Diskuto:Günther Becker

Estimataj,

ĉe tiu ĉi artikolo la aŭtoro bedaŭrinde mistajpis la antaŭnomon de la forpasinta samideano Günter Becker. Mi intertempe malfermis artikolon pri Günter Becker, uzante la iomete abundigitan nekrologon en ĝi.

Restas nun la demando, forviŝi la artikolon ligitan sub la mistajpita nomo "Günther Becker", aŭ lasi ĝin kun koncerna rimarkigo.

Sincere, Peter

Saluton, Peter. Dankon pro la informo. - Ne necesis permane rekrei la artikolon kun la ĝusta titolo. Alsalutintaj vikipediistoj povas alinomi paĝojn. Kaj tion mi ĵus faris. Kore --Tlustulimu 22:52, 21. Aŭg 2008 (UTC)
Fakte "Günther Becker" estis la ĝusta nomo, la korekto do estis fuŝa! Mi trovis la nomon "Günther" en multegaj lokoj (ekzemple dum jardekoj en la jarlibro de UEA (Blieskastel), kaj 3-foje en la libro "Linguistische Aspekte ...", kiun li tradukis. Ulrich Matthias 22:50, 23. Aŭg 2008 (UTC)
Reiri al la paĝo "Günther Becker".