William Gilmore Simms
usona verkisto
William GILMORE SIMMS (n. la 17-an de aprilo 1806 - m. la 11-an de junio 1870) estis usona poeto, romanisto kaj historiisto el Suda Usono, kies romanoj tre populariĝis en la 19-a jarcento. Li laŭ Edgar Allan Poe estis la plej bona romanisto naskiĝinta en Usono.
William Gilmore Simms | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 17-an de aprilo 1806 en Charleston | |
Morto | 11-an de junio 1870 (64-jaraĝa) en Charleston | |
Tombo | Magnolia Cemetery (en) ![]() ![]() | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono ![]() | |
Subskribo ![]() | ||
Profesio | ||
Okupo | advokato historiisto poeto romanisto verkisto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/84/William_Gilmore_Simms_-_Brady-Handy.jpg/220px-William_Gilmore_Simms_-_Brady-Handy.jpg)
Pli freŝdate, la romanoj de Simms tamen malpopulariĝis, kvankam li restas fama kiel unu el la ĉefaj verkistoj de la usona Sudo antaŭ la Usona Enlanda Milito. Li estas ankaŭ memorita pro sia forta subteno de sklavismo kaj malmola kritiko de La Kabano de Onklo Tom.