Vaslui

Vaslui [vasluj] estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto en Rumanio, ne tro malproksime de la Moldava Respubliko, sed je 323 km de la ĉefurbo Bukareŝto kaj 682 km de Timisoara. Vaslui estas membro de la Interligo de Urbestroj por daŭrebla loka energio ekde 2010.
Vaslui | |||
---|---|---|---|
Nova urbodomo de Vaslui
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Vaslui | ||
Poŝtkodo | 730006–730242 | ||
Retpaĝaro | www.primariavaslui.ro | ||
Politiko | |||
Urbestro | Vasile Pavăl | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 70,571 | ||
Loĝdenso | 815 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | |||
Alto | 110 m | ||
Areo | 68,44km² | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
Alia projekto | |||
![]() | |||
LoĝantaroRedakti
Ĉe la censo de 2002 Vaslui havis 70.571 loĝantojn; en 2007 oni taksis 70.302. Administre ĝi ampleksas Bahnari, Brodoc, Moara Grecilor, Rediu kaj Viișoara.
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de la urbo okazis en 1435, kiam Iliaș la 1-a iĝis kunprinco de Moldavio. Malgraŭ bona natura protekto de ĉirkaŭaj montoj la urbo en 1439 kaj 1440 estis konkerita kaj forbruligita de tataroj. La 10-an de januaro 1475 proksime okazis la batalo ĉe Vaslui (ankaŭ batalo ĉe Podul Înalt), en kiu Stefano la Granda venkis la trupojn de la Otomana Imperio.
VidindaĵoRedakti
La ĉefa vidindaĵo estas la preĝejo Senkapigo de Sankta Johano Baptisto (ro: Tăierea Capului Sf. Ioan Botezătorul)[1]. Vidu apudan foton.
ĜemeliĝojRedakti
Partneraj urboj de Vaslui estas
Hispanio; San-Fernando de Henares (ekde 2010)
TransportoRedakti
Estas fervoja stacidomo. La urbo ne havas flughavenon. La plej proksimaj flughavenoj estas en Lasi (76 km) kaj Bacau (89 km).
Personecoj (elekto)Redakti
Marcela Topor (n. 1976), ĵurnalistino, edzino de Carles Puigdemont, eksa prezidanto de la aŭtonoma hispana regiono Katalunio
Lucian Pîrvoiu (n. 1976), ĵurnalisto, novaĵprezentisto, akreditita korespondanto de TVR ĉe la eŭropaj institucioj[2]
Corneliu Porumboiu (n. 1975), rumana reĝisoro
Constantin Motaş (n.1891, Vaslui, m. 1980, Bukareŝto), biologo, universitata profesoro, sistemisto kaj taksonomisto de internacia prestiĝo. Lii estas (kun)fondinto de la featobiologio, branĉo de limnologio, kiu estas la scienco, kiu studas organismojn en grundakvo[3].
Vidu ankaŭRedakti
Ekstera ligiloRedakti
(ro) Oficiala retejo
ReferencojRedakti
- ↑ (ro) Preĝejoj kaj monaĥejoj en distriko Vaslui
- ↑ (ro) Lucian Pîrvoiu, TVR 2
- ↑ (ro) Constantin Motaş, Universitato de Laşi.