Diskuto:Fenoskandio

Latest comment: antaŭ 5 jaroj by Osteologia

La "feno-" en ĉi tiu vorto havas la saman devenon kiel la radiko "finn/". Ĉu do ne eblus uzi la sennovradikan esprimon "Finnoskandinavujo" anstataŭ enkonduki novradikon por ĉi tiu koncepto? Nek "Fenoskandio" nek "Fenoskandinavio" troveblas en PIV, ReVo aŭ la granda vortaro Esperant-germana de Krause; la sola Guglo-trafo por unu el la du esprimoj estas ne plu elŝutebla Excel-tabelo kiu mencias "Fenoskandio" unufoje. Mi do proponas titolŝanĝon al "Finnoskandinavujo". Kion opinias aliaj? Marcos 20:59, 21. Feb 2010 (UTC)

Mi nun efektivigis mian ĉi-supran proponon. Marcos 10:40, 27. Feb 2010 (UTC)
Mi ankaŭ samopinias — sed ŝajne Sro Robin van der Vliet ne samopiniis, ĉar li removis la artikolon al “Fenoskandio”. Li diras ke “Finnoskandinavujo" ne ekzistas ekster Vikipedio”. Laŭ mi, tamen, tio ne gravas: tiu regiono estas simple pli-malpli la kunaĵo de la duoninsulo Skandinavio kaj Finnlando; tio estas fakte nur ekzemplo de Esperanta vortfarado. Je Esperanto oni rajtas krei novajn vortojn senpermese per kunigo de pluraj vortoj, kaj ĉiuj povas tiujn facile kompreni. Male, la neologismo “Fenoskandio” ne estas facile komprenebla, se oni ne scias iujn Eŭropajn lingvojn. Osteologia (diskuto) 19:14, 8 feb. 2019 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Fenoskandio".