Tamen ĝi estas malpli populara ol la neoficiala surogata x-sistemo.

De kie vi prenas la informon ke la x-sistemo estas neoficiala? --Chuck SMITH

Ĉu ĝi troviĝas en la Fundamento? Ĉu la Akademio proklamis ĝin oficiala? --Brion VIBBER
Guste tio, kion diris Brion, Chuck. La Akademio kaj la Fundamento ambaŭ subtenas h-sistemon. H-sistemo estas Zamenhofa, dum x-sistemo verŝajne eĉ ne ekzistis dum lia vivo. X-sistemo estas pli konvena por komputilaj uzoj, sed ĝi neniam estos oficiala. - Kriĉjo 09:54, 1. Apr 2003 (UTC)
Jes. Neoficiala ĝi estas. Tio tamen en la praktiko malmulton signifas, ĉar ĝi estas praktike plene akceptita kiel alternativa surogata sistemo. La Akademio ĝin neniel kontraŭbatalas, kaj havas nenian intencon ĝin kontraŭbatali. Ĝi ankaŭ ne intencas ĝin oficialigi. Bertilow 11:29, 1. Apr 2003 (UTC)

Ĉu h-sitemo = Fundamenta Help-Alfabeto (FHA)? Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 06:32, 11 Jul. 2012 (UTC)

Reiri al la paĝo "H-sistemo".