Murdo de Solomon P. Sharp

Tiu ĉi artikolo elektiĝis Artikolo de la Semajno.
Ĉi tiu artikolo estis Artikolo de la semajno! — Aliaj Artikoloj de la semajno
Tiu ĉi artikolo elektiĝis Artikolo de la Semajno.

La murdo de Solomon P. Sharp, ankaŭ kromnomita tragedio de Beauchamp kaj Sharptragedio de Kentukio (angle Beauchamp–Sharp TragedyThe Kentucky Tragedy), rilatas al la fama mortigo de la kentukia parlamentano Solomon P. Sharp fare de la juna juristo Jereboam O. Beauchamp en 1825. Beauchamp fakte estis admiranto de Sharp, ĝis kiam Sharp havis nelegitiman, mortnaskitan infanon kun virino nomita Anna Cooke[1] kaj firme neis sian patrecon. Beauchamp poste komencis amrilaton kun Cooke, kiu akceptis edziniĝi kun li kondiĉe, ke li mortigu Sharp. Beauchamp kaj Cooke edziĝis en junio 1824: frumatene de la 7-a de novembro 1825, Beauchamp murdis Sharp antaŭ ties domo en Frankfort (Kentukio).

Jereboam O. Beauchamp murdas Solomon P. Sharp.

Polica enketo rapide evidentigis, ke Beauchamp estis la murdinto. Li estis arestita en sia propra domo en Glasgow (Kentukio), kvar tagojn post la krimo. La juna viro estis formale procesita, akuzita kaj kondamnita je mortpuno per pendumo. Oni tamen konsentis al li prokraston, por ke li transskribu la kialojn de sia ago. Anna Cooke estis ankaŭ procesita kiel komplicino de la murdo, sed estis finfine absolvita pro manko de pruvoj. Ŝia amo por Beauchamp estis tamen tiel fervora, ke ŝi decidis resti en lia karcerĉambro, kie la geedzoj provis mortigi sin iom antaŭ la mortpuno per la trinkado de laŭdano. Tio tamen montriĝis malsukceso. Matene de la mortpuno, la geedzoj denove provis mortigi sin, tiufoje ponardante sin per tranĉilo, kiun Anna pasigis en la karcerĉambron. Kiam la karcergardistoj malkovris la geedzojn, ili hastigis Beauchamp al la pendumilo, kie li estis sukcese pendumita antaŭ sia verŝajna morto pro la ponardvundoj. Li fariĝis la unua persono, kiu estis leĝe mortpunita en la ŝtato Kentukio. Anna Cooke mortis pro siaj vundoj, iom post la pendumado de sia edzo. Konforme al ilia deziro, la kadavroj de la du amantoj estis enmetitaj en la saman ĉerkon, interbrakumante.

Kvankam Beauchamp celis antaŭ ĉio defendi la honoron de Anna Cooke, rapide aperis aliaj onidiroj, laŭ kiuj la krimo estis fakte subtenita de la politikaj kontraŭuloj de Sharp. Tiu parlamentano ja estris la partion favoran al la Nova Kortumo dum la polemiko inter la Malnova kaj Nova Kortumoj de Kentukio. Laŭ almenaŭ unu subtenanto de la Malnova Kortumo, Sharp propravole neis sian patrecon kaj false prezentis la filon de Anna Cooke kiel mulaton kaj filon de sklavino de la familio. Estis neniam konfirmite, ĉu Sharp faris tian deklaron aŭ ne. Laŭ la subtenantoj de la Nova Kortumo, tiu versio estis tute inventita por kolerigi Beauchamp kaj tiel kuraĝigi la murdon. La tragedio de Beauchamp kaj Sharp inspiris plurajn literaturajn verkojn, plej notinde la nefinitan Politian de Edgar Allan Poe kaj World Enough and Time de Robert Penn Warren.

Kunteksto redakti

Jereboam O. Beauchamp naskiĝis en la kantono Barren en la jaro 1802. Li estis edukita en la lernejo de D-ro Benjamin Thurston, kaj decidis studadi juron ekde sia 18-a jaro. Kiam la juna studento ekobservis la jam oficantajn juristojn de Glasgow kaj Bowling Green, li estis precipe impresita de Solomon P. Sharp. Sharp jam estis dufoje elektita kiel membro de la loka asembleo, kaj cetere plenumis du mandatojn en la Usona Domo de Reprezentantoj. Beauchamp tamen disreviĝis pri Sharp en 1820, kiam virino nomita Anna Cooke asertis, ke Sharp estis la patro de ŝia mortnaskita infano. Sharp neis la patrecon de la infano. Publika opinio restis sufiĉe favora al Sharp kaj oni multe mallaŭdis Anna Cooke, kiu preferis enfermi sin en la domon de sia patrino en Bowling Green[2].

 
Anna Cooke asertis, ke Solomon Sharp estis la patro de ŝia mortnaskita infano.

La patro de Beauchamp loĝis nur unu mejlon (1,6 km) for de la tereno de Cooke, kaj Jereboam ekpetis viziti ŝin. Li progrese akiris la fidon de la juna virino, vizitante ŝin kun la preteksto pruntopreni librojn el ŝia biblioteko. Somere de 1821, la du junuloj amikiĝis kaj komencis amindumi. Beauchamp estis 18-jara, dum Cooke estis almenaŭ 34-a jara. Cooke iam diris al Beauchamp, ke li nepre devus mortigi Solomon Sharp antaŭ edziĝi kun ŝi. Beauchamp ŝajne konsentis pri tio, esprimante sian propran deziron murdi Sharp[3].

La plej uzata metodo de honormurdo tiutempe estis duelo. Malgraŭ la antaŭsento de Cooke, ke Sharp certe malakceptus defion al duelo, Beauchamp vojaĝis al Frankfort por peti aŭdiencon ĉe Sharp, kiu estis ĵus nomumita kiel la nova Ĝenerala Prokuroro de Kentukio fare de la guberniestro John Adair. Laŭ la raporto poste farita de Beauchamp, la junulo sukcese ridindigis kaj humiligis Sharp, kiu liadire plorpetis lian indulgon. Beauchamp promesis, ke li persone ĉevalvipus Sharp ĉiutage, ĝis kiam li akceptus la duelon. Li restis en Frankfort dum du tagoj, atendante la duelon, kaj tiam eksciis, ke Sharp estis foririnta el la urbo, verŝajne direkte al Bowling Green. Beauchamp rajdis ĉevalon ĝis Bowling Green kaj konstatis, ke Sharp ne estis tie kaj ne estis atendata. Ŝajnas do, ke la vivo de Sharp estis unue ŝparita pro misinformado de Beauchamp[4].

Anna Cooke tiam decidis mem murdi Sharp. Kiam ŝi eksciis, ke Sharp estis en Bowling Green pro siaj aferoj, ŝi sendis al li malveran leteron, denuncante la konduton de Beauchamp en Frankfort. Ŝi asertis, ke ŝi tute ĉesis interrilati kun li, kaj ŝi petis, ke Sharp vizitu ŝin en ŝia domo antaŭ sia foriro. Sharp pridemandadis la mesaĝiston, kaj suspektis ruzon. Li tamen sendis respondon, anoncante sian alvenon je la interkonsentita dato. Beauchamp kaj Cooke atendis la viziton, sed Sharp ne montriĝis. Beauchamp rajdis ĉevalon ĝis Bowling Green kaj malkovris post rapida enketo, ke Sharp estis haste foririnta direkte al Frankfort jam antaŭ du tagoj, lasante neplenumitajn aferojn malantaŭ si. La komploto de la du amantoj do estis denove malsukcesa: Beauchamp tamen konjektis, ke Sharp devus iam reveni al Bowling Green por finplenumi siajn nesolvitajn aferojn. Firme decidiĝinta atendi la revenon de Sharp al la urbo, Beauchamp tie instalis sian juroficejon. Li daŭre praktikis juron en 1822 kaj 1823, pacience atendante Sharp, kiu tamen neniam revenis[5].

Malgraŭ la malsukceso de la mortigo de Sharp, Cooke konsentis edziniĝi kun Beauchamp meze de junio 1824[6]. La juna edzo tuj ellaboris novan projekton por murdi Sharp. Li eksendis plurajn leterojn, ĉiufoje el malsama poŝtoficejo kaj sub pseŭdonimo. Beauchamp en tiuj leteroj petis la helpon de Sharp rilate al la jura solvado de terena disputo, kaj li demandis al la eminenta juristo, ĉu li baldaŭ revenus en la regionon de la rivero Green. Sharp finfine respondis al la lasta letero de Beauchamp, sendita en junio 1825, sed li ne indikis la precizan daton de sia alveno[7].

Murdo redakti

 
Solomon P. Sharp, la viktimo de la murdo.

Oficante kiel la ĝenerala prokuroro de Kentukio por la administracio de la guberniestro Adair, Sharp estis implikita en la polemiko inter la Malnova kaj Nova Kortumoj. La polemiko ĉefe originis pro konflikto inter tiuj, al kiuj restis monŝuldoj post la paniko de 1819 (la novkortuma, aŭ "senŝuldiga" partio), kaj la kreditoroj, al kiuj oni ŝuldis tiun monon (la malnovkortuma, aŭ "kontraŭ-senŝuldiga" partio). Sharp, kiu devenis de modesta familio, aniĝis al la Nova Kortumo. La potenco de la Nova Kortumo tamen malfortiĝis ekde la jaro 1825: cele al pli granda influo de sia partio, Sharp demisiis kiel ĝenerala prokuroro en 1825 kaj kandidatis al la Kentukia Domo de Reprezentantoj. Lia kontraŭulo estis John J. Crittenden, lojala malnovkortumano[8].

Dum la politika kampanjo, la subtenantoj de la Malnova Kortumo denove rememorigis al la publiko, ke Sharp pekigis kaj forlasis Anna Cooke. Unu el tiuj kontraŭuloj, John Upshaw Waring, presis biletojn, kiuj ne nur akuzis Sharp pri la patreco de la filo de Cooke, sed ankaŭ asertis, ke Sharp ne hezitis false prezenti la filon de Anna Cooke kiel mulaton kaj filon de sklavino de la familio. Restas necerte, ĉu Sharp vere faris tian deklaron aŭ ne. Sharp gajnis la baloton malgraŭ tiuj variaj akuzoj[6].

Tiun supozitan deklaron de Sharp oni baldaŭ sciigis al Jereboam Beauchamp, tiel plifortigante lian malŝategon al Sharp kaj tiom pli kuraĝigante la murdon. Li ekde tiam ne plu konsideris defii lin honorinde per duelo, kaj anstataŭe decidis murdi lin, tiel ke oni plivole suspektu la politikajn kontraŭulojn de Sharp. Por pravigi tiun false politikan komploton, Beauchamp projektis plenumi la murdon en la antaŭtago de la inaŭgura sesio de la Ĝenerala Asembleo[9].

Beauchamp alvenis al Frankfort la 6-an de novembro 1825, oficiale pro kelkaj farendaj aferoj[10]. Li ne sukcesis trovi dormĉambron en la lokaj gastejoj, tiel ke li devis lui ĉambron en la loĝejo de Joel Scott, gardisto de la loka ŝtata karcero[11]. Iom post noktomezo, Scott aŭdis subitan bruon el la ĉambro de Beauchamp: li trovis forlasitan ĉambron kun malfermita pordo[12]. Beauchamp, post kiam li maskovestis sin, enterigis kelkajn vestaĵojn proksime al la rivero Kentukio kaj ekiris al la domo de Sharp[9]. Sharp ne estis hejme, sed Beauchamp rapide retrovis lin en proksima hotelo[13]. Li revenis al la domo de Sharp, kaŝis sin proksime al la pordo kaj atendis la revenon de Sharp, kiu eniris en sian domon ĉirkaŭ noktomezo[13].

Beauchamp alproksimiĝis al la domo je proksimume la dua matene, la 7-an de novembro 1825[10]. Li mem priskribis la sekvintan krimon jene:

Mi surmetis mian maskon, eltiris mian tranĉilon kaj paŝis al la pordo. Mi frapis la pordon trifoje, brueme kaj rapide. Kolonelo Sharp petis "Kiu estas ?". "Covington", mi respondis. La paŝo de Sharp rapide aŭdiĝis sur la planko. Mi vidis sub la pordo, ke li alproksimiĝis sen lumo. Mi metis mian maskon super mia vizaĝo, post kio kolonelo Sharp tuj malfermis la pordon. Mi eniris en la ĉambron kaj kaptis lian dekstran manartikon per mia maldekstra mano. Li pro la violento de tiu gesto saltis malantaŭen kaj provis liberigi sian manartikon. "Kiu Covington vi estas ?", li petis. "John A. Covington", mi replikis. Tiam diris la kolonelo "Mi ne konas vin, mi konas John W. Covington". S-ino Sharp aperis ĉe la pordo kaj tiam malaperis. Vidante tion, mi diris per konvinkema voĉo : "Venu ĉe la lumon, kolonelo, kaj vi konos min." Tirante lin je lia brako, mi kondukis lin al la pordo kaj, daŭre tenante lian manartikon per mia maldekstra mano, mi formetis miajn ĉapelon kaj poŝtukon de sur mia vizaĝo kaj rigardis rekte al Sharp. Li rekonis min plej facile, mi kredas, pro mia longa, vila, bukla hararo. Li saltis malantaŭen kaj ekkriis, horore kaj despere, "Dio mia, jen li estas", kaj dirante tion li falis sur siajn genuojn. Mi malprenis lian manartikon kaj ekkaptis lian gorĝon. Mi ĵetis lin kontraŭ la pordo kaj murmuris ĉe lia vizaĝo "Mortu, vi kanajlo". Dirante tion, mi ponardis lin en la koron

La vundo rompis la aorton de Sharp, mortigante lin preskaŭ tuje[10]. La edzino de Sharp, Eliza, spektis la tutan scenon el la supra ŝtuparo de la domo, sed Beauchamp sukcese fuĝis antaŭ formala identigo aŭ aresto[10][12]. Li revenis al la loko, kie li antaŭe enterigis sian vestaron. Li alivestiĝis kaj kunligis sian maskoveston al roko, kiun li subakvigis en la rivero Kentukio[14]. Beauchamp tiam revenis al sia ĉambro en la domo de Joel Scott, kie li restis ĝis la sekva mateno[14].

Aresto redakti

La Ĝenerala Asembleo de Kentukio konsentis, ke la guberniestro proponu rekompencon de 3 000 $ por la aresto kaj kondamno de la murdinto de Sharp[15]. La administrantoj de la urbo Frankfort aldonis plian rekompencon de 1 000 $, kaj kelkaj amikoj de Sharp krome aldonis 2 000 $[12]. Ĉefe suspektiĝis tri homoj: Beauchamp kaj la politikaj kontraŭuloj John Upshaw Waring kaj Patrick H. Darby. Dum la politika kampanjo de Sharp en 1824 pri la Kentukia Domo de Reprezentantoj, Darby ja rimarkigis ke, se Sharp estus elektita, li "neniam prenus sian seĝon kaj ne pli taŭgus ol mortinta homo"[15]. Waring faris similajn minacojn, kaj eĉ fanfaronis, ke li jam ponardis ses homojn[16].

Polico publikigis mandaton por la serĉado kaj aresto de Waring. Oni tamen rapide malkovris, ke li estis kripligita unu tagon antaŭ la morto de Sharp, pro pafo tra sia kokso. Kiam Darby komprenis, ke li estis unu el la suspektuloj, li komencis sian propran enketon pri la murdo. Li vojaĝis al la kantono Simpson: li tie renkontis Kapitanon John F. Lowe, al kiu Beauchamp iam konfidis, ke li havis detalan planon por la murdo. La kapitano ankaŭ donis al Darby leteron, kiu entenis ĝenajn elementojn kontraŭ Beauchamp[17].

Dum la unua nokto post la murdo, Beauchamp restis en la domo de parenco en Bloomfield[12]. La sekvan tagon, li iris al Bardstown, kie li denove tranoktis[12]. Li loĝis en Bowling Green dum la nokto de la 9-a de novembro, en la domo de sia bofrato, antaŭ ol reveni hejmen en Glasgow la 10-an de novembro[12]. Li kaj Anna projektis fuĝi al Misurio: antaŭ noktiĝo, polica taĉmento tamen alvenis el Frankfort por aresti la junan viron[18]. Li estis kondukita al Frankfort kaj prezentita antaŭ ekzamenkortumo. Prokuroro Charles S. Bibb tamen agnoskis, ke li ankoraŭ ne havis sufiĉajn pruvojn por enkarcerigi Beauchamp[19]. Beauchamp do estis liberigita, sed li devis akcepti restadi en Frankfort dum dek tagoj, tiel ke la kortumo finu sian enketon[15]. Okaze de tiu periodo sendis Beauchamp leterojn al advokatoj John J. Crittenden kaj George M. Bibb, petante ilian juran asiston al la afero[19]. Neniu letero ricevis respondon[19]. La onklo de Beauchamp, ŝtatsenatano, dume arigis defendteamon, al kiu aniĝis interalie la eksa senatano John Pope[19].

Kiam li estis arestita, Beauchamp surhavis tranĉilon: enketistoj sensukcese provis atribui al tiu tranĉilo la tipon de la vundo sur la korpo de Sharp. Ili tutsame malsukcesis identigi paŝspuron trovitan apud la domo de Sharp. La taĉmento, kiu arestis Beauchamp, alportis kun si sangmakulitan poŝtukon el la krimsceno, sed ĝi perdis ĝin dum la revojaĝo al Frankfort. La plej bona pruvilo prezentita de la prokuroro do estis la atestado de la edzino de Sharp, Eliza, kiu bone aŭdis la voĉon de la murdisto kaj rimarkis, ke tiu voĉo estis precipe akresona. Kiam ŝi aŭdis la voĉon de Beauchamp, ŝi tuj rekonis ĝin kiel tiun de la murdinto[20].

Okaze de sia pridemandado Patrick Darby atestis, ke Beauchamp en 1824 petis lian asiston por procesi kontraŭ Sharp pro kialoj, kiujn la juna viro tiam ne klarigis. Dum la sekvaj konversacioj inter la du homoj Beauchamp rakontis la forlason de Anna Cooke fare de Sharp, kaj li ĵuris, ke li iam mortigos Sharp, eĉ se li devus por tio veni ĝis Frankfort kaj pafmortigi lin meze de strato. La du atestadoj de Eliza Sharp kaj Patrick Darby ŝajnis sufiĉaj al la lokaj magistratanoj, kiuj decidis organizi proceson okaze de la sekvonta sesio de la kentukia, lokŝanĝa tribunalo en marto 1826[21].

Proceso redakti

Beauchamp estis formale akuzita, kaj lia proceso komenciĝis la 8-an de majo 1826[19]. Li elektis pledi kiel nekulpulo, sed rifuzis fari ateston antaŭ la tribunalo[19]. Kapitano Lowe estis denove alvokita por ripeti tion, kion li jam rakontis al Patrick Darby rilate al la minacoj esprimitaj de Beauchamp. Li cetere atestis, ke post la murdo Beauchamp revenis hejmen svingante ruĝan flagon kaj deklarante, ke li "gajnis la venkon". Kapitano Lowe fine donis al la tribunalo leteron el Beauchamp koncerne la murdon. En tiu letero, Beauchamp daŭre prezentis sin kiel senkulpulo kaj asertis, ke liaj malamikoj propravole ellaboris komploton kontraŭ li: li pro tio petis al Lowe, ke la kapitano faru ateston favoran al li. La letero eĉ proponis plurajn menciindajn faktojn por la atestado de Lowe, kelkajn verajn kaj kelkajn pli dubindajn[22].

 
Jereboam O. Beauchamp estis kondamnita pro la murdo de Sharp.

Eliza Sharp sekve ripetis, ke la voĉo de la murdinto kongruis kun tiu de Beauchamp. Joel Scott, kiu gastigis Beauchamp dum la nokto de la murdo, atestis, ke li ja aŭdis la foriron kaj postan revenon de Beauchamp dum la nokto. Li ankaŭ menciis, ke Beauchamp montriĝis precipe scivolema pri la murdo, kiam li aŭdis pri la krimo la sekvintan matenon. Sed la plej ampleksa atesto estis tiu de Darby, kiu raportis sian renkonton kun Beauchamp en 1824. Laŭ Darby, Sharp proponis al Beauchamp kaj Anna 1 000 $, junan sklavinon kaj 200 akreojn da grundo, kondiĉe ke ili ĉesu turmenti lin. Li tamen ŝajne nuligis tiun proponon iom poste[23].

Laŭ pluraj atestantoj, la aserto de la murdinto esti John A. Covington estis alia pruvo. Oni malkovris, ke Sharp kaj Beauchamp ambaŭ konatiĝis kun John W. Covington, kaj ke Beauchamp ofte erare nomis lin "John A. Covington". Aliaj atestantoj konfirmis la multajn minacojn, kiujn Beauchamp faris kontraŭ Sharp[24].

La defendteamo de Beauchamp provis misfamigi Patrick Darby, emfazante liajn rilatojn kun la Malnova Kortumo. Ĝi subtenis la teorion, laŭ kiu la murdo havis politikajn kialojn. Ĝi ankaŭ prezentis kontraŭatestantojn, kiuj neis iun ajn malamikecon inter Beauchamp kaj Sharp kaj dubis, ĉu la renkonto inter Darby kaj Beauchamp vere okazis[25].

Okaze de la konkludoj, la defendkonsilisto John Pope denove provis misfamigi Darby, tiel ke Darby koleriĝis kaj atakis unu el la asistantoj de Pope per lambastono[26]. La proceso daŭris dektri tagojn: malgraŭ la manko de materiaj pruvoj (inkluzive de la uzita tranĉilo), la ĵurio publikigis verdikton de kulpeco post nur unu horo da konsiliĝo la 19-an de majo[19][19][27]. Beauchamp estis kondamnita je mortpuno per pendumo okazonta la 16-an de junio 1826[28].

Dum la proceso, Anna Beauchamp petis la asiston de John Waring en la nomo de sia edzo. Ankaŭ ŝi provis konvinki John Lowe krimi ĵurrompon, por ke li faru ateston favore al Beauchamp. Ambaŭ petoj estis rifuzitaj. La 20-an de majo, Anna estis ekzamenita de du juĝistoj pro tio, ke ŝi estis suspektita kiel ebla komplicino de la murdo: oni tamen rezignis pri tiu akuzo pro manko de pruvoj[29]. La karceristo permesis, ke Anna restadu en la karcerĉambro de Beauchamp konforme al sia peto[10].

Pope petis la nuligon de la verdikto, sed la peto estis rifuzita. La juĝisto tamen konsentis al Beauchamp prokraston de la mortpuno ĝis la 7-a de julio, tiel ke li povu verki pravigon de sia krimo[30]. En tiu teksto li klarigis la manieron, laŭ kiu li murdis Sharp por defendi la honoron de Anna[6]. Beauchamp esperis publikigi sian verkon antaŭ la mortpuno, sed la eldono estis prokrastita pro la pluraj misfamigaj akuzoj (ĵurrompo kaj korupto de la atestantoj, ktp.), kiujn ĝi entenis[6].

Mortpuno redakti

Beauchamp kaj Cooke ŝajne provis subaĉeti unu el la karceristoj per mono por faciligi forfuĝon, sed tiu propono estis rifuzita kaj denuncita. Ili ankaŭ provis sendi leteron al senatano Beauchamp, petante lian helpon por forfuĝo. Fina peto rilate al la prokrasto de la mortpuno, sendita al guberniestro Desha, estis ankaŭ malakceptita la 5-an de julio[30]. Iom poste dum la sama tago, la geedzoj provis mortigi sin, glutante fortajn dozojn da laŭdano, sed neniu el ili mortis[10].

 
Beauchamp estis pendumita pro la murdo de Sharp la 7-an de julio 1826.

La 7-an de julio, matene de la planita mortpuno de Beauchamp, Anna petis al la karceristo iom da intimeco por sin vesti[31]. Ŝi denove provis mortigi sin per laŭdano, sed ne kapablis eviti vomadon[32]. Anna tiam malkaŝis tranĉilon, kiun ŝi sukcese enkondukis en la karcerĉambron: la geedzoj decidis mortigi sin, ponardante sin per la tranĉilo[31]. Kiam oni malkovris ilin, Anna estis kondukita al la domo de la karceristo, kie ŝi estis ekflegita de kuracistoj[31].

Malplifortigita de siaj propraj vundoj, Beauchamp estis portita sur ŝarĝveturilon, direkte al la pendumilo, por plenumi la mortpunon antaŭ sia verŝajna morto pro sensangiĝo. Li insiste petis vidi sian edzinon antaŭ la mortpuno, sed la kuracistoj diris al li, ke ŝi estis negrave vundita kaj certe resaniĝus. Beauchamp protestis pri la krueleco de tia malrespekto de sia lasta volo, tiel ke la gardistoj fine konsentis konduki lin al ŝi. Beauchamp, vidante ŝin, komprenis ke la kuracistoj mensogis al li: Anna estis tro malforta eĉ por paroli al li. Li restis ĉe ŝi, ĝis kiam li ne plu povis sensi ŝian pulson. Li tiam kisis ŝiajn senvivajn lipojn kaj deklaris: "Por vi mi vivis – por vi mi mortas"[33].

Survoje al la pendumilo, Beauchamp petis vidi Patrick Darby, kiu viciĝis inter la spektantoj. Beauchamp ridetis kaj etendis sian manon, sed Darby forpelis tiun geston. Beauchamp tiam publike neis, ke Darby estis iamaniere implikita en la murdo. Li tamen ankaŭ akuzis Darby mensogi pri ilia renkonto en 1824, okaze de kiu Beauchamp supozeble malkaŝis sian murdplanon. Darby firme neis, ke li mensogis antaŭ la tribunalo, kaj li provis komenci diskuton pri tio, esperante ekskuzon de la akuzito. Sed Beauchamp tuj petis, ke la veturilo plu iru al la pendumilo[34].

Kiam li alvenis al la pendumilo, Beauchamp asertis antaŭ la ĉeestantaj ekleziuloj, ke li la antaŭan taĝon spertis impreson de religia savo[35]. Tro malforta por stariĝi, li estis subtenata de du homoj, dum oni ligis la ŝnuron ĉirkaŭ lia kolo[31]. Konforme al la peto de Beauchamp, la muzikistoj de la 22-a Regimento ludis la Retreton de Napoleono el Moskvo, dum proksimume kvin mil spektantoj rigardis la plenumon de la mortpuno[6]. Ĝi estis la unua laŭleĝa pendumo en la historio de Kentukio[27]. La patro de Beauchamp petis la kadavrojn de siaj filo kaj bofilino por entombigi ilin[27]. La du mortintoj estis metitaj en la saman ĉerkon, interbrakumante, konforme al ilia peto[27]. Ili estis enterigitaj en la tombejon Maple Grove de Bloomfield[6]. Oni gravuris sur la tombŝtono poemon verkitan de Anna Cooke[31].

Post la afero redakti

La konfeso de Jereboam O. Beauchamp estis publikigita en 1826, tio estas en la sama jaro kiel La Leteroj de Ann Cook, kies aŭtenta verkisto restas ne certe konata. Raporto de la proceso estis cetere plenumita de J. G. Dana kaj R. S. Thomas[6]. Dum la sekva jaro verkis la frato de Sharp, d-ro Leander Sharp, libron titolitan Vindication of the character of the late Col. Solomon P. Sharp por defendi sian forpasintan fraton kontraŭ la akuzoj legeblaj en la konfeso de Beauchamp[6]. Patrick Darby minacis procesi d-ron Sharp, se lia verko estus eldonita[36]. John Waring montriĝis eĉ pli malmolkora, ne hezitante minaci la vivon de la doktoro, se li publikigus la verkon[36]. Ĉiuj ekzempleroj de la verko do restis en la domo de la familio Sharp, en Frankfort, kie ili estis malkovritaj post multaj jaroj okaze de riparado[36].

Kvankam multaj samtempuloj rigardis la murdon de Sharp kiel honormurdon, kelkaj subtenantoj de la Nova Kortumo asertis, ke Beauchamp estis kuraĝigita plenumi la murdon fare de la partio de la Malnova Kortumo, precipe de S-ro Patrick Darby. Sharp estis supozeble la elektota kandidato de sia partio kiel Speaker de la asembleo por la parlamenta sesio de 1826. Per la subteno de la venĝdeziro de Beauchamp, la Malnova Kortumo tiel povis elimini ĝenan politikan kontraŭulon. La vidvino de Sharp, Eliza, ŝajne kredis pri la ekzisto de tia komploto. En letero sendita en 1826 al la New Court Argus of Western America, ŝi priskribis Darby kiel "la ĉefa(n) instiganto(n) de la haladza murdo, kiu senigis min el ĉio, kio estis plej kara al mia koro sur la tero"[37].

Laŭ kelkaj subtenantoj de la Malnova Kortumo, guberniestro Desha proponis al Beauchamp pardonon, se li akceptus formale akuzi en sia konfeso Patrick Darby kaj Achilles Seed, sekretarion de la Malnova Kortumo. Ne longe antaŭ sia mortpuno, Beauchamp onidire konfesis, ke li "restis novkortumano sufiĉe longe, kaj mortos kiel malnovkortumano".

Darby mem firme neis, ke li estis implikita en la krimo: liaopinie, subtenantoj de la Nova Kortumo kiaj Francis P. BlairAmos Kendall simple celis misfamigi lin per tia akuzo[37]. Li ankaŭ respondis, ke la letero de Eliza Sharp al la New Court Argus estis fakte verkita de pluraj novkortumanoj, inkluzive de Kendall, la ĉefredaktisto de la gazeto[37]. La akuzoj kaj kontraŭakuzoj de ambaŭ partioj fariĝis tiel ekcesaj, ke letero sendita en 1826 al la New Court Argus sugestis, ke fakte la subtenantoj de la Nova Kortumo instigis la murdon de Sharp por poste akuzi la malnovkortumanojn kaj misfamigi ilin[37].

Darby finfine decidis procesi pro kalumnio Kendall kaj Eliza Sharp, sed ankaŭ senatanon Beauchamp kaj la fraton de Sharp, Leander[28]. Pro pluraj prokrastoj kaj translokado al alia tribunalo, neniu akuzo estis procesita[38]. Darby mortis en decembro 1829[38].

Fikcie redakti

La tragedio de Beauchamp kaj Sharp inspiris plurajn fikciajn verkojn, plej notinde nefinitan teatraĵon de Edgar Allan Poe titolitan Politian, kaj World Enough and Time de Robert Penn Warren. William Gilmore Simms ankaŭ redaktis tri verkojn surbaze de la murdo de Sharp kaj ties konsekvencoj: Beauchampe: or The Kentucky Tragedy, A Tale of Passion, Charlemont, kaj Beauchampe: A Sequel to Charlemonte. Inter aliaj verkoj pli aŭ malpli inspiritaj de tiu krimo estas ankaŭ Greyslaer: A Romance of the Mohawk de Charles Fenno Hoffman, Octavia Bragaldi de Charlotte Barnes, Sybil de John Savage, kaj Conrad and Eudora; or, The Death of Alonzo: A Tragedy kaj Leoni, The Orphan of Venice, ambaŭ verkitaj de Thomas Holley Chivers[39].

Notoj redakti

  1. La nomo de la virino estas laŭ variaj fontoj Anna Cooke, Anna Cook, Ann Cooke, aŭ Ann Cook.
  2. Cooke, pp. 126–127
  3. Cooke, pp. 127–128
  4. Cooke, pp.128–129
  5. Cooke, p. 129
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 6,7 Whited, p. 404
  7. Cooke, p. 129–130
  8. Cooke, p. 130–131, 134
  9. 9,0 9,1 Cooke, p. 136
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 10,5 Kleber, p. 63
  11. O'Malley, p. 43
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 12,4 12,5 O'Malley, p. 44
  13. 13,0 13,1 Cooke, p. 137
  14. 14,0 14,1 Cooke, p. 138
  15. 15,0 15,1 15,2 L. Johnson, p. 46
  16. L. Johnson, p. 45
  17. L. Johnson, p. 47–48
  18. O'Malley, p. 45
  19. 19,0 19,1 19,2 19,3 19,4 19,5 19,6 19,7 Cooke, p. 144
  20. Bruce, p. 15–16
  21. Bruce, p. 16
  22. Bruce, p. 21–25
  23. Bruce, p. 21–24
  24. Bruce, p. 22–24
  25. Bruce, p. 22–23
  26. L. Johnson, p. 48
  27. 27,0 27,1 27,2 27,3 O'Malley, p. 47
  28. 28,0 28,1 L. Johnson, p. 49
  29. Cooke, pp. 144–145
  30. 30,0 30,1 Cooke, p. 145
  31. 31,0 31,1 31,2 31,3 31,4 Kleber, p. 64
  32. Bruce, p. 8
  33. St. Clair, p. 307
  34. L. Johnson, p. 54
  35. Cooke, p. 146
  36. 36,0 36,1 36,2 Johnson, "New Light of Beauchamp's Confession
  37. 37,0 37,1 37,2 37,3 Bruce, "The Kentucky Tragedy and the Transformation of Politics in the Early American Republic"
  38. 38,0 38,1 Cooke, p. 147
  39. Whited, p. 404–405

Bibliografio redakti

Ĉefaj fontoj redakti

Pliaj fontoj redakti

  • Beauchamp, Jereboam O. (1826). The confession of Jereboam O. Beauchamp : who was hanged at Frankfort, Ky., on the 7th day of July, 1826, for the murder of Col. Solomon P. Sharp.
  • Bruce, Dickson D. (printempo 2002). "Sentimentalism and the Early American Republic: Revisiting the Kentucky Tragedy". Mississippi Quarterly 55 (2): pp. 185–208.
  • Coleman, John Winston (1950). The Beauchamp-Sharp tragedy; an episode of Kentucky history during the middle 1820's. Frankfort, Kentucky: Roberts Print. Co.
  • Cooke, J.W. (aprilo 1991). "Portrait of a Murderess: Anna Cook(e) Beauchamp". Filson Club Historical Quarterly 65.
  • Kimball, William J. (januaro 1974). "The "Kentucky Tragedy": Romance or Politics". Filson Club Historical Quarterly 48.
  • The life of Jeroboam O. Beauchamp : who was hung at Frankfort, Kentucky, for the murder of Col. Solomon P. Sharp. Frankfort, Kentucky: O'Neill & D'Unger. 1850.
  • Sharp, Leander J. (1827). Vindication of the character of the late Col. Solomon P. Sharp. Frankfort, Kentucky: A. Kendall and company.
  • Thies, Clifford F. (02-07-2007). "Murder and Inflation: the Kentucky Tragedy". Ludwig von Mises Institute.

Verkoj inspiritaj de la krimo redakti