Diskuto:Flugilaj insektoj

Latest comment: antaŭ 8 jaroj by Marek Mazurkiewicz

Laŭ NPIV Pterygota nomiĝas en Esperanto: flugiluloj Do mi proponas alinomigi artikolon. Kion Vi pensas? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:36, 17 jun. 2016 (UTC)Reply

Mi forte kontraŭas. NPIV ne estas senerara sankteco, kiun oni devas ĉiam blinde sekvi. Similajn fakterminojn en NPIV plej ofte proponas unu persono. La nuna 10-jara artikola titolo estas pli preciza ol la proponita. Preskaŭ ĉiuj birdoj estas flugiluloj kaj eĉ uzanto de flugkostumo estas flugilulo.Narvalo (diskuto) 11:56, 17 jun. 2016 (UTC)Reply
@Narvalo: Laŭ kiu referenco estas nomo "flugilaj insektoj"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:07, 17 jun. 2016 (UTC)Reply
Ĝi estas la preferebla sinonimo, legu supre.Narvalo (diskuto) 17:46, 17 jun. 2016 (UTC)Reply
La esprimo flugiluloj estas uzata en Esperanto ĉefe en la biblia tradukado: Jezekiel 17, 23 "ĉiaspecaj birdoj, ĉiaspecaj flugiluloj nestos en la ombro de ĝia..." kaj ne temas pri iaj insektoj.Narvalo (diskuto) 18:01, 17 jun. 2016 (UTC)Reply
Biblia tradukado kiel referenco al biologia artikolo? Vere? Ĉu ekzistas serioza, biologia, esperanta teksto kie estas skribita ke Pterygota = "flugilaj insektoj"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:16, 17 jun. 2016 (UTC)Reply
Ŝajnas, ke vi ne komprenas la skribitan tekston. Ekzerzu sin plu en Esperanto.Narvalo (diskuto) 10:30, 18 jun. 2016 (UTC)Reply
Mi pensas ke mi komprenas vin sed ne konsentas. Vi skribis ke flugiluloj estas en Biblio kaj havas alian signifon. Ni ĉi tie diras pri nomo de biologia taksono do ĉi tie ne estas grave, ke vorto havas alian sencon. Vi diras kontraŭ nomo "flugiluloj" kaj viaj argumentoj estus bonaj en scienca revuo. Vikipedio ne estas scienca revuo sed enciklopedio. Ni devas funkcii laŭ referencoj. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:40, 18 jun. 2016 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Flugilaj insektoj".