Diskuto:Esperantigo de vortoj el hispana fonto

Precize tiel okazas kiam la literon c (prononcatan [θ] antaŭ e kaj i, sed [k] antaŭ a, o kaj u) oni redonas respektive per la esperantaj c [ts] kaj k. En la unua kazo, fonemo ne ekzistanta en la hispana ([ts]) respondas al fonemo ne ekzistanta en esperanto ([θ]), kio konservas la distingon.

Interesa temo, sed bonvolu laŭeble aldoni

  1. kion vi celas (ĉu priskribi, ĉu preskribi)
  2. ekzemplojn
  3. klarigon kial "tiel kaj ne tiel" (ĉu ne alia ebleco estus redoni [θ] per litero z ?).

Scivole antaŭdankas Montanesko 19:36, 8. Jun 2005 (UTC)

Ne eblas priskribo sen iom da preskribo, male oni nur plimultigus la ĥaoson. La sube aldonitaj subartikoloj montras, ke la esperantan z oni uzas nur por grafisme redoni la hispanan z kaj por nenio alia. - jc

Eble vi konas vian lingvon pli bone ol mi, sed ne ĉiuj hispanoj prononcas c antaŭ e kaj i kiel [θ], sed, mi pensas en sudo de Hispanio, oni prononcas c kiel /s/ (sisio) kaj tio estas la ĝenerala regulo en tuta Latinameriko kie estas la plej granda parto de hispanparolantoj! Do la plejparto de hispanparolantoj (eĉ ene hispana regno) prononcu, ekzemple, cesta, [sesta] ne [θesta], ĉu ne? Alie Doŭro devenas el la Portugala "Rio D(e)ouro", se devenus el la Hispana estu *Doro, ĉar en la Portugala ni diras ouro kaj vi oro.Roberto 16:05, 10. Jun 2005 (UTC)


Pri la prononcado estas tiel. Sed transskribo aŭ, ĉi-kaze, esperantigo, ne ĉiam estas farata fonetisme, sed fakte pli ofte grafisme (aŭ per alia konvencio, tradicia aŭ kompromisa). Mi provos kompletigi la artikolon en la sekvaj tagoj. Se oni transskribus ĉion per s, perdiĝus utila distingo. Pri "Doŭro", oni esperantigas el la portugala; el la hispana estus "*Duero", kaj el la latina "*Duro" aŭ "*Duruso", se mi ne mismemoras. - jc


Mi hazarde trovis ĉi tiun artikolon dum mi esperantigis la nomojn de la ŝtatoj de Meksiko. Ĝi estas utila, la organizo estas bona, kaj plejofte mi samopinias kun la rekomendoj. Mi malopinias nur pri la terminaro, specifie pri la uzo de la termino 'fonemo'. La fonemoj de certa lingvo estas la sonoj kiuj en tiu lingvo servas por distingi vortojn. En Esperanto la minimuma paro 'boto' kaj 'voto' distingiĝas nur per la malsameco inter la sono [b] kaj la sono [v] kaj montras ke en Esperanto /b/ kaj /v/ estas malsamaj fonemoj. La paro 'vote' kaj 'boat' montras ke en la angla /b/ kaj /v/ estas malsamaj fonemoj. Tia paro ne ekzistas en la hispana, kie la sufiĉe malsamaj sonoj [b] kaj [v] estas alofonoj de unu fonemo. La nomo de la fonemo povas esti /b/ aŭ /v/ aŭ /q/ aŭ . . .


Parolante pri B, vi diras, "Ĉi tiun fonemon, kies sonon similas nur proksimume la esperanta [b], oni redonas per b".

Se B estas fonemo, kiel vi diras, via deklaro ne estas ĝusta. Se B estas litero, ĝi estas ĝusta. Mi opinias ke gravas klare distingi inter la konceptoj de litero kaj de fonemo. Mi opinias ankaŭ ke utilas klarigi la bazajn faktojn pri la hispanaj fonologio kaj literumado.

Do mi dirus:

B kaj V

La literon b oni transskribas grafisme per b, kaj la literon v oni transskribas per v. La literoj b kaj v en la skribata lingvo respondas al nur unu fonemo en la parolata lingvo. Ni uzu /b/ por tiu fonemo. Ĝenerale la elekto inter b kaj v dependas de la formo de la fontvorto en la latina. Caballo devenas de caballus kaj cueva devenas de cavus. La literoj revelas nenion pri la prononco. En la moderna hispana la fonemo /b/ havas du sufiĉe malsamajn alofonojn: [b] (dulipa plozivo) kaj [v] (dulipa frikativo). En aliaj lingvoj tiuj sonoj estas plejofte malsamaj fonemoj, ekzemple, en Esperanto, la angla, kaj la germana. La regulo kiu priskribas la distribuon de la du alofonoj estas: post naza sono (/m/ kaj /n/) kaj en la unua pozicio en spirad-grupo (breath group, grupo fónico) elparolu [b]; aliloke elparolu [v].

CA, QUE, QUI, CO, CU; K

La litero k, kaj la literoj c kaj z en la kombinaĵoj ca, que, qui, co, cu reprezentas la fonemon /k/, kaj oni transskribas ĉiujn 3 literojn fonetisme per k.

CUA, CUE, CUI, CUO

La litero c, kiu reprezentas la fonemon /k/ en la kombinaĵoj cua, cue, cui, cuo transskribiĝas per k en Esperanto.

La semivokalo /ŭ/ post /k/ transskribiĝas tradicie per v, nek fonetisme nek grafisme sed laŭ rusa kaj germana prononcmaniero. Vidu GUA, GÜE, GÜI, GUO ĉi-sube.

ZA, CE/(ZE), CI/(ZI), ZO, ZU

La literoj z kaj c en za, ce/(ze), ci/(zi), zo, zu respondas al la fonemo /θ/ en la plejmulto de Hispanio kaj al /s/ en la nova mondo. Ĉiuokaze oni transskribas ambaŭ literojn grafisme per la sama litero en Esperanto.

GA, GUE, GUI, GO, GU

La litero g, kiu reprezentas la fonemon /g/ en la kombinaĵoj ga, gue, gui, go, gu transskribiĝas per la sama litero en Esperanto.

GUA, GÜE, GÜI, GUO

La litero g, kiu reprezentas la fonemon /g/ en la kombinaĵoj gua, güe, güi, guo transskribiĝas per la sama litero en Esperanto.

La semivokalo /ŭ/ post /g/ transskribiĝas tradicie per v, nek fonetisme nek grafisme sed laŭ rusa kaj germana prononcmaniero.

JA, GE/JE, GI/JI, JO, JU

La literoj j kaj g en la kombinaĵoj ja, ge/je, gi/ji, jo, ju reprezentas la fonemon /ĥ/, kaj tradicie oni transskribas ilin per ĥ. En Hispanio tiu fonemo realiĝas per la sono [ĥ] (senvoĉa vela frikativo). Ekster Hispanio ĝi ofte realiĝas per [h] (senvoĉa glota frikativo). En la hispana ekzistas nur unu fonemo, kaj en la elparolo de ĉiu parolanto ekzistas nur unu realiĝo de la fonemo, sed tiu realiĝo varias inter unuopuloj kaj dialektoj. En Esperanto, kontraŭe, ekzistas du malsamaj fonemoj /h/ kaj /ĥ/. Se oni transskribas fonetisme, argumento favora al h estas tiel forta kiel argumento favora al ĥ.

H

En la hispana la litero h estas sensona. Oni transskribas ĝin grafisme per h.

LL

En la plejmulto de la hispane parolanta mondo la digramo ll realiĝas kiel la semivokalo [j]. Nur en kelkaj regionoj ĝi realiĝas kiel [lj] (aŭ [λ], la simbolo uzata de lingvikistoj por palatala lateralo). Fonetisma transskribo alfrontas problemon pri dialektoj. Grafisme oni transskribas ll per l. La artikolo de Golden asertas heziton pri la plej bona transskribo de ll.

Ñ

La litero ñ reprezentas la palatalan nazan fonemon, kiu similas al [nj]. Ĝi transskribiĝas fonetisme per njgrafisme per n.

X

La litero x, kiu en la latina reprezentis la sonon [ks], ne ekzistas en Esperanto. Do grafisma transskribo ne eblas. Oni transskribu fonetisme. Ofte en la moderna lingvo xx estas [ks]. En kelkaj vortoj, ekzemple Xavier, x estas [ĥ] aŭ [h], sed en ĉi tiu kazo, ĝenerale la formo kun x estas arkaika kaj ekzistas alia pli moderna formo kun j (Javier). Oni uzu la formon kun j kiel bazon por transskribo. En Meksiko x havas 4 sonojn en vortoj de indiĝena origino: [s] en Xochimilco, [ŝ] en Xola, Xomali, [ks] en Texcoco, Tlaxcala, kaj [h] en Mexicali, Xalapa.

Y

Antaŭ vokaloj la litero y reprezentas la semivokalon /j/ kaj transskribiĝas fonetisme per j.

H. Neal Parker, 13-an de oktobro, 2005

Reiri al la paĝo "Esperantigo de vortoj el hispana fonto".