Diskuto:Gulaŝo

Latest comment: antaŭ 4 jaroj by Crosstor in topic Hungara nomo

Hungara nomo redakti

Nuntempe kiel la hungara nomo estas skribita "Pörkölt". Sed laŭ miaj spertoj (en mia lando estas gulaŝo tre ŝatata), laŭ intervikioj kaj la bildoj mi konkludas, ke la ĝusta hungara nomo estas "Gulyás". Kontraŭe, hungara "Pörkölt" estas "perkelto". Ĉu iu hungaro (eble Crosstor) povus konfirmi? --KuboF Hromoslav (diskuto) 10:46, 10 apr. 2020 (UTC)Reply

Mi ne konfirmas! Gulyás estas supo, en menuoj ĝi troviĝas ĉiam ĉe ĉefmanĝaĵo kaj supo. Ĝi enhavas viandaĵon, kapsikan sukon, terpomon, karoton, pli malofte farunaĵon. Pörkölt estas dependa manĝaĵo, kiun oni manĝas kune kun apudaĵaj manĝaĵoj post alia supo. Pörkölt konsistas el viandaĵo kun kapsika saŭco, apudaĵoj estas elekteblaj, ekzemple terpomoj, farunaĵoj. Pli simple en gulyás (pli ĝuste gulyásleves = gulyássupo) la kulero submergas, en pörkölt restas la kulero sur la surfaco.--Crosstor (diskuto) 11:16, 10 apr. 2020 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Gulaŝo".