Diskuto:Gustaf John Ramstedt

prononco de la nomo: ĉu 'ramsted' aŭ 'ramstet'?  Tiel estis demandite en la japanlingva diskut-paĝo, sed ne estis respondite. Sibazyun 09:18, 30. Maj 2009 (UTC)

La prononco de la nomo estas ['gustav 'jon 'ramstet]. Tio estas tre bona redono de la prononco, kvankam nur la esperantaj literoj estas uzataj. La nomo estas svedlingva. La unua vokalo [u] havas specialan koloron, iom similan al la japana u, sed la diversnuancaj u-sonoj uzataj en Esperanto bone taŭgas ankau por la nomo Gustaf. Bonvolu atenti, ke la mezan nomon oni ne prononcu laŭ la angla: do estu [jon], ne [dʒɒn] (britece) kaj certe ne [dʒɑ:n] (usonece). Tre ofte, en Finnlando, la nomo estas citata kun nur la komencaj literoj de la antaŭnomoj (“G. J. Ramstedt”), tiel ankaŭ en la titolo de la artikolo pri li en la finna Vikipedio. – Laŭ mia opinio Ramstedt meritus pli ampleksan artikolon en la esperanta Vikipedio, ne nur pro sia esperantisteco sed unuavice pro sia lingvoscienca kariero. Dankon pro viaj aldonoj al la artikolo! --Surfo 10:17, 30. Maj 2009 (UTC)
Dankon, sed ĉu estas vere ke GustaF estas prononcata kiel 'gustaV'? Inversan aferon mi ofte aŭdas en aliaj lingvoj, ekzemple skribite RostoV legata kiel 'rostoF'. Sibazyun 15:10, 30. Maj 2009 (UTC)
Jes, la fina sono estas "v". "Gustaf" estas alia maniero skribi la nomon "Gustav", sed ambaŭ vortoj havas tute saman prononcon kun fina "v". Antaŭ proksimume 100 jaroj okazis reformo de la sveda ortografio. Antaŭ tio oni skribis ofte "f" en lokoj, kie oni prononcis "v" kaj kie nun oni skribas "v". Tia malnova skribmaniero estas ankoraŭ, ne malofte, uzata por propraj nomoj. Ekz. la nomon de la nuna reĝo de Svedujo oni skribas "Carl XVI Gustaf" (Karolo 16-a Gustavo). Moderna skribo por tiuj nomoj estas Karl kaj Gustav, sed iuj elektas skribi sian nomon malnovmaniere. --Surfo 16:54, 30. Maj 2009 (UTC)

Esperantisteco redakti

Saluton. Mi korektis la jaron de lia esperantisteco, ĉar mi havas la libron en papera formo kaj tie aperas la jaro 1891. Krome ja estas informo pri prelegoj. La malĝusta jaro 1918 ja fakte estus post la prelegaro, kio ŝajnas al mi tre nelogika. Amike --Tlustulimu 16:31, 30 Apr. 2011 (UTC)

Reiri al la paĝo "Gustaf John Ramstedt".