La teksto pri FaRo estas ne enciklopedia artikolo, sed reklamvarbilo por tiu kurso. Tute vualita estas la fakto, ke rezulte de la kurso oni nur "konatiĝas kun E-o", sed nur vere malmultaj scipovas subteni elementan interparolon, k skribas ĉiuj kun multaj eraroj. La fakta celo de tiu kurso estas - fonto de enspezo por Irina Gonĉarova, k disvastigo de ŝia personkulto. Al disvastigo de E-o tio neniel kontribuas.--Vmel 07:55, 4. Okt 2006 (UTC)

Apenaŭ E-lingva reklamo efikas profiton de profesia esperantisto Gonĉarova. La fakto, ke la kurso estas konatiga (sekve post ĝi oni ne regas la lingvon bone) aperas en la unua linio de la artikolo. La artikolo mem estas ne tute enciklopedieca, ĉar ĝin la aŭtorino preparis por internacia pedagogia revuo. Se vi havas tempon, reverku ĝin kaj aldonu (sen personaj atakoj) vian kritikon. Nur mi petas vin elekti vortojn kaj ne eksporti kverelojn en Vikipedion. Antaŭdanke, Slavik IVANOV

Mi iom redaktis la artikolon k forigis el ĝi kelkdek gramatikajn erarojn (ĉu oni kredu, ke tiom erarplenan artikolon verkis profesia instruisto por internacia pedagogia revuo??). Tamen antaŭ ol forigi la ŝildon de neneŭtraleco mi opinias necesa esplori opinion de aliaj spertaj e-istoj, prefere el eksterlando. Oni scias, ke mi - diference de iuj - ĉiam strebas al objektiveco.--Vmel 12:24, 6. Okt 2006 (UTC)

Reiri al la paĝo "FaRo".