Diskuto:Gordon (albumo)

La titolo de la anglalingva artikolo estis transprenita sen traduko de la vorto "album". Oni povus traduki ĝin per "albumo" (PIV 2002 registras tiun signifon, kvankam al mi neniam klaris la diferenco inter "disko" kaj "albumo konsistanta el precize unu disko". Pli bone estus, inkluzivigi la nomon de la kantistaro en la titolo, eĉ se la angla originalo tion ne faras. --Ismo 18:35, 11. Dec 2004 (UTC)

Certe oni traduku plene priskribojn kiel la supran. La vortoj inter krampoj ĉeestas por klarigi pri kio temas, ĉar estas pli ol unu afero kun la nomo Gordon. Sed oni ne tro komplikigu la priskribon; dum estas nur unu albumo kun la nomo 'Gordon', la priskribo 'albumo' sufiĉos. Mi movos la paĝon, kaj fintradukos ĝin. --Gabriel BEECHAM 20:48, 11. Dec 2004 (UTC)
Dankon, ankaŭ pro la korektoj; sed kie vi anstataŭigis "sukcesa" per "posta", en la angla teksto vere estas "successful" kaj ne "successor" aŭ "succeeding". Nu, eble vi scias pli, kaj ĝi ne estis vere "sukcesa". ☺ --Ismo 22:04, 11. Dec 2004 (UTC)
Reiri al la paĝo "Gordon (albumo)".