Diskuto:Formo-memora alojo

Saluton,

mi aprezas la kreadon de artikoloj pri science interesaj temoj. Mi ankaŭ havas komprenon por tendencoj uzi sian nacilingvan gramatikon en Esperanto; ankaŭ mi verŝajne faras de tempo al tempo. Sed, pardonu: En Esperanto ekzistas diversaj gramatikaj kategorioj, kaj ne eblas uzi la finaĵon "-o" en ĉiuj funkcioj. (Komparu jenan varianton de la lasta frazo: "En Esperanto ekzisto diverso gramatiko kategorio...")

En mia modesta opinio neniel, neniam, neniom, nenial eblas traduki "shape memory alloy" per "formo memoro alojo". Sincere, mi ne komprenis kaj devis rigardi la italan artikolon por kompreni.

Bone, re al rideta vizaĝo: Mi humile proponas alinomi la artikolon al "formo-memora alojo". Alie ni ne-anglalingvanoj ne havas ŝancon...

Umberto 21:47, 21. Apr 2005 (UTC)

Pardonu, mi ne scias kiel traduki la titolon. "Forma-memoro alojo" estas pli bona. Paul Ganssle 18:08, 22 Apr 2005 (EST)

Mi proponas "metalo kun memoro de formo". Eble ĉar mi estas franca, sed al mi pli ŝatas la prepozicioj.--Greguar 22:15, 22. Apr 2005 (UTC)

Ne ŝercu jam: formo-memora alojo! ĉio alia estas malbonvenaNarvalo 22:38, 22. Apr 2005 (UTC)

Reiri al la paĝo "Formo-memora alojo".