Kategorio-Diskuto:Municipoj de Rumanio

Latest comment: antaŭ 3 tagoj by ThomasPusch in topic Ni diskutu antaŭ ŝanĝi la ordigan sistemon

Ni diskutu antaŭ ŝanĝi la ordigan sistemon redakti

Instalante tiun ĉi kategorion mi proponis, ke ĝi montru "la artikolojn ordigitajn ne unue laŭ la alfabeto, sed laŭ la rangoj (0, 1 2). Tial la artikoloj indikas la kategorion kun la responda numero komence de la ordiga nomo (ekz: "0Bukaresto")."

Intertempe iu komencis ŝanĝi la ordigajn nomojn, forigante la ciferojn (vidu Slobozia, Vaslui). Mi proponas, ke ni diskutu pri la afero antaŭ fari pliajn ŝanĝojn. Mi provizore ne metos pliajn urbojn en tiun ĉi kategorion.

Al interesuloj mi indikas la kategorion Rivera sistemo de Danubo en la germana vikipedio, kiu estas same organizita: La ordiga cifero montras la "distancon" al Danubo (0 = partoj de Danubo, 1 = flankaj riveroj de Danubo, 2 = ties flankaj riveroj ktp.). Mia sistemo do ne estas tiom ekzotika, kiom povas ŝajni.

-- Aisano (nun Renardo la vulpo) 19:50, 21. Dec 2010 (UTC)

@Renardo la vulpo: Mi atentiĝis pri la vasta paĝaro pri administraj unuoj de Rumanio unuavice pro la multegaj, parte senespere ĝermetaj paĝoj pri vilaĝoj de Rumanio, kiuj kutime havis nombrojn nur ĝis la jaro 1992, kvankam simple el vikidatumoj eblas montri nombrojn el momente 2021, kutime ne havis priskribojn en vikidatumoj kaj ofte eĉ ne havis iun ajn informkeston. Nun mi vidis tiun ĉi noton de decembro 2010, pri kiu evidente ŝajne en 2010 neniu alia uzanto vere atentis. Estas en ordo ankoraŭ nun diskuti pri la sistemo, sed nun jam pli kaj pli urĝas, ĉar mi jam eble 200-300 el la sume pli ol 4200 vilaĝaj artikoloj kaj la vikidatumajn erojn adaptis al la 2020-aj jaroj - ankoraŭ mi ne tuŝis la multege pli grandajn municipojn, sed iam estos redakta kontakto. Tial nun necesas decidi ankaŭ pri ordigo de la municipoj. Kaj se la franca vikipedio atentigas ke entute estas 103 municipoj, tiam la demando estas kial en tiu ĉi kategorio estas nur 34 - kie do estas la aliaj 71?

Mi persone petas pri laŭeble simpla kaj por ĉiu tuj komprenebla sistemo. Tia sistemo en kazo de dubo estas simpla alfabetigo. Sed mi pretas konvinkiĝi pri alia sistemo, se almenaŭ mi kaj la aliaj administrantoj facile komprenas ĝin. Certe necesas meti noton pri nova diskuto pri la dum pli ol 13 jaroj malatentata temo al la teknika diskutejo, sed mi unue ŝatas atentigi la uzanton Renardo la vulpo pri la temo - certe li ne ĉiutage estas en Vikipedio nun kaj devos havi ŝancon entute vidi la noton.

ThomasPusch (diskuto) 18:28, 9 apr. 2024 (UTC)Reply

@ThomasPusch, dankon pro via noto. Mi konfesas, ke mi ne tute komprenas, kion vi celas per „ordigo de municipoj“. Ĉu vi celas la grupigon en kategoriojn? Ili havas la avantaĝon, ke eblas pluraj samrajtaj „ordigoj“, ekzemple laŭ la alfabeto, due paralele laŭ la distrikto (județ) kaj trie laŭ la municipa nivelo…
Aŭ ĉu via precipa celo estas pli forta ligo al Vikidatumoj? Mi subtenas tion, sed ne estas tre sperta pri tiu tekniko. Mi povas krei novajn erojn en Vikidatumoj, sed tio certe ne necesas; ili devus jam ekzisti por aliaj lingvoj. Mi (facile) povas aldoni esperantajn priskribetojn al ekzistantaj vikidatumaj eroj. Pri la uzado de vikidatumaj informoj en vikipediaj artikoloj aŭ ŝablonoj mi ne spertas. Sed mi forte subtenas vian projekton kaj helpos laŭ miaj limigitaj kapabloj. Mi nur petas pliklarigon de viaj celoj.
Pretere, jes, mi ne plu tre aktivas en la esperanta vikipedio, sed ofte en la Vikimedia Komunejo. Tie mi ricevas informon, kiam mia nomo aperas en iu diskuto en iu vikipedio.
–– Renardo la vulpo (diskuto) 17:15, 14 apr. 2024 (UTC)Reply
Bone, se mi volas vidi kiam vi lastfoje aktivis, mi estonte rigardos en la komunejo, kaj entute estos certa ke vi ene de 1-2 semajnoj vidos ĉiun noton. Per „ordigo de municipoj“ mi nur celas la bazan : tie nun ok paĝoj enordiĝas sub "1", dek ok sub "2" kaj dek pliaj alfabete. Se mi nun vidas plian paĝon pri rumana urbo, pri kiu mi scias ke ĝi havas statuson de municipo, kiel mi povas scii kiun municipan rangon la paĝo havas, do sub kiu numero la paĝo enordiĝas? Aŭ se ekzemple mi volus ripari la paĝon pri Bukareŝto, kiun nombron mi aldonu post "Kategorio:Municipoj de Rumanio". Kaj baze: Bonvolu konvinki min - se vi klarigetas vi facile sukcesos - kiun avantaĝon havas la ordigo laŭ rangoj, kompare al la normala alfabetigo kiun ĉiukaze ĉiu komprenas. ThomasPusch (diskuto) 17:34, 14 apr. 2024 (UTC)Reply
Cetere: kion mi nun dum kelkaj tagoj faradis, estis aldoni rumanajn etikedojn al vikidatumeroj kaj aldoni kromnomojn en la hungara, germana kaj eventuale plia lingvo (jida se estis signifa juda komunumo, slovaka, serba, bulgara aŭ ukraina por limregionaj lokoj) - vidu ekzemple d:Q5063655. Mi volis laŭeble multlingve enplanti la lingvajn kromnomojn, sed kompreneble ne volus fari tion por centoj da lingvoj, el kiuj multaj (ekzemple la keĉua aŭ islanda aŭ svahila) kredinde neniam havos paĝon pri rumania komunumo - do mi elektis la lingvojn eo de en es fr hu it nl pt ro, por krom Esperanto kaj la "du lokaj lingvoj" ro + hu kovri la plej multe komprenatajn lingvojn de EU. Krome mi staras mire antaŭ la nun 4200 paĝoj pri rumaniaj vilaĝ(et)oj, dum mi konscias ke aliflanke pri kelkaj grandaj urboj mankas tekstoj: mi dirus ke necesas el tiu maro de paĝoj nomataj "vilaĝoj" elserĉi tiujn kiuj fakte estas komunumoj, meti ilin en kategorion "komunumoj de Rumanio" kaj samtempe en "kategorion "komunumoj de distrikto X", kaj lasi en kategorioj "vilaĝoj de Rumanio" kaj samtempe en "kategorion "vilaĝoj de distrikto X" nur la vilaĝojn, do partojn de komunumoj, sub la komunuma nivelo. Same ankaŭ estu kategorioj "urboj de Rumanio" kaj samtempe en "kategorion "urboj de distrikto X". La duobla meto en tutlandan kaj unuopajn distriktajn kategoriojn necesas por teknika trakto. Ĉu la 103 municipoj ankaŭ dividiĝu al 42 distriktaj subkategorioj, mi ne estas konvinkita - matematike mezume nur estos 2 aŭ 3 paĝoj en unu kategorio, tio estas iom malmulte. Sed se montriĝos utile oni tamen povos krei ankaŭ tiujn 42 subkategoriojn. Ĉiukaze mia ideo estas tiam prioritate levi al normala nivelo de ĝerma artikolo - kun informkesto, aktuala nombro de loĝantoj ankaŭ tekste kaj se estas oficiala retejo - unue la municipojn kaj urbojn (ekzemple vidu la paĝon Blaj - se ruĝaj ligiloj pri renomaj urbanoj jam ruĝas dum kelkoj jaroj, eblos ankoraŭ diskuti kiam transformi la nomojn al normala teksto en nigraj anstataŭ ruĝaj literoj), poste la komunumojn, kaj unue malpliatenti la amason da paĝoj pri vilaĝetoj. Sed ankaŭ por tio la komunumoj devos esti en aliaj kategorioj ol la komunumopartaj vilaĝoj. ThomasPusch (diskuto) 18:30, 14 apr. 2024 (UTC)Reply
Dankon, @ThomasPusch. Se mi ĝuste memoras, la artikoloj pri rumanaj vilaĝoj havas fortan pezocentron en norda Transilvanio, ĉar iu uzulo (Zetey, ekde 2006) koncentriĝis al la pliparte hungarlingvaj vilaĝoj. Tiuj artikoloj grandparte enhavas nur bazajn, ofte nombrajn kaj eksdatajn, informojn.
Pri kategorioj: La ideon pri numera prefikso (0, 1, 2) por la municipoj verŝajne donis al mi la alfluantoj de Danubo, pri kiuj mi ie (ne nepre en la E-a vikipedio) vidis, ke oni kategorie grupigis la senperajn, duagradajn ktp. alfluantojn. Nun la ideo jam ne ŝajnas al mi tre bona. Do eble ni forprenu tiujn prefiksojn pri la kategorio Municipoj de Rumanio. Por tamen havi la nivel-informon centre en malmultaj lokoj, mi vidas du vojojn:
  • Nova kategorio „Municipoj de Rumanio laŭ nivelo“, kiu funkciu esence kiel la nuna [[:Kategorio:Municipoj de Rumanio.
  • aŭ du kategorioj „Municipoj de Rumanio de grado 2“ kaj „Municipoj de Rumanio de grado 3“ (aŭ simile).
Vi prave atentigas, ke la nomoj de multaj komunumoj identas kun tiu de unu vilaĝo, la „sidejo“. Pri norda Transilvanio tiu diferencigo tamen ne estis konsekvence farita. Ĉar multaj alilingvaj vikipedioj koncentriĝas al la komunumoj (ne al la vilaĝoj), ni eble aldonu al la artikoloj pri komunumoj la precizigon „(komunumo)“. Se (ankoraŭ) ne estas aparta artikolo pri la vilaĝo, ĝi povas provizore esti pludirektilo al la komunuma artikolo. Inverse eblas aldoni al la artikoloj pri la sidejaj vilaĝoj la precizigon „(komunumo)“. La rumana vikipedio ŝajne uzas la prefikson „Comuna“ por la komunumoj. La pola kaj la ukraina vikipedioj aldonas „(gmina)“ resp „(комуна)“.
Tre interesus min via opinio pri tiuj demandoj.
–– Renardo la vulpo (diskuto) 15:32, 15 apr. 2024 (UTC)Reply
Ke Zetey, kiu ekaktivis ĉi tie, kiam li estis preskaŭ 70-jara, ĝis li mortis preskaŭ 80-jara en 2016, koncentriĝis pri la aparte hungaraj loĝlokoj en Rumanio, pardoneblas. Mi mem pensas ke li eĉ pli heredus sciojn al la junaj generacioj, se li limiĝus la paĝokreojn al nur komunumoj, tie ekzemple metintus ankaŭ listetojn de la lokaj vilaĝoj kun rumanaj, hungaraj kaj se estas germanaj aŭ jidaj nomoj, kaj anstataŭ inundi la enciklopedion pri unufrazaj, malaktualaj ĝermetoj sen informkestoj en tiuj paĝoj ankoraŭ iom skizus la lokan hungarlingvan kulturon. Sed mi konscias ke post morto li ne povas pluflegi siajn paĝojn kaj tial ne malkontentas.
Pri niveloj de municipoj: La ideo grupigi la senperajn, duagradajn, triagradajn alfluantojn de la Danubo aŭ Rejno tuj kompreneblas al mi, kvankam, por resti en la bildo, mi dirus ke kategorio pri ĉiuj "triagradaj alfluantoj de la Danubo" ne tiom praktikus. Pli bonas, kiel oni iom komencis, havi kategorion "(plej bone nur senperaj) alfluantoj de la Danubo", en ĝi subkategorion "alfluantoj de la Tiso" kaj "..de la Moravo", kaj eventuale povus eĉ pli daŭrigi la ludon. Same pri taksonomio de mamuloj, birdoj aŭ floroj mi komprenas. Sed ideo pri grupigo de la rumanaj municipoj signifus, ke ne nur mi devus tuj kompreni la sistemon, sed ĉiu ajn devus povi tuj kapti la ideon. Mi daŭre bonvolemas konvinkiĝi, sed ankoraŭ ne kaptis la sistemon.
Kaj pri nomoj de komunumoj kaj ĝiaj centraj sidejoj: Kompreneble mi pensas ke krei paĝojn oni faru de grandaj unuoj al pli detalaj. Unue estu kontentigaj paĝoj pri regionoj kaj distriktoj, poste pri municipoj/urboj kaj komunumoj, se tiam restas tro da energio oni povas ankoraŭ krei unuopajn paĝojn pri vilaĝoj aŭ urbokvartaloj (ne ke tio devus signifi devigon krei paĝojn pri ĉiuj vilaĝoj aŭ urbokvartaloj de lando). Aldonaĵojn inter krampoj oni prefere faru nur kiam ne eblas aliel, nur kiam vere necesas, ĉar se homo ne detale kontrolas en teksto kutime skribiĝos la baza nomo. Tiel, pensante pri la urbo Antverpeno, homoj kutime skribos "Antverpeno", kaj estos iom fuŝe ke tiu paĝo nur estas mikrolisteto de du ligiloj, Antverpeno (urbo) kaj Antverpeno (provinco). Se oni skribas pri la "20-a UK en Antverpeno" aŭ pri la "Somera Olimpiko 1920 en Antverpeno", per Antverpeno celiĝas la urbo, tial pli bonus ke "Antverpeno" rekte gvidus al la urba paĝo, kaj la apartigilo nomiĝus "Antverpeno (apartigilo)". Tiel, la Kategorio "komunumoj de distr. Vâlcea" estas tre malpraktika: Tuj la unua ero titoliĝas Alunu (komunumo, Vâlcea) - kial? Por diferencigi inter multegaj nomoj Alunu? La baza nomo tute ruĝas. Ne estas iu titolo Alunu, kaj ne Alunu (apartigilo), Alunu (komunumo), Alunu (vilaĝo). Laŭ mi la komunumo devas nomiĝi Alunu, krom se vere ekzistas pluraj samgravaj lokoj de nomoj "Alunu". Kaj ĉar la komunumo pli gravas ol la centra vilaĝo, kiu estas nur parto, seeee oni kreas ekstran paĝon pri la vilaĝo, ĝi nomiĝu Alunu (vilaĝo). Mi ne kreos ĝin, ĉar mi pensas ke la pli vasta Alunu ankaŭ bone kovras la komunumokernon. Doni al la sideja vilaĝo la precizigon „Alunu (komunumo)“ ne estus logika: „Alunu (komunumo)“ devas temi pri la komunumo Alunu. Sed, plej bone ŝpareme uzi aldonaĵojn inter krampoj, ne kiel oni faris en la citita kategorio.
La aktualigo de senespera ĝermeto laŭ stato de 1992 al bona artikoleto laŭ stato de 2021, kun riĉa informkesto, ekstera ligilo kaj kun almenaŭ tri sencaj frazoj, pli bone pli ol ses, por unuopa paĝo fareblas relative rapide, sufiĉas 5 ĝis 10 minutoj, se oni samtempe traktas 20 paĝojn (do 100 ĝis 200 minutoj), kun samtempa senpolvigo de la vikidatumeroj. Nur ke Zetey postlasis ankaŭ pli ol 3000 palajn ĝermetojn pri vilaĝaj komunumopartoj, kiujn eblas buĉi, eblas ignori (tio estis la taktiko de ekde 2016) aŭ eblas iom post iom aktualigi. Negrave kiom da energio oni fine investas en la heredaĵon de Zetey, bazo estas ke la municipoj, urboj kaj komunumoj devas esti en taŭgaj kestoj, kaj la restantaj vilaĝoj en aliaj kestoj. Tial la ideo estas havi kategoriojn pri la municipoj, urboj kaj komunumoj, kaj tiam de supre suben trakti unu la paĝojn de la plej homplenaj municipoj, urboj kaj komunumoj, kiel mi hieraŭ faris per novaj paĝetoj pri la urboj de distr. Suceava. ThomasPusch (diskuto) 19:02, 15 apr. 2024 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Municipoj de Rumanio".