Necesis pluraj ŝanĝoj en tiu ĉi paĝo.

1. Gestoj kaj signoj ne estas la sama afero! Gestojn uzas homoj kies buŝoj estas plenaj kaj ne povas paroli! Aŭ goriloj kiuj deziras bananon, aŭ simile.

La manaj lingvoj kiuj evoluiĝis inter Surduloj uzas signojn, kiuj estas manaj vortoj. Ili estas difinitaj kiaj vortoj en parolataj lingvoj. La lingvoj do nomiĝu signolingvoj kaj ne gestlingvoj.

2. La originala aŭtoro ĉerpis el kie la informon ke Precipe oni tamen ĉerpis gestojn el la usona gestlingvo, kiu inter surduloj ludas iomete similan prestiĝon kaj rolon kiel la angla lingvo inter aŭdantoj? Tio tute malveras! La plej multaj usonanoj je kredas ke ĉiu Surdulo en la mondo uzas la Usonan Signolingvon, sed malprave. Britio, ekzemple, uzas Britan Signolingvon kiu pli-malpli neniel rilatas al la Usona Signolingvo, krom eble iuj pruntsignoj. Simile en multaj aliaj landoj.

Kaj, cetere, oni ne precipe ĉerpis gestojn (sic) el la usona gestlingvo - la signoj de Gestuno venas el multaj lingvoj.

3. Mi forigis ankaŭ unu-du aliajn eraretojn kaj poluris la lingvaĵon iom.

m.

Mi aŭdis "gestolingvo" MULTE pli ol "signolingvo". Ankaŭ, "signo" ne havas signifon limigitan al surduloj, ĉar troviĝas ekz. en la termino "signokodo" (kiel UTF-8, ASCII, ktp). Miaopinie "gestolingvo" estas multe pli bona termino, ĉar estas pli trafa kaj specifa. Kriĉjo 16:37, 12. Sep 2003 (UTC)

Ke vi aŭdis "gestolingvo" pli signifas precize nenion. Kaj ankaŭ via klarigo ke la vorto "gesto" estas pli trafa ne helpas. Vi ne klarigas kial. Kaj rilate vian komenton ke "signo" povas havi pli ol unu signifon, vi eble miskomprenis min, mi certe ne celis diri ke "signo" signifas nur "manformo uzata en mana lingvo de Surduloj".

Uzi la vorton "gesto" rilate al manaj lingvoj donas la impreson ke ili estas malpli ol lingvoj, kaj nur sensonaj balbutoj aŭ mimaĵoj, kiel ekz-e mense difekta persono kiu gestas por montri ke tiu deziras ion kion tiu vidas. Iu elektita gesto certe ne havas precizan signifon, iu elektita signo tamen ja havas difinita(j)n signifo(j)n kaj estas la ĝusta vorto por tiu ĉi kunteksto.

Ups! Forgesis ensaluti, tiun laston respondon faris Marteno. m.
Ke vi aŭdis "gestolingvo" pli signifas precize nenion.
Kontraŭe. Ĝi ja signifas ion. Terminologio estas reale decidata de parolantoj de lingvo. Ne gravas kiom da libroj ordonas uzi unu formon aŭ alian, la korekta formo estas tiu, kiun uzas la parolantaro. Do, se pli da E-istoj diras "gestolingvo", do "gestolingvo" estas la taŭga termino.
(Jes, ekzistas Akademioj por pluraj lingvoj, inkluzive de Esperanto, sed Vikipedio ne sekvas Akademion. Ekz. Bertilo, mem Akademiano, tie ĉi skribas "Ukrainio", dum la Akademia vorto estas "Ukrajno".)
Uzi la vorton "gesto" rilate al manaj lingvoj donas la impreson ke ili estas malpli ol lingvoj, kaj nur sensonaj balbutoj aŭ mimaĵoj, kiel ekz-e mense difekta persono kiu gestas por montri ke tiu deziras ion kion tiu vidas.
Tio ne veras. La difino de "gesto" en Reta Vortaro estas: Ĉiu montra, esprima movo de la korpo, precipe de kapo, brako, mano. Estas nenio en tiu difino pri mensodifekteco. En almenaŭ la angla, la parenca vorto "gesture" same ne havas ajnajn malbonajn signifojn.
Oni povas ankaŭ konsideri, ke multege da Esperantistaj surduloj uzas "gestolingvo", do ne povas esti tiom vaste ofende kiel vi asertas. Kriĉjo 19:06, 12. Sep 2003 (UTC)


ke multege da Esperantistaj surduloj uzas "gestolingvo"...

Ĉu? Kie? Montru al mi diskutgrupon de Surdaj Esperantistoj kie ili interkonsentis tiel nomi siajn lingvojn.

Eble interesos al vi ankaŭ tiu ĉi lastatempa diskuteto kun unu Surda Esperantisto: http://ĝangalo.com/modules/news/article.php?storyid=341

Sed eble aliaj Surdaj Esperantistoj opinias alie. Mi interesiĝus vidi komenton de iuj...

m.


Plia komento pri la frazo "En la 80aj jaroj, Gestuno evoluiĝis al Internacia Signo, uzata inter Surduloj kiuj uzas signolingvojn el malsamaj landoj."

Ĉu vere? Mi tre malcertas pri tio - Internacia Signo lau mi pli-malpli nature evoluiĝis sen Gestuno, sed mi esploros. Marteno 08:37, 27 Okt 2005 (UTC)

Ĉu bone? redakti

Mi miras pri la frazo "Nuntempe Gestuno estas tre malofte uzata."

Mi ŝanĝis tion al "Nuntempe la nomo Gestuno estas tre malofte uzata." Ĉu mi bone komprenis kaj ŝanĝis? --Hans Eo (diskuto) 13:27, 9 Sep. 2013 (UTC)

Reiri al la paĝo "Gestuno".