Diskuto:Semajnfino

Mi pridubas, ke semajnfino estas "plejparte anglamerika koncepto", kaj ke ĝi nur "postmilite plivastiĝis en Eŭropo", kaj certe tio ne okazis "rezulte ke la francoj pruntis la vorton weekend de la angla". En la germana la samsignifa vorto "Wochenende" jam longan tempon antaŭ la Dua Mondmilito estis uzata. Konata ĝis hodiaŭ ekz. estas la kanto "Wochenend' und Sonnenschein" (= "semajnfino kaj sunbrilo") de la germana antaŭmilita kantista grupo "Comedian Harmonists". Tiu ĉi kanto, tradukite en la anglan, populariĝis ankaŭ en anglalingvaj landoj.--Helmut Welger 15:06, 27. Dec 2005 (UTC)

Do eble estis inverse ;-) ? Sed serioze, kio ĝustas estas, ke en la plej multaj Eŭropaj landoj en la 19a jarcento la laboristoj devis labori dum 7 tagoj kaj tio nur ŝanĝiĝis dum la komenco de la 20a jarcento. Tiam oni komencis libertempigi dimanĉon, kion la popolo eknomis "semajnfino" ĉar la laborsemajno tiam estis finita, kvankam la dimanĉo en la juda kaj kristana kalenadaroj estas ja la unua tago de la semajno. Dum la Eŭropa mezepoko la libera tago de la metiistoj estis lundo ("Blua Lundo"). La plej multaj homoj ne havis oficialan liberan tagon, kvankam ilia devo estis viziti dimanĉe la kirkon. Samkiel la dimanĉo iĝis laborlibera por multaj nur inter 1920 kaj 1930, la sabato en granda parto de la kristana mondo nur iĝis laborlibera por multaj inter la jaroj 1965 kaj 1985. Tamen, eĉ hodiaŭ kaj eĉ en la plej evoluiĝintaj landoj sabato estas laŭleĝe labortago kaj ĉ. 50% de la laboristaro tiam laboras (vendejoj estas malfermaj, hoteloj, gastejoj, malsanulejoj, la polico kaj multaj industrioj produktas ktp.). Eĉ dimanĉe funkcias restoracioj, publika trafiko ktp. Plian kritikon pri la enhavo de la artikolo mi prezentis sube. --Bel Air 17:04, 8. Jan 2010 (UTC)

Pri "finsemajno" redakti

La vorto finsemajno, malgraŭ malkorekta, estas foje uzata (Guglo-serĉado tra esperantaj TTT-ejoj montras 1 160 rezultojn! [1]). Laŭ mi, Vikipedio notu tion kaj indiku ke tiu vorto estas erara. --Fiskot (diskuto) 21:26, 27. Dec 2009 (UTC)

Interesa ideo. Mi ĵus provis ĉe Guglo kaj ricevis 1.270 por "finsemajno" kaj 128.000 por "semajnfino". Do nur 1 % uzas la eraran formon. Mi ne opinias, ke vikipedio kolektu tiom maloftajn erarojn. Laŭ mia impreso neniu alia vikipedio faras tion.
Sed eble vi metu la ekzemplon en la artikolon pri oftaj gramatikaj eraroj?
Umbert' 21:32, 27. Dec 2009 (UTC)
Fakte, Vi pravas - tion mi ne kontrolis. Do, la eraro estas malofta. Kaj mia propono estis kaŭzita ke mi iam vidis ion similan en esperanta Vikipedio (kaj mi jam trovis - temis pri la artikolo kontraŭjudismo, sed simila enskribo estis malĝusta [2]; do mi ne plu proponas skribi en la artikolo ankaŭ malĝustan "version" de vorto). Amike, --Fiskot (diskuto) 21:48, 27. Dec 2009 (UTC)
Mi ĵus legis la mesaĝon de Fiskot, kaj ŝajne la afero jam estas aranĝita. Sed mi realigis la proponon mencii la aferon en oftaj gramatikaj eraroj. Mi menciis alian ekzemplon (dekjaro/jardeko); sed eblas ja aldoni pliajn.
Aisano 10:54, 28. Dec 2009 (UTC)

Okcidenteca, usoncentra kaj erariga redakti

Miaopinie la priskribo de la vorto "semajnfino" rilatas tro al la moderna kristanbaza kaj industrie plej evoluita parto de la mondo. Unue temas nur pri la kristana kalendaro, ne pri la islama, juda k.a. - la artikolo prisilentas tion kvazaŭ tiu dutaga laborlibera semajnfino ekzistus en la tuta mondo. Due validas nur en la modernigita versio de la okcidenta kristana kalendaro, ĉar dimanĉo origine ne estas la lasta tago de la semajno, sed la unua (kaj tiel oficiale estis en la plej multaj modernaj ŝtatoj, en Germanujo ekz-e ĝis ĉ. 1975). Trie, en la plej multaj landoj de la mondo estas nur unu senlabora tago en la semajno (se iu), 80% de la monda laboristaro laboras regule dum ses tagoj. Eĉ en la landoj kie la maĵorio laboras nur dum 5 tagoj, laŭleĝe estas ofte ses labortagoj (ekz-e en Germanujo). Pro tio la tuta difino prezentita en la artikolo estas miaopinie almenaŭ erariga kaj okcidentisma, se ne diri malĝusta. Bona teksto prezentus pli kompletan, kulture neŭtralan kaj kosmopolitan priskribon. Minimumo de la necesa ŝanĝo estas miaopinie komencigi la artikolon per "En la plej granda parto de Ameriko kaj Eýropo..." --Bel Air 16:46, 8. Jan 2010 (UTC)

Certe la nocio "semajnfino" ne rilatu al tutmonda difino, se tia ne ekzistas. Do ĝi aŭ limiĝu al la koncepto de ĉiusemajna(j) ripoztago(j) aŭ havu difinon limigitan al iu kultur(ar)o. —La komenton aldonis, sen subskribo, Aisano (diskuto • kontribuoj)
Reiri al la paĝo "Semajnfino".