Diskuto:Esperanto-muzikalbumoj

Unue diskuti la formaton - poste enmeti la datumojn redakti

Jen kelkaj muzikalbumoj en ordigebla tabelo. Antaŭ ol enmeti la multajn datumojn el katalogoj, ni unue diskutu, ĉu la ĝenerala formo estas taŭga - estus iom ĝene poste ŝanĝi ekzemple la vicon de la rubrikoj ĉe ĉiuj albumoj... --Lu 01:52, 16. Jul 2008 (UTC)

Ne venis komentoj - do mi simple enmetis. --Lu 22:19, 23. Jul 2008 (UTC)

Albumoj: Unue ĉerpi el la UEA-katalogoj, poste el aliaj fontoj redakti

Mi komencis enmeti kelkajn albumojn el la UEA-katalogo 1988/89. Oni povas lasi ilin en la sinsekvo de la katalogo - la uzanto ja povas mem ordigi. Mi proponas, ke ni lasu ilin en la kodo en la sinsekvo de la UEA-katalogo por faciligi postan kontrolon; el postaj katalogoj (aŭ antaŭaj) ni enmetu nur la mankantajn pecojn. --Lu 01:52, 16. Jul 2008 (UTC)

Nun mi aldonis la enhavon de la aktuala rete elŝutebla UEA-katalogo kaj iom laŭ vikipedio. Mankas do ĉefe aldonoj por pli fruaj jaroj (kaj plua aktualigo). --Lu 22:19, 23. Jul 2008 (UTC)
Mi krome aldonis ĉion el la paperaj UEA-katalogoj de 1988/89 kaj 2001, kio ne jam troviĝis en la reta katalogo. Necesus eble ankoraŭ trarigardi pli fruajn katalogojn - kaj iom korekti kaj aldoni jen kaj jen. --Lu 19:53, 29. Jul 2008 (UTC)

Ĉu tamen tuj krei almenaŭ negrandajn priskrib-artikolojn? redakti

Mi ĉiam havis la opinion, ke en la vikipediaj artikoloj oni prefere ne menciu la aferon, pri kiu oni ankoraŭ ne havas (kaj ne planas ege baldaŭ krei) la artikolon. Estas mia opinio. Mi ja komprenas kaj akceptas ankaŭ la alian strategion ("ni menciu, poste iu alskribos"), sed simple atentigas, ke oni laŭeble baldaŭ kreu apartan artikolon pri la menciata muzik-albumo (tamen zorgante, ke la novkreata artikolo ne estu ĝermo!). Mevo 21:56, 18. Jul 2008 (UTC)

Mi opinias, ke listigo de muzikalbumoj kun nur minimuma priskribo (jaro, kantisto ktp.) estas bona kontribuo al vikipedio. Mi kontraŭstaras mencii aferojn nur, se jam ekzistas (aŭ estas planata) la artikolo. (Sed mi ne ŝatas krei multajn ruĝajn ligilojn.) Mi ne kredas, ke ĉiu el la muzikalbumoj meritas apartan artikolon, sed mi ja pensas, ke en nia malgranda lingvokomunumo havas sencon krei centran liston. Fakte mi kreas la liston grandparte ankaŭ pro statistikaj kaŭzoj, kiel mi skribis en la diskutejo. --Lu 23:05, 19. Jul 2008 (UTC)
Memkompreneble, ĉiu kontribuo al vikipedio bonas. Mi simple atentigas (eble ontajn kontribuantojn al tiu listo), ke, se eblas, oni ja kreu la artikolojn (ne ĝermojn!) tuj — tiu ĉi listo povas esti tre bona deir-punkto por tio. Mevo 16:57, 20. Jul 2008 (UTC)
Plena konsento, volonte oni kreu artikolojn! (Ĝermojn ankaŭ mi ne ŝatas; ilia efiko estas, ke longiĝas la listo "Necesas fari artikolon el tiuj ĉi ĝermoj".) --Lu 08:32, 21. Jul 2008 (UTC)

Statistiko redakti

Kvankam tutcerte la datuma materialo estas mankhava, mi jam komencis statistikon. Estas bele vidi, ke ekde 1977 ĉiujare estis almenaŭ unu albumo, ekde 1987 almenaŭ kvar jare, ekde 1996 almenaŭ ok. (Ekde ĉ. 1984 IS havis pli ol 200 partoprenantojn, estiĝis IJF kaj IJS kaj povis ekflori la koncerta kulturo, kiu stimulis la muzikon).--Lu 22:19, 23. Jul 2008 (UTC)

Reiri al la paĝo "Esperanto-muzikalbumoj".