Diskuto:Flughaveno de Václav Havel Prago

Latest comment: antaŭ 6 jaroj by Flugkapitano in topic Pri la nomo de Flughaveno
La artikolo "Flughaveno de Václav Havel Prago" estis kreita aŭ sufiĉe plibonigita kiel la parto de Viki-printempo 2017 de uzanto Flugkapitano. Ĝi estas pri Transporto en Ĉeĥio.


Pri la nomo de Flughaveno redakti

En Esperanto senfinaĵaj propraj nomoj, ekzemple Václav Havel, povas esti nur substantivoj, ne adjektivoj. Do la esprimo Václav Havel Flughaveno* estas erara; ĝustaj estus:

  • Václav-Havel-Flughaveno, aŭ
  • Flughaveno Václav Havel

Pro la aldono „Prago“ eble la unua formo estas pli klara. -- Renardo la vulpo (diskuto) 20:34, 28 maj. 2017 (UTC)Reply

Saluton, Renardo la vulpo! Dankas por via komento kaj bedaŭras por mia malfrua respondo.
Kiam mi unue skribis, mi nomis artiklon laŭ originala nomo en Ĉeĥa lingvo estas "Letiště Václava Havla Praha". Tiu nomo eblas tradukita en Esperanto kiel "Flughaveno Vaclava Havela Prago". Mi konsentas kun via gramatika vido, sed mi pensas ke la loknomo "Prago" kaj nomo "Vaclav Havel" devas en tiu nomo, ĉar Praga flughaveno estas la ĉefa flughaveno en Ĉeĥio. Mi deziras respekti originalan ĉehan nomon, do mi pensas ke:

  • "Praga Flughaveno de Václav Havel" aŭ "Flughaveno Prago de Václav Havel"

(Kiel Fiumicina Flughaveno de Leonardo da Vinci (itale Fiumicino – Aeroporto Internazionale Leonardo da Vinci))

  • "Flughaveno Prago-Václav Havel" (Kiel Flughaveno Parizo-Charles de Gaulle (france Aéroport de Paris-Charles-de-Gaulle))

estas bonaj variantoj. Mi pensas ke la nomo "Flughaveno Prago de Václav Havel" vidas pli klare. Kiel vi pensas?

P.S: Se vi volas atentigi uzanton, vi povas uzi {{re|"uzanto"|montri=ne}} por atentgi specifan uzanton.

-- Flugkapitano (diskuto) 11:23, 1 jun. 2017 (UTC)Reply

@Flugkapitano: Dankon! Jes, "Flughaveno Prago de Václav Havel" estas bona, same "Praga Flughaveno de Václav Havel". Nur la uzo de propra nomo (Václav Havel) kiel adjektivo ne kongruas kun la gramatiko de Esperanto.
Pretere, se vi metas dupunkton (aŭ unu dupunkton pli ol via antaŭulo) antaŭ vian tekston, estas pli klare kiu skribis kion. Ĉion bonan, -- Renardo la vulpo (diskuto) 20:46, 21 jun. 2017 (UTC)Reply
@Renardo la vulpo: Dankon, mi alinomis kiel "Flughaveno Prago de Václav Havel". Dankon por via komento, Ĉion bonan! -- Flugkapitano (diskuto) 10:36, 22 jun. 2017 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Flughaveno de Václav Havel Prago".