Pardonu, mi ne komprenis vian komenton 'Eble li tamen havis budon pri Deodato de FRANÇA MELLO, bonvole klarigu. vikipediisto:Roberto. Ho, mi ŝatas spritaĵojn, sed, estonte, bonvole klarigu en "diskuto" de artikolo por praktikaj kialoj. (Roberto)

Saluton, mi legis en la AIS-paĝo, ke vi havas multajn biografiojn. Mi kontrolis unu """Oton PANCER""", kaj tiu persono mankas ĉe ni. Kiu povus doni permeson pri kopiado de tiuj al Vikipedio? Ĉu vi povus demandi tion? Amike vikipediisto:Razilklingo.

Mi serĉis
  1. http://www.google.com/search?num=100&newwindow=1&q=+site:wikipedia.org+Pancer
  2. Special:Allpages/Ot
Amike Gangleri | Dh | D 09:29, 10. Apr 2005 (UTC)

Bondezirojn redakti

Saluton Aisano! Momente mi elspezas amason da tempo rilate ligojn al alilingvaj Vikipedioj. GlobalWPSearch Mahatma Gandhi estas helpilo ellaborata de de:Benutzer:Aka. Ĝi serĉas samtitolajn paĝojn en pluraj Vikipedioj. Tamen oni devas zorge kontroli kion kunligi kaj kion ne, vidu en:Wikipedia:Template:Interwikiconflict. Amike Gangleri | Dh | D 09:29, 10. Apr 2005 (UTC)

Pri anonimulo redakti

La anonimulo kiu atakis mian artikolon pri spiritismo, antaŭ (ni povas vidi per sia komputila numero) intencis ataki mian artikolon pri Fasilo, sed ne sukcesis. Sekve, li eble estas facilano (eble portugalo aŭ brazilano) kiu intencis ĉangreni min. Vi nur estis tro rapida en via respondo, sed mi scias ke vi ne intensis ataki miajn religiajn sintenojn Roberto 16:24, 3. Okt 2005 (UTC)

lingva ŝablono redakti

dankon por viaj informoj. mi jam devis konstati (en germanlingva vikipedio), ke la frazoj en la ŝablono por antikva greka lingvo estas gramatike nekorektaj (!). Mi pretas formuli taŭgajn frazojn, sed mi ne scias, kiel oni skribas grekajn supersignojn (la antikvaj super- kaj subsignoj estas iom komplikaj; signaro taŭga por moderna greka lingvo ne sufiĉas.) saluton! -- Sandalifex 22:03, 14. Okt 2005 (UTC)

dankon por la respondo. bedaūrinde nek omega kun "akuta akcento" nek omega kun "cirkumfleksa akcento" videblas sur mia ekrano. eble mi ne bone scipovas apliki "unicode"-signaron - sed mi certe iam lernos. -- Sandalifex 18:44, 21. Okt 2005 (UTC)
Saluton kaj dankon. Mi intertempe solvis mian "ekranan" problemon: Mi uzas kiel spektilon "Microsoft Windows Explorer", kaj por povi spekti grekajn signojn el la tablo "greek extended", oni ne nur devas havi taŭgan signaron, sed ankaŭ manipuli la spektilan programon tiel, ke ĝi ignoru la kutimajn TTT-informon pri speco de signaro. Ĉar estas en la amaso de la dekomence inkluzivitaj "Windows"-signaroj, laŭ mia scio, nur unu, kiu prezentas ĉiujn unikodajn signojn de "Greek Extended", nome "Palatino Linotype". Se oni do krome instalas tiun specon kiel "normalan" TTT-signaron, oni povas vidi ĉiujn signojn de malnovgreka skribo. - Mi ankaŭ volis ion kontribui al "Babel" koncerne la (novan) grekan lingvon - vidu Vikipedio_diskuto:Babel! -- Sandalifex 16:42, 13. Nov 2005 (UTC)
Cetere, la temo ja iam estis Babel-ŝablonoj por la klasika Greka lingvo. Mi nun vortumis tian ŝablonaron por la germanlingva "Wikipedia:Babel", kiu ŝajnas esti akceptita. Vidu Babel/el(a) ! -- Sandalifex 17:08, 13. Nov 2005 (UTC)

BADOWSKI-----14. Aŭg 2006 redakti

«mi respektas la neŭtralecon». Ne. Ci ne respektas neŭtralecon. Ci pretendas ke la kapitalismo estas ne malbona sistemo, tiu aserto estas ne neŭtrala. Vikipedio ne devas alveni propagandilo kapitalisma. &-[|--- GRRRR}


"Neŭtraleco" kaj enciklopedieco

Estimata BADOWSKI,

vi lasis sur mia diskutpaĝo ne tre afablan mesaĝon, kiun vi subskribis per "GRRRR" kaj en kiu vi diras, ke mi "pretendas ke la kapitalismo estas ne malbona sistemo". Tio estas malvera. Mi nenion diris pri boneco aŭ malboneco de kapitalismo. Tiaj konstatoj ne havas lokon en enciklopedio. Ĉu en iu alilingva vikipedio vi trovas ilin? Tial mi malfaris vian ŝanĝon kaj en komento menciis, ke mi konsideras ĝin "ne-enciklopedieca".

Vian vorton "malbona" forigis anonimulo kun la adreso 212.183.197.160. Ne estis mi, sed mi konsentas kun la forigo. Vikipedio ne estas diskut-forumo pri boneco kaj malboneco.

Eble vi rimarkis, ke mi enmetis en la tekston la vorton "ideale", per kiu mi volis atentigi, ke la praktiko de kapitalismo ne nepre konformas al tiuj idealoj. Sed se oni malkonsentas kun la principoj de kapitalismo, ne helpas nomi ĝin "malbona"; necesas doni argumentojn. Cetere, la artikolo tute ne estas nura laŭdo de kapitalismo.

Dankon, ke vi kontribuas al Vikipedio. Viaj kontribuoj estus eĉ pli utilaj, se vi donus interesajn komentojn, ne nur ekzemple "zzz".

Aisano 10:01, 15. Aŭg 2006 (UTC)

 
mia argumento : NEzzz

----Vikipediisto:BADOWSKI/diskut. 17. Aŭg 2006
Post-Scriptum.:Ĝi ideale elvenas el libera konsento kaj konkurenco de la agantoj kaj celas al efika maksimumigo de profito (profitigo de la investo en kapitalo).
Ĉu la kapitalismo estas ideala ĉar ĝi elvenas el libera(etc.) ? Aŭ ĉu ideale (sed ne reale) kapitalismo elvenas el libera(etc.) ? Estas ne sufiĉe komprenebla.
NeGRRR----Vikipediisto:BADOWSKI/diskut. 16:40, 17. Aŭg 2006 (UTC)

Hi, Könntest du vielleicht das Bild in Commons zur Verfügung stellen? Das wär nämlich super ;) lg de:User:Werckmeister --194.37.2.7 14:54, 27. Sep 2006 (UTC)

Farita/erledigt: commons:Image:Lehar-monumento en Komarno.jpg.
Vielen Dank :) lg de:User:Werckmeister --84.113.248.177 20:06, 1. Okt 2006 (UTC)

Kartografio de la vikipediistoj redakti

Ĉar vi mencias la urbon, kie vi nun loĝas, mi metis por vi ruĝan punkton en la paĝo Vikipedio:Kartografio de la vikipediistoj. Espereble vi ne kontraŭas. - Slavik IVANOV 21:29, 20. Okt 2006 (UTC)

Optika Amplifikilo redakti

Bonvole legu la diskutpaĝo por Optika amplifikilo. Dankon - Echiesse 23:07, 21. Jan 2007 (UTC)

Carl Gustaf Emil Mannerheim redakti

Saluton Aisano, vi "poluris" paĝon pri Mannerheim, sed ne ĉiuj viaj "poluroj" estas ĝustaj, eĉ mi povus diri, ke kelkaj estas malĝustaj kaj ili tute ŝanĝis sencon de la frazoj. Bonvolu rerigardi la paĝon kaj speciale la miajn kaj viajn korektojn. Ekz.: En oktobro de 1904 Mannerheim estis donita en rango de subkolonelo al stabo de la 52-a Neĵina dragona regimento... signifas, ke li ne ricevis en tiu jaro la rangon de subkolonelo, sed ke en tiu jaro li estis sendita (forkomandita...) al la regimento kaj tiutempe li jam havis la rangon de subkolonelo. Eble ankaŭ mi elektis neĝustan vorton, sed viaj korektoj tute ŝanĝis signifon de kelkaj frazoj. Plua - supra kaj supera ne havas la saman signifon. La plej supera komandantaro ne havas la saman signifon kiel la plej supra komandantaro. Ktp. ktp. Bonvolu do pripensi pri ĉiuj viaj ŝanĝoj kaj rekorekti ilin. Salutas --Petr Tomasovsky 06:24, 25. Mar 2007 (UTC)

La aldono nun bone funkcias, dankegon pro via helpo ! Thomas Guibal 19:28, 2. Maj 2007 (UTC)

Dankon redakti

Mi legis viajn polurojn ĉe Kontraŭekzemplo kaj Ŝablono:Finpolurinda. Ili impresas min bonaj. Dankon. Bill O'Ryan 17:57, 10. Jun 2007 (UTC)

Appenzell Ausserrhoden redakti

Nur nun mi rimarkis, ke antaŭ preskaŭ ekzakte unu jaro, la 21-an de julio 2006, vi forviŝis el la artikolo pri la svisa kantono Appenzell Ausserrhoden la ŝablonon Svisaj kantonoj, kiu celis rapide ligi ĉiujn kantonojn, same kiel faras multaj tiaj ŝablonoj en vikipediaj artikoloj. Eble tio okazis ankaŭ en aliaj kantonaj artikoloj, mi ne kontrolis. Ĉu vi forprenis la ŝablonon konscie, kaj ĉu vi havis motivon por tio, aŭ ĉu vi nur akcidente viŝis ĝin? ThomasPusch 20:06, 24. Jul 2007 (UTC)

Samtempe vi interŝanĝis tute funkciantajn ligilojn kaj bildojn, kiel ekzemple

al krude komputile kreitaj, kiel ekzemple

  • http://www.ar.ch < ! - - en:Official Page en->eo:Oficiala Paĝo es:Gobierno del Cantón de Appenzell Rodas Exteriores es->eo:_Gobierno_ _del_ Appenzell Ausserrhoden nl:Kanton Appenzell R nl->eo:_Kanton_ _Appenzell_ R de:Offizielle Website des Kantons Appenzell Ausserrhoden de->eo:_Offizielle_ Retejo _des_ _Kantons_ _Appenzell_ _Ausserrhoden_ it:Sito ufficiale - - >

... tion mi tute ne komprenas. Ĉu eble simple temis pri vandalismo de via flanko??? ThomasPusch 20:15, 24. Jul 2007 (UTC)

PS: Ĉar poste nur aldoniĝis intervikiaj ligoj kaj la teksto ne pluevoluis, mi ĵus decidiĝis restaŭri la version de la 21-a de julio 2006, kun la intervikiaj ligoj de hodiaŭ, kaj lasante vian pravan korekton, ke "links" estas "ligiloj", ne "ligoj".

Parametro "loĝantoj" redakti

La parametro loĝantoj ĉe {{Landtabelo}} utilas por sciigi kiel estas nomataj la loĝantoj de la lando ekz : franc'oj en Franc'i'o (Franc'ujo) kaj ĉili'anoj en Ĉili'o (vidu disukton pri -ujo kaj -io ). Por ke la aldono de la nova parametro ne difektu la tabelojn enla paĝoj en kiuj ĝi estas enmetita mi igos la parametron nedeviga. Arno Lagrange  06:40, 4. Okt 2007 (UTC)


Helpalvoko por germana vikipedio redakti

Estas grava la kunlaboro de germanlingvaj Esprantistoj ankau en la germanlingva Vikipedio, por eviti, ke malamikoj de Esperanto estingu artikolojn pri Esperanto. Jen eblaj kontribuoj: Longigu kaj Kompletigu esperanto-relevantajn artikolojn en la germanlingva enkciklopedio. Pripensu, en kiuj germanlingvaj artikoloj eblas aldoni informon pri Esperanto. Grava: Kiam oni scias pri personeco, kiu aperas en la vikipedio, ke temas pri Esprantisto, chiam aldoni chi-tiun informon. Aldoni ligojn al Esperanto-relevantaj paghoj. Precipe Iu Weissbier faras kvazau krucadon kontrau Esperanto-artikoloj en la vikipedio germana - helpu bremsi tiun personon kaj similajn! Amike -DidiWeidmann 02:39, 21. Nov 2007 (UTC)

Mi konis ĉi-tiun funkcion ĝis nun sub la nocio intermemorilo, kiu male al poŝo estas memklarigo. Kio estas la fonto de tiu-ĉi uzado de poŝo? Amike DidiWeidmann 22:23, 11. Maj 2008 (UTC)

Portalo Esperanto en germana VP redakti

Saluton, ĉu vi eble volas subteni eventualan Portalon Esperanto en la germana Vikipedio? vidu ĉi tie. Kore --Ziko 14:50, 29. Maj 2008 (UTC)

Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 redakti

Vi skribis la jenan redaktan komenton: Ĉu ne ankaŭ Greklando estis "aŭtomate" partoprenrajta? Ankaŭ la Eŭropa ĉampiono devis trairi la kvalifikan rondon. Vidu ekzemple la germanlingvan artikolon pri tio. --Kunar 21:38, 29. Jun 2008 (UTC)

Duobligo de x-oj per mia roboto redakti

Saluton Aisano,
Koran dankon por asisti min malligi duobligoj de x-oj :-) --- Kore, Melankolio 23:17, 29. Jun 2008 (UTC)

Kial krei kategorion Akademioj kiam jam ekzistas kategorio:Akademio ? Estas nur konfuziga kaj alportas nenion. Kiel scii ĉu ordigi en unu aŭ alian kategorion ? Cetere vi kreis tiun novan kategorion kiel subkategorio de la jam ekzistanta. Mi proponas forigi la novan kategorion kaj ordigi ĝian solan membron en la unuan kategorion. Arno Lagrange @ 20:03, 15. Jul 2008 (UTC)

Dankon por viaj klarigoj. Mi ne volas simple forigi ion kion iu alia kreis pro bona kialo, tial mi proponas diskuton. Ne klara estas tiu afero pri kategorinomado (ĉu singulare, ĉu plurale, kaj kiam ? ). Vi proponas iun regulon. Ĝi povos fariĝi regulo sekvenda de ĉiuj kaj ni tiukaze klare verku ĝin kaj publikigu en taŭga loko (Vikipedio:Regulo por kategorinomoj) por ke ĉiuj sekvu la saman regulon. Alikaze estus bedaŭrinde se ĉiu kontribuanto laborus laŭ propra regulo kiun ĉiu povus pravigi per respektindaj argumentoj : kiel leganto (kaj aliaj kontribuantoj) scius kiun regulon sekvas (kaj sekvu) jenaj kategorioj ? AL @ 22:22, 15. Jul 2008 (UTC)

Saluton !

La listo de ruĝaj ligiloj de la projekto estis ĝisdatigita, do se vi volas agrable pasigi la tempon korektante la ruĝaj ligiloj, vi estas bonvenata.

Amike, NicoRay 13:06, 17. Okt 2008 (UTC)

Populacio redakti

Populacio troviĝas en PIV kaj tiu vorto ekzistas ankaŭ en Vikipedio. Kerio 14:43, 17. Jan 2009 (UTC)

Jes, la vorto populacio ekzistas, sed ĝi ne signifas "loĝantaro". En mia eldono de PIV ĝi havas du signifojn: Unu en statistiko kaj unu en ekologio:
1 Aro de objektoj aŭ vivantaj estaĵoj, pri kiuj oni serĉas informon.
2 Tuto de la individuoj apartenantaj al unu specio...
Sed eĉ se "populacio" havus la signifon "loĝantaro", mi preferas vorton, kiun ĉiu komprenas (se li komprenas "loĝ", "ant" kaj "ar").
Aisano 16:41, 17. Jan 2009 (UTC)

Kometo redakti

Dankon pro la klarigo, mi ŝanĝos tiujn aetikolojn ĉi semajne kiam mi havos iom da tempo. Smash

internaj ligiloj redakti

Kara Aisano,

Vi skribis :
Kara kolego Forstbirdo, estas tre laŭdinde, ke vi aldonas internajn ligilojn al vikipediaj artikoloj. 
Sed bonvolu atenti, ke normale unu sama ligilo ne aperu plurfoje en la sama artikolo. 
Do ekzemple en "La Serena (Badajoz)" ne estas necese dufoje enigi ligilon al "arbaro", 
kaj en "Savano" nur unufoje aperu "vegetaĵaro". 

Salutojn, Aisano 21:13, 12. Apr 2009 (UTC)

Mi dankas pro via mesaĝo kaj ekde nun mi atentos pri ĝi.--Forstbirdo 21:30, 12. Apr 2009 (UTC)

Saluton Aisano,
entschuldige bitte vielmals, dass mein Bot so einen Usinn gemacht hat! Das lag an einer Umgehungslösung für einen alten, nun wohl reparierten, PyWikipediaBot-Fehler. Der Bot-Code ist nun brandaktuell und in dieser Beziehung jetzt fehlerfrei (getestet). Ich habe alle Beiträge per Skript kontrolliert und alle restlichen Unfälle repariert; es gibt also keine bleibenden Schäden. Vielen herzlichen Dank für deinen Hinweis! --- Kore, Melankolio 07:17, 13. Apr 2009 (UTC)

Gepatrano ... redakti

Dankon pro via interveno en la korektado de la eraroj enkondukitaj de anonimulo. Mi baris lin dum du horoj, por ke mi havu la tempon klarigi al li, ke li misagas. --PaulP - Disk. 22:11, 2. Maj 2009 (UTC)

Koran dankon pro la multaj korektetoj ! Tio multe helpas la plibonigon de mia lingva nivelo. Thomas Guibal 05:48, 5. Jul 2009 (UTC)

Ne dankinde; ne estis ege multe da korektoj, kaj se vi pretas lerni el eraroj, vi superas multajn! – Aisano 23:14, 25. Jul 2009 (UTC)

Gröbenzell redakti

Saluton Aisano!

Danko pro korekti mian artikolon pri Gröbenzell!

Nur unu demando: Vi transformis mian frazon:

"kio troviĝas en centra pozicio vidalvide la urbodomo"

al

"kiu troviĝas en centra pozicio vidalvide la urbodomon"

Mi pensis ke oni neniam uzas la akusativon post verboj kun "iĝ". Kial la "n"? Tial "vidalvide" esprimas direkton?

Amike, Teiresia.

Semajnfino - pri "finsemajno" redakti

Saluton! Via rimarko estis tute prava, tamen kontrolu ankoraŭ diskutan paĝon kaj skribu kion Vi opinias pri mia ideo. Amike, --Fiskot (diskuto) 21:29, 27. Dec 2009 (UTC)

Mi komentis en la diskuta paĝo. (Tute pretere, anstataŭ "malgraŭ malkorekta" mi ege preferus "kvankam malĝusta". Post iom da pripenso vi supozeble konsentas, ĉ ne?) Aisano 10:58, 28. Dec 2009 (UTC)

Ruĝaj ligiloj redakti

Saluton,

Nur eta mesaĝo por anonci al vi, ke nova listo de ruĝaj ligiloj estas preta : Vikipedio:Vikiprojekto:Korektado de ruĝaj ligiloj. Amike NicoRay 20:24, 13. Mar 2010 (UTC)

Saluton! redakti

Saluton, mia nomo estas Claudi Balaguer (uzulo Capsot), kaj mi apartenas al la kataluna asocio „Amical de la Viquipèdia”, kiu klopodas esti akceptita kiel sekcio (de Vikimedio) sed ricevis nean respondon pro tio, ke ĝi ne reprezentas Ŝtaton, do ni nun organizas kampanjon por antaŭenpuŝi nian demandon. Mi opinias, ke la Esperanto-movado havas niajn samajn interesojn, kaj la estigo de katalunlingva sekcio povus esti mejloŝtono por la kreado de similaj sekcioj pri aliaj malgrandaj lingvoj kaj senlandaj lingvoj (kiel Esperanto kaj la romaa). Subtenantoj bonvolu aldoni al sia vikipediista paĝo la ŝablonon {{Wikimedia CAT}} por montri sian subtenon. Antaŭdankon! Capsot 14:49, 12. Jun 2010 (UTC)

Ĝemelaj urboj redakti

Saluton kara,

en la artikolo Tyresö (kaj probable ankaŭ alie) vi ŝanĝis la vortumon "partneraj urboj" al "ĝemelaj urboj"... Kompreneble la vortumo "ĝemelaj urboj" estas ĝusta, sed "partneraj urboj" same - la du formoj laŭ mi uziĝas samrajte. Ĉu vi tamen konscias, ke ekzistas alia fenomeno de du aŭ eĉ tri administre apartaj urboj kiuj tamen praktike konsistigas unu urban teritorion? Tia fenomeno nomatas duobla urbo aŭ ĝemela urbo kaj tute ne rilatas al geografie malproksimaj sed partnere kunlaborantaj "partneraj urboj". La vorto "ĝemela urbo" do uzatas por du malsamaj konceptoj. Tial mi persone por malproksimaj sed kolege kunlaborantaj urboj preferas la formon "partneraj urboj". Mi petus vin ne korekti la formon "partneraj urboj" al "ĝemelaj urboj", se ne aperas novaj kialoj ne konsiderataj de mi. Aliflanke mi mem tute toleras uzon de la formo "ĝemelaj urboj", kvankam dusenca, kaj ne konscie ŝanĝas ĝin en artikoloj - laŭ mi eblas samrajte uzi la formojn "ĝemelaj" kaj "partneraj urboj". Pli-malpli-sinonimoj en Esperanto, kvankam malmultaj, ja ekzistas kaj rajtas ekzisti (eki & komenci, eta & malgranda, kosmonaŭto & astronaŭto ktp.)...

ThomasPusch 19:19, 20. Jun 2010 (UTC)

Saluton,

Pardonu, sed mi misklakis - fakte mi volis alinomigi najbaran artikolon - kaj mia komputilo montris miajn agodojn iom fuŝe, mi ne vidis tuj la misagon. Kompreneble nun mi vidas mian misagon kaj petas denove vian pardonon. Narvalo 20:34, 19. Nov 2010 (UTC)

Uzo de rumanaj diakritaj literoj redakti

Kara,

Ŝajnas, ke viaj ŝanĝoj por la rumanaj diakritaj literoj kaŭzis multajn novajn "ruĝajn ligilojn". Tio povus esti komprenebla se ni devas korekti ĉiujn ligilojn, sed kun mia komputilo, tiuj literoj ne estas videblaj.

Ekzemple mi vidas : corneşti (Mihai Viteazu) -- cornești (Mihai Viteazu) -- Listo de renomaj personoj de Timișoara. La unua estas videbla kaj ekzistas, la dua ne. Kaj la tria estis ŝanĝita por io ne videbla por mi (Timi|oara). Kaj vi, kion vi vidas ? NicoRay 12:37, 20. Jan 2011 (UTC)

Kara Aisano,

Dankon por via informoj. Jes, vi pravas, ĉi semajno mi nur povis uzi la laboreja komputilo, kiu uzas malnovan vindozon, do mi ne povis provi kun mia linuksaj komputiloj. Povas esti surpriza, ke oni rekomendas ĝisdatigi komputilojn kiam la malnova sistemo ŝajnas funkcii bone. Sed mi certas, ke ĉio bonos finfine.

Kuraĝon por via tasko ! Se vi forgesas ion, "Ruĝaj ligiloj"-listo povos helpi por retrovi ilin.

Amike, NicoRay 12:30, 21. Jan 2011 (UTC)

Demando pri aŭtoreco redakti

Saluton, ĉu vi estas aŭtoro de la bildo Santarcangelo, Esperanto-Placo.jpg? --Petrus Adamus 08:07, 5 Apr. 2011 (UTC)

Saluton, Aisano. Mi ĵus aldonis mapon kun markilo al Wels. Por tio mi uzis la ŝablonon {{Situo sur mapo}} en la parametro "mapo2" de la enartikola informkesto {{Informkesto urbo}}. Mi proponas, ke vi estonte faru same ĉe aliaj artikoloj. Amike --Tlustulimu 20:32, 3 Jul. 2011 (UTC)

Tre bone. Mi jam foje uzis tiun ĉi ŝablonon, sed ankoraŭ ne pri Aŭstrio, do mi ne estis certa. -- Aisano 19:12, 4 Jul. 2011 (UTC)

Stranga titolo redakti

Saluton, Aisano. Ĉu vi eble jam vidis la strangan titolon Fervoja tensiiga sistemo? --Tlustulimu 17:23, 9 Aŭg. 2011 (UTC)

Mi ĵus alinomigis denove al fervoja elektra sistemo. Espereble ne aperos denove iu alia, kiu emas fuŝi la titolon. Mi iomete ŝanĝis al enkodukon de la artikolo, por ke la fuŝaĵo forestu eĉ tie. --Tlustulimu 19:29, 20 Aŭg. 2011 (UTC)
Dankon pro via korekto de {{Informkesto fervojlinio}}. --Tlustulimu 14:25, 21 Aŭg. 2011 (UTC)

Saluton redakti

Dankon pro averto pri mia uzula paĝo.--kani 21:26, 20 Aŭg. 2011 (UTC)

Saluton. Ĉu vi havas opinion pri Birdoj ? Antaŭan dankon --pino 11:38, 18 Dec. 2011 (UTC)--pino 09:22, 18 Dec. 2011 (UTC)

Bungard (Șelimbăr)‎ redakti

Bonan tagon, mi korektis la anglan ligilon. Ĉiuĵŭd Astroscienco 14:38, 5 Feb. 2012 (UTC)

Saluton. Nu, se al vi ŝajnas bone, ke Bungard havu intervikian ligilon al Șelimbăr, mi lasos ĝin. Al mi ŝajnas pli bone, ke intervikiaj ligiloj estu nur inter artikoloj pri la sama temo, tiel ke ili estu simetriaj inter la lingvoj. Bungard ne estas Șelimbăr, ĝi estas parto de la komunumo Șelimbăr. La angla vikipedio ne havas artikolon pri Bungard, kaj la angla artikolo pri Șelimbăr kompreneble havas intervikian ligilon al la esperanta artikolo pri Șelimbăr, do la afero ne povas esti simetria. -- Aisano (diskuto) 15:54, 19 Feb. 2012 (UTC)

Ŝablono:Situo sur mapo Hungario Budapeŝto redakti

Saluton, Aisano. Mi ĵus forigis la superfluan aldirektilon. Sed mi denove alinomigis, nome al Ŝablono:Situo sur mapo Hungario Budapeŝto. Laŭ la nomskemo enestu ankaŭ la lando en la nomo. Sed la alidirektilo ĉifoje povos resti. Amike --Tlustulimu (diskuto) 13:43, 9 Apr. 2012 (UTC)

Pontoj redakti

Saluton. Evidente necesas multaj fakuloj ĉe Vikipedio por precizigi pri tiaj aferoj. Kiam mi korektis al Pendoponto, mi faris tion ĉar sciis, ke jam ekzistas la artikolo Pendoponto sen eniri en la teknika kaj preciza diferenco kaj certe senkonsidere pri la fakto ĉu staja ponto estus la ĝusta esprimo. En tiu artikolo poste oni povus prezicigi ĉion ajn kaj eventuale, se oni trovas la ĝustan esprimon, rekorekti, sed dekomence oni havu iun lokon por prostudi tion. Ekzemple en la hispanlingvaj artikoloj pri ambaŭ pontoj aperas diferenco, sed ankaŭ aperas ĉe Puente colgante, same kiel ĉe Pendoponto esperante bildoj de kio ŝajnas la alia pontotipo. Fakuloj decidu ĉiukaze. Kaj se vi kuraĝas fari tiun artikolon, bonvolu kaj reŝanĝu. Mi povas jam ne plu fari. Mi pardonpetas kaj dankon.--kani (diskuto) 20:42, 20 Maj. 2012 (UTC)

Ŝablono:Informkesto setlejo de Rumanio redakti

Saluton, Aisano. Mi ĵus vidis, ke la ŝablonon {{Informkesto setlejo de Rumanio}} ne enhavas mapon kun markilo nek aldonas tian mapon. Ĉu mi aranĝu tion per helpo de {{situo sur mapo}} (Ĝi similas al la germana de:Vorlage:Positionskarte) aŭ {{geografia lokigo multobla}} (Ĝi ebligas ŝalteblajn resp. komuteblajn mapojn.)? Amike --Tlustulimu (diskuto) 16:41, 2 Dec. 2012 (UTC)

Saluton, Tlustulimu, kaj unue dankon pro la riparo de mia nomŝanĝa eraro. Via ideo ŝajnas bona; mi hezitis pri mapeto nur, ĉar la artikoloj pri rumanaj setlejoj pliparte estas mallongaj; ne estas multo sciinda pri ili, kaj mi nur volas doni al ili iom pli plaĉan kaj interesan aspekton (aldone al la ŝanĝo pri la diakritaj literoj). Tio signifas, ke la informkadro (ĝenerale nomata informkesto) ofte estus pli longa ol la artikolo. Se vi ne opinias tion ĝena, bonvolu enmeti la mapeton. Ĉu eble ĝi estu komence kaŝita kaj nur disfaldebla?-- Aisano (diskuto) 16:46, 2 Dec. 2012 (UTC)
Nedankinde, Aisano. Eĉ mi mem devis foje korekti propran alinomigan fuŝon.
Mi ĵus aldonis la ŝablonon {{situo sur mapo}} al {{Informkesto setlejo de Rumanio}}. La rezulto bone videblas en la ekzemplo de la ŝablona dokumentado. Mi metis la mapon tuj sub la enkadrajn koordinatojn. Krome nun tute supre apud la artikola titolo aperas ligilo kun la koordinatoj. Se oni volas eviti la supran ligilon, eblas aldoni la novan parametron montrukoordinatojn=ne. --Tlustulimu (diskuto) 17:19, 2 Dec. 2012 (UTC)
Plaĉe. -- Aisano (diskuto) 18:00, 2 Dec. 2012 (UTC)

Vi pravas. Mi ne konstatis ke la fuŝaĵo konsistis en duoblaĵo de artikolo, kaj ŝanĝis la fuŝan eĉ en la alidirektiloj alilingvaj. Nun mi ne klaras kion oni devas fari ĉar la alilingvaj artikoloj direktas al Formala gramatiko, sed restas uzebla la fuŝa titolo Grama\tiko formala. Ĉu oni devas nur malplenigi ĝin kaj peti ties forigon?--kani (diskuto) 12:11, 20 Jan. 2013 (UTC)

Do, mi petos forigon de Grama\tiko formala, post ties malplenigo. Restos Formala gramatiko, kiun mi iomete kontrolos.--kani (diskuto) 12:37, 20 Jan. 2013 (UTC)

Saluton. Ĉu ne estas tia artikolo eĉ en la hungarlingva vikipedio?--kani (diskuto) 19:13, 3 Mar. 2013 (UTC)

Ghelința redakti

Saluton, Aisano. Mi ĵus vidis, ke vi alinomigis artikolon al Ghelința. Sed tio havis kromefikon, nome ke la intervikiaj ligiloj per Vikidatumoj ne plu funkciis. Mi jam korektis tion, tiel ke la ligiloj nun denove funkcias. La ligiloj troviĝas sur la paĝo d:Q1008918.

Mi rekomendas al vi uzi la etendaĵojn "Vikidatuma ligilo" kaj "Vivanta horloĝo", kiuj troviĝas sur la paĝo preferoj. La unua metas ligilon al la koncerna paĝo ĉe Vikidatumoj, dum ke la dua aranĝas ligilon por "purge"-funkcio kun tempindiko laŭ UTC. --Tlustulimu (diskuto) 13:40, 7 Apr. 2013 (UTC)

Saluton, Tlustulimu, kaj dankon. Kutime mi mem tuj okupiĝas pri la ligiloj en VD, sed ĉi-foje mi estis distrita per la kreado de {{Komunumoj de distrikto Covasna}} kaj forgesis. Dankon pro la indiko de la etendaĵoj, mi ilin rigardos. -- Aisano (diskuto) 14:15, 7 Apr. 2013 (UTC)

Saluton, Aisano. Ĉu Forkontumac ne estas en alilingvaj vikioj? Mi klopodis serĉi en kelkaj lingvoj, sed ne trovis.--kani (diskuto) 19:00, 23 Jun. 2013 (UTC)

Saluton! Jes, estas mirige. Mi serĉis per serĉmaŝinoj kaj kontrolis la serban, la kroatserban kaj la anglan vikipediojn. La angla mencias la insulon en la artikolo pri en:Bela Stena, sed la ligilo estas ruĝa. La serba artikolo pri sr:Бела Стена eĉ ne mencias la nomon de la insulo. La kroatserba vikipedio havas artikolojn nek pri Forkontumac nek pri Bela Stena. Do ŝajne tia artikolo ne ekzistas. -- Aisano (diskuto) 19:51, 26 Jun. 2013 (UTC)

Alinomigoj redakti

Saluton, mi vidis, ke vi alinomigis la paĝon Alexandrița. Mi ne volas diskuti kun vi pri ĝin, sed kutime kiu volas alinomigi paĝon proponas ĝin ĉe Vikipedio:Alinomendaj artikoloj. Tiel oni povas vidi, ĉu estas konsento por fari alinomigon. --Tn4196 (diskutoj) 18:32, 12 Sep. 2013 (UTC)

Dankon pro via atentigo. Mi de proksimume tri jaroj ŝanĝas la nomojn de artikoloj pri rumanaj lokoj por konformigi ilin al la ĝustaj (unikodaj) literoj (vidu mian paĝon pri tio), kaj mi antaŭe diskutigis la aferon. Ne estis iuj kontraŭdiroj.
Estas vere, ke pri Alexandrița temas ne nur pri diakritaj signoj, sed pri vera ortografia ŝanĝo (cs → x). Nu, hodiaŭ estas (en mia tempozono) iom malfrue, kaj mi morgaŭ prezentos la aferon al la kunlaborantaro. -- Aisano (diskuto) 23:41, 12 Sep. 2013 (UTC)

Voĉdono pri forigo de la Portalo Pedofilio redakti

Kara mi lanĉis ĉi-tie voĉdonon pri la forigo de tiu protalo: Baloto pri forigo de la Portalo Peofilio.

Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (Wikidata: d:Q129516) redakti

Saluton! Bv. noti Wikidata ĝisnunaj mencioj de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (Wikidata: d:Q129516). Amike
‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 18:15, 12 Jan. 2014 (UTC)

Esperantaj prefiksoj en la germana vikipedio redakti

Saluton, Aisano. Mi aldonis la kutime uzatajn prefiksojn de Esperanto al de:Präfix. Sed nun alia uzanto preferas forpeli ilin al alia artikolo, nome de:Sprachaufbau des Esperanto. Vidu de:Diskussion:Präfix#Deutsche_Verben_-_und_sonst.3F. Kion vi pensas pri tio? Mi pensas, ke li nur parte pravas kaj esperanto povus esti menciata en la artikolo pri prefiksoj, sed kun ligilo al propra artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 13:06, 16 Feb. 2014 (UTC)

Kara, vi subtenis la malŝalton de la x-sistemo. Laŭ mia kompreno tamen tio postulus, ke por estonte tajpi supersignojn, necesus instali novan programon. Mi tial kontraŭas la proponon, ĝis oni povas kontentige respondi miajn demanojn. Ĝis nun neniu el la dek, kiuj subtenis la proponon de KuboF donis al mi kontentigan respondon. Bonvolu legi miajn komentojn, kaj aŭ respondi al miaj demandoj kontentige, aŭ tiam pripensi vian subtenon. Ke vi mem persone kun la nova sistemo dank al la softvaro, kiun vi posedas, ne havas problemo, fakte tute ne estas tolerebla argumento por tiuj, kiuj ne posedas tiun softvaron kaj tiam simple ne plu scias, kiel ili povos tajpi la supersignojn. Do bonvolu reiri al la diskutopaĝo, legi miajn demandojn kaj argumentojn, kaj aŭ respondi, aŭ tiam klarigi, kial vi tamen ne ŝanĝas vian subtenan opinion aŭ ĝuste retiri vian subtenon. Dankon por via kompreno! DidiWeidmann (diskuto) 13:09, 22 Feb. 2015 (UTC)

Permeso pri liberigo de Dosiero:Dew nj05.jpg redakti

Mi vidas komenton en Dosiero:Dew nj05.jpg pri liberigo de la bildo. Nun la dosiero estas en Komunejo, kie estas aŭtoraj rajto pli strikte (aŭ pli ofte) kontrolataj ol en la Esperanta Vikipedio kaj tiel (eventuale) minacus ĝia forigo. Ĉu vi bonvolus (por certeco) resendi la permeson, kiun vi retpoŝte ricevis al permissions-eo wikimedia.org kaj mencii, ke temas pri https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Wickstr%C3%B6m.jpg ? Antaŭdankon! --KuboF (diskuto) 15:33, 27 Mar. 2015 (UTC)

@KuboF Mi konservis la tiaman mesaĝon kaj povas sendi ĝin al OLTS (pri tio temas, ĉu ne?), sed ĝi estas en la germana. Ĉu mi do sendu ĝin al permissions-de...? -- Aisano (diskuto) 20:28, 27 Mar. 2015 (UTC)
Tiaokaze bonvolu sendi ĝin al permissions-commons-de. Amike. --KuboF (diskuto) 14:25, 29 Mar. 2015 (UTC)
@KuboF Dankon, sendita; konfirmo de ricevo alvenis. -- Aisano (diskuto) 18:54, 30 Mar. 2015 (UTC)
Dankon pro via laboro! --KuboF (diskuto) 14:10, 3 Apr. 2015 (UTC)

Denove pri Ŝablono:Informkesto setlejo de Rumanio redakti

Saluton, Aisano. Mi lastatempe aldonis subtenon por Vikidatumaj eroj al diversaj informkestoj, ĉefe al {{informkesto urbo}} kaj {{informkesto administra unuo2}}. Ĉu mi eble eĉ aldonu ion tian al {{Informkesto setlejo de Rumanio}}? --Tlustulimu (diskuto) 19:40, 25 Dec. 2015 (UTC)

@Tlustulimu: Se vi pretas, kaj se disponeblas datumoj (loĝantaro? areo?), mi certe bonvenigus tion. Bonvolu atenti, ke ĝis nun mi sekvis la principon, ke la parametron "LoĝantaroKom" mi uzas nur, kiam ankaŭ "Loĝantaro" estas provizita kaj kiam la komunumo nomiĝas lau la sideja vilaĝo; tio gravas por la kelkaj komunumoj, kiuj nomiĝas alie ol la sideja vilaĝo. Tie do "Loĝantaro" signifas la komunuman loĝantaron kaj "LoĝantaroKom" estas malplena. Ĉu tio ŝajnas al vi utila principo? Ĝi permesus, laŭ la ekzemplo de la rumana kaj ukraina vikipedioj, krei proprajn artikolojn pri ĉiuj komunumoj, ankaŭ se ili nomiĝas laŭ la sidejo.
Antaŭdankon! Kaj belajn julfestajn tagojn! -- Aisano (diskuto) 21:13, 25 Dec. 2015 (UTC)

Alŝutoj redakti

Saluton Renardo. Dankon pro via alŝuto. Mi tamen konsilas vin, ke vi alŝutu liberajn dosierojn al Komunejo estontece. Danke, ~nmaia d 14:30, 16 maj. 2016 (UTC)Reply

@NMaia: Saluton, kaj dankon pro la atentigo. Mi timas, ke en la Komunejo oni diskutos pri la "menciindeco" (notability) de la personoj, eĉ se ili havas artikolon en la esperanta vikipedio. Tial mi alŝutis ĉi tien. Jes, mi scias, ke la Komunejo ne forigas uzatajn bildojn, sed se la artikoloj iam uzos alian, novn bildon, mi tamen ŝatus konservi la nunajn. – Ĉu ne? – Renardo la vulpo (diskuto) 14:41, 16 maj. 2016 (UTC)Reply
Fakte ne, multaj bildoj ĉe la Komunejo (eble eĉ la plejparto) ne estas ligitaj al aliaj paĝoj. La komunejo ekestis tra la jaroj ejo por liberaj dosieroj, ĝeneralsence. Vi povas alŝuti dosierojn tie senzorge :) ~nmaia d 15:14, 16 maj. 2016 (UTC)Reply
@NMaia: Dankon. Mi alŝutis pli ol 2000 bildojn al la komunejo kaj iom scias, kiel estas tie. Neuzatajn bildojn oni ne forigas, se ili estas pri domoj, montoj, urboj, ŝipoj, aŭtoj ktp.; kaj mi ankaŭ ne skribis tion. Sed bildojn de nekonataj personoj oni forigas, ĉar oni timas ke iu simple alŝutu bildojn de siaj amikoj, aŭ de si mem. Ankaŭ mi jam proponis la forigon de tiaj bildoj. Nu, ni vidos. – Renardo la vulpo (diskuto) 15:24, 16 maj. 2016 (UTC)Reply
Ah, mi nun komprenas. Mi ne sciis pri tio. Oni esperu ke ili ne forviŝos viajn bildojn, do. ~nmaia d 15:27, 16 maj. 2016 (UTC)Reply

Request redakti

Hello.

Could you create the article of the prominent Turkish-Jewish economist Dani Rodrik in Esperanto Wikipedia?

Thank you.

31.200.15.50 01:40, 20 jan. 2017 (UTC)Reply

@31.200.15.50: There is a special page for such requests: Vikipedio:Dezirataj artikoloj.
Maybe you could give some arguments why this article is desirable?
-- Renardo la vulpo (diskuto) 20:30, 20 jan. 2017 (UTC)Reply

Tipol(ed)oj redakti

Vi demandis pri mia elekto en 2005 de la titolo Tipoledoj. Verdire mi ne memoras, kiel mi venis al decido pri titolo por tiu artikolo. Se vi deziras ŝanĝi ĝin al Tipuledoj, mi ne kontraŭplendos. Tamen mi atentigas, ke estas riskoj kiam oni uzas radikon, kiu povas havi ankaŭ afiksitan interpreton, des pli kiam la signifoj estas facile konfuzeblaj. Tipulo enhavas tiun riskon, pro la sufikso -ul-. --Haruo (diskuto) 16:00, 10 jun. 2017 (UTC)Reply

@Haruo: Dankon! Mi pripensos la aferon, sed mi almenaŭ enmetos en la artikolon mencion de la NPIV-a formo. -- Renardo la vulpo (diskuto) 16:13, 10 jun. 2017 (UTC)Reply

Esperanto ne metas, kiel la franca, spacetojn antaŭ :;!? redakti

Saluton Renardo la vulpo! Mi vidis vian demandon: Esperanto ne metas, kiel la franca, spacetojn antaŭ :;!? - fakte, ne, esperanto sekvas la anglan kutimon ne meti spaceton antaŭ :;!? - --Dominik (diskuto) 12:47, 16 jul. 2017 (UTC)Reply

Post pripenso, tio eble estis konstato via, kaj ne demando. --Dominik (diskuto) 12:51, 16 jul. 2017 (UTC)Reply
Dankon, @Dominik: – jes, estis konstato; la demandosigno apartenis al la vico de interpunkcioj. Mia konstato estis por Baba79, kiu ŝajne emas meti tiajn spacetojn. -- Renardo la vulpo (diskuto) 12:54, 16 jul. 2017 (UTC)Reply
Saluton, pardonu, estas jus eraroj de crtl+C crtl+V. Dankon por via korekto. Mi kontinuos skribi tiun artikolon tiusomere, ne hezitu legi kaj korekti ĝin.--Baba79 (diskuto) 13:31, 16 jul. 2017 (UTC)Reply
Resaluton, @Baba79:, kaj dankon pro via diligenta laboro. (Pretere, „ĵus“ (ne jus) = „antaŭ tre mallonga tempo“, vi verŝajne volis diri „estas nur eraroj“.) -- Renardo la vulpo (diskuto) 13:55, 16 jul. 2017 (UTC)Reply
Jes, Jes, pardonu!--Baba79 (diskuto) 13:59, 16 jul. 2017 (UTC)Reply

Administranta baloto redakti

Saluton kara! Eble vi rimarkis Uzanto:LiMr, kiu permane kaj pere de sia roboto faras grandan pliordigan kaj unuecigan laboron. Nun li kandidatis kiel administranto por labori pli efike. Se vi deziras subteni lin aŭ esprimi vian opinion, bonvenon al la respektiva paĝo.RG72 (diskuto) 10:24, 6 jun. 2019 (UTC)Reply

Partizánske redakti

Salve, Alberto,

parli, per caso, l'Esperanto? Vorrei domandarti qualcosa sulla tua frase "Nel 1939 Repubblica d'affari Tomas Bata fondò una fabbrica" nella voce Partizánske ma non so se potrei esprimerlo in italiano.

Puoi rispondere qui, ovvero sulla mia pagina di discussione in Esperanto. Forse qui sarà meglio, per tenere le cose insieme.

Migliori saluti / ĉion bonan, -- Renardo la vulpo (msg) 22:20, 15 nov 2016 (CET) (kopio el la itala vikipedio)


Ciao Renardo! Scusa il ritardo, ma non entravo più da tempo. Grazie per la segnalazione, è stato un errore di distrazione :) corretto!
Jes, nun mi parolas Esperanton, tiam ankoraŭ ne tiom multe!
Dankon.
Amike,
Alberto -- —La komenton aldonis, sen subskribo, AlbertoMuzzu (diskuto • kontribuoj) 09:49, 28 jul. 2019‎
@AlbertoMuzzu: Re-dankon! -- Renardo la vulpo (diskuto) 13:26, 28 jul. 2019 (UTC)Reply

Saluton redakti

Vi iam kreis la artikolon Sepo de Göttingen. Mi opinias, ke eble pli ĝusta nomo estus Sepopo de Gotingeno, ĉu vi akceptas? Ĉu mi aŭ vi alinomu?--kani (diskuto) 16:32, 30 mar. 2020 (UTC)Reply

@Kani: Saluton. La nomon de la urbo vi certe povas ŝanĝi, se vi preferas la esperantan formon. Pri sep(op)o PIV difinas: sepo = aro de sep aferoj aŭ personoj, sepopo = grupo de sep aferoj aŭ personoj. Se tiu diferenco ŝajnas al vi grava, bone, ŝanĝu ankaŭ tion. -- Renardo la vulpo (diskuto) 17:45, 30 mar. 2020 (UTC)Reply

Vikivojaĝo redakti

Saluton! Mi hazarde vidis vian nomon inter la kontribuintoj de la iama Vikivojaĝo (Wikitravel), kiu ankoraŭ estas alirebla ĉe wikitravel.org/eo, kvankam anstataŭita de vikimedia projekto Wikivoyage.

Wikivoyage en Esperanto estas tamen ankoraŭ en tiel-nomata "kovilo" (incubator.wikimedia.org), kvankam ĝi aspektas pli-malpli preta por aprobo al oficiala projekto (kiu estos eo.wikivoyage.org). (Rimarko: ne ĉio estis kopiita de Wikitravel al Wikivoyage - mankas ekzemple la paĝoj Banja Luko kaj Železná Ruda al kiuj vi kontribuis.)

Multe utilas en tiu ĉi momento kontribuoj, kaj grandaj kaj malgrandaj. Ĉu vi emas fari ion en ĝi? --Rdelre (diskuto) 18:14, 25 okt. 2020 (UTC)Reply

@Rdelre: Dankon pro la informo! Mi nun ne havas multe da tempo, do mi tre malmulte kontribuas en TTT, escepte de fotoj por la Vikimedia Komunejo. Sed mi rigardos la novan „kovaĵon“.
Ĉu laŭ vi utilus kopii artikolojn, kiuj ĝis nun ne estis kopiitaj, aŭ ĉu oni intence ne kopiis ilin?
Ĉion bonan -- Renardo la vulpo (diskuto) 18:41, 25 okt. 2020 (UTC)Reply
Jes, mi kredas ke utilas kopii - kaj poste, laŭeble, plilongigi kaj revizii. La skemo estas iomete malsama de la skemo en WikiTravel, sed simila; mi kredas ke estas plej bone krei la novan paĝon malplenan per ŝablono {{Wy/eo/Paĝokreilo por urbo}} (mi metis ĝin en subpaĝon de uzantopaĝo) kaj poste kopii en la novan artikolon la originan tekston - sed tio estas nur sugesto, vi povas ankaŭ agi alimaniere. - Dankon! --Rdelre (diskuto) 19:51, 25 okt. 2020 (UTC)Reply