan A-finaĵon en vorto, kiu el ĉiuj vidpunktoj estas O-vorto, estas stranga rompo de la simpla Esperanta gramatiko. La Fundamento uzas virinajn nomojn kun O-finaĵo.". Kaj "evitinda" pro la du antaŭaj kialoj . A-nomoj por virinoj ne estas malpermesitaj, precipe se la originala nomo estas a-finaĵa, sed por plene esperantigi virinajn nomojn, a-finaĵo ne estas nepra, kaj o-finaĵo preferindas. HaleBopp 10:44, 31 Dec. 2015 (UTC)
@HaleBopp: Dankon pro via respondo. Mi ankoraŭ ne trovas la vorton "evitinda". Ĉu vi povas skribi iom pli malforte? Mi konsentas kun la ideo "A-nomoj por virinoj ne estas malpermesitaj, precipe se la originala nomo estas a-finaĵa, sed por plene esperantigi virinajn nomojn, a-finaĵo ne estas nepra, kaj o-finaĵo preferindas".--Salatonbv (diskuto) 19:28, 31 Dec. 2015 (UTC)
Konsentite, mi reverkas pli milde kaj pli detale tiun parton. HaleBopp 21:47, 31 Dec. 2015 (UTC)

Fonto kaj listo redakti

Ĉu estas aŭtorita fonto-listo publike alirebla de esperantigitaj nomoj de gravaj perosnoj en la historio?

Eble indas krei tiun kategorioN de homo kun esperantigitaj nomoj Sj1mor (diskuto) 09:29, 10 dec. 2022 (UTC)Reply

Ĉu ĉiuj propraj nomoj devus esti esperantigita? redakti

Kiel vi opinias? Laŭ vi ĉu absolute ĉiuj propraj nomoj devus esti esperantigita? Mi trovas ke tio povas pli-faciligi la kompreno inter esperantistoj kaj eviti ambiguaĵoj. Yassine Mehdi (diskuto) 10:57, 27 jun. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Esperantigo de homoj".