Tiu titolo estas angla nomo, kiu ne tradukiĝis. Mi sugestas: getourbo, geturbo aŭ gettourbo. Iu menciis la vorton mizerurbo, kiu ne estas preciza, ja ankaŭ rifuĝintoj fondas mizerurbon. Mi petas opiniojn, post 3 tagoj mi ŝatus alinomadi township-on.--Crosstor 06:45, 23 Mar. 2011 (UTC)

Mi subtenas la formon "getourbo". Aidas 12:21, 23 Mar. 2011 (UTC)
Ĉi tie ekzistas ankaŭ artikolo pri ladurbo. Eble ambaŭ temas pri la samo. Petr Tomasovsky 15:42, 23 Mar. 2011 (UTC)
Se vi rigardos la intervikiojn, vi ekscios, ke : Township en E-o temas pri Sud-Afrika ladurbo, kontraŭe la principa angla en:Township rilatas al artikolo en E-o, kiu estas municipo. Estas iom ĥaoso en tio. Petr Tomasovsky 15:46, 23 Mar. 2011 (UTC)
Ladurbo ĉi tie ne estas bona, ĉar ladurboj formiĝis ĉe militaj zonoj: Sudano, Palestino ktp, kie rifuĝintoj formis ladurbojn. En S.A. estis urboj por "blankuloj nur", tial la landestro serĉis lokon ankaŭ por neblankuloj, kie la loĝado por ili estis deviga. Parte tio similas al faŝistoj, kie judoj ne rajtis vivi inter germanoj. La get(t)o originas el la itala, kie estis kvartalo por judoj, kiuj devis loĝadi aparte. La diferenco estas politika trudo aŭ ekonomia trudo.--Crosstor 05:51, 24 Mar. 2011 (UTC)
Reiri al la paĝo "Getourbo".