Diskuto:Federacia Distrikto

Berlino=Federacia Distrikto? redakti

En la listo pri Federaciaj Distriktoj de tiu-ĉi paĝo aperas ankaŭ la linio:

  • Federacia lando Berlino en Germanio (pro diversaj kaŭzoj)

Ĝustas ke Berlino estas unu el la 16 federaciaj landoj de Germanio, kiuj havas tre malsamajn grandecojn ... ĝustas ke ĝi estas la la tria plej malgranda, kaj ke ĝi kune kun la du pli etaj aliaj landoj kontrastas al la granda federaciaj landoj (Bavario, Malsupra Saksio, Nordrejn-Vestfalio...). Sed ne eblas diri, ke Berlino estas "Federacia Distrikto" kiel la teritorio de ekzemple Vaŝingtono - do ke ĝi estus io tute alia ol la 15 federaciaj landoj. La urbo Berlino estas ŝtata ĉefurbo, sed se oni mencias Berlinon ĉi-tie, oni devas mencii ĉiujn ŝtatajn ĉefurbojn de la mondo...

Mi do, kun granda simpatio al Berlino, kie mi pasigis tre belan parton de miaj studentaj jaroj, forprenos la linion.

ThomasPusch 14:49, 1. Apr 2007 (UTC)

Reiri al la paĝo "Federacia Distrikto".