Diskuto:Generatoro

Generatoro nur transformas mekanikan energion. En kazo de kemia energio estas pilo, aŭ sunĉelo ktp.

Por glacio, vaporo, gaso produktado ekzistas pli taŭaj esprimoj.

Batalu ni kontraŭ la poluo de neologismoj! redakti

Konservu ni nur la originalan terminon generatoro, kaj forigu ni tiun tute ne taŭgan neologismon generilo, kiu jam havas familiaran signifon, laŭ PIV, pri generaj organoj de homo!

Sammaniere, konservu ni la originalan terminon alternatoro, kaj forigu ni tiun neologismon alternigilo, kiu aperas preskaŭ nenie en literaturo (nur en tiu artikolo?), kaj tro fore de la faka termino uzata en ĉiuj aliaj lingvoj!

Mi proponas anstataŭi tiujn neologismojn per la taŭgaj terminoj. Kiu konsentas aŭ oponas? -- DidCORN la 2-a de aŭgusto 2013, 18:00 (UTC)

Krome, generiloj estas seksaj organoj laŭ NPIV! -- DidCORN la 25-a de aŭgusto 2014, 15:00 (UTC)
Reiri al la paĝo "Generatoro".