Diskuto:Filogenetiko

Arkreskiĝo estas analizebla sed ne komprenebla. Filogenetiko ne estas analizebla, sed estas komprenebla. Mi pensis ke Esperanto estis internacia lingvo...--Forstbirdo 19:44, 6 Aŭg. 2011 (UTC)

Ankaŭ mi trovas arkreskiĝo ne bone komprenebla. --pino 11:10, 13 Aŭg. 2011 (UTC)
La termino estu komprenebla - alie tio ne estus Esperanto.--RG72 15:23, 14 Sep. 2011 (UTC)
Saluton. Mi subtenas la rean alinomigon al "filogenetiko", kvankam kelkaj eble povus misanalizi ĝin kiel "filo-genetiko". Sed la alia varianto "arkreskiĝo" ne estas komprenebla. Amike --Tlustulimu 20:13, 17 Sep. 2011 (UTC)

"Arkreskiĝo" estas ne nur nekomprenebla sed fuŝe miskompreniga: la greka etimo γεννώ rilatas ne al kresko sed al nasko: temas pri la estiĝo de grupoj (pli tauga koncepto ol 'aro') de vivaĵoj. Aldone, tiu koncepto estas tute alia afero ol filogenetiko, kjo estas la studado pri la fenomenoj de evoluado de vivgrupoj: la procezo mem nomiĝas eventuale "filogenezo" (angle phylogeny, greke φυλογένεση). Provizore estas plej saĝe tute forigi menciojn pri alternativaj formoj - kaj tion mi tuj faros. --moonbri

Reiri al la paĝo "Filogenetiko".