Diskuto:Golĝaparato
Latest comment: antaŭ 4 jaroj by Osteologia in topic Esperantigo
Esperantigo redakti
La NPIV esperantigas la nomon kiel Golĝ/o, kaj tial golĝaparato aŭ golĝokorpo: [1]
La Reta Vortaro ne enhavas tiun terminon.
Ŝajne, por italdevenaj terminoj, NPIV preferas senigon de la fina -i (ĉu kiel itala plurala sufikso aŭ ne): ekz. spagetoj (spaghetti), vermiĉelo (vermicelli), raviolo (ravioli), salamo (salami), Napolo (Napoli), Galvano (Galvani), Toriĉelo (Torricelli), ktp. (tamen makaronio, pro konfuzo kun makarono, kaj grafitio, pro konfuzo kun grafito)
Tial mi sugestas golĝaparato, laŭ NPIV, aŭ Golĝa aparato. Osteologia (diskuto) 22:27, 15 jun. 2019 (UTC)