Ĉu Hawaii vere estas la nomo nur angle? Ĉu ankaŭ ne havaje?

Cetere, mi proponas forigi plusendilon el Hawaii por tie krei propran artikoleton pri la Havaja ĉefinsulo. Esperanto ebligas al ni riĉe sinonimumi! (Kp. je Sent-Heleno kaj Saint Helena!) Bab 13:39, 6. Dec 2003 (UTC)

Havaje la nomo estas Hawai‘i [haVAJ?i], ĉu ne? --Briono
Havaje la nomo estas Hawai‘i [haŭAi'i]. La vorto havas KVAR (ne du aŭ tri) silabojn: ha-ŭA-i-'i (pi frue ha-ŭA-i-ti). Havaya lingvo estas la lingvo kun la plej malmulta fonemoj en la mondo. Mem ne havas j kaj v, ununure a e i o u ŭ h p ' k n m l. Aliaj polineziaj lingvoj havas t anstataŭ ' . ' estas "hamza" aŭ "glottal stop" maniere "Ali G" en "mtv" prononcas be'a por better aŭ germane be'achten. Multkolorbirdo 21:22, 6. Dec 2003 (UTC)

Multkolorbirdo pravas pri la havaja nomo, kvankam nek "hamza" nek "glottal stop" estas la ĝusta termino en Esperanto; mi prefere dirus "glota plozivo". Sed la ĝusta Esperanta nomo estas (laŭ la malnova PIV; mi ne disponas pri la nova) Havajo por la ĉefinsulo kaj Havajio por la lando/ŝtato/arkipelago. Analoge al Misisipo/Misisipio, Misuro/Misurio, Alĝero/Alĝerio kmmmmma. Mi ĝustigis Misisipon al Misisipio kaj Misuron al Misurio antaŭ pli ol jaro laŭ mia memoro, kaj verŝajne mi devos fari simile pri Havajio. --Haruo 20:04, 26. Sep 2005 (UTC)

PIV2005 tute mencias la formon "Havajio", sed nur "Havajo". La Akademio klare malrekomendas aldoni tiaspecajn neinternaciajn "i"-finaĵojn al tiaj geografiaj nomoj. La Akademio eĉ oficialigis vicon da tiaj nomoj sen "i": "Meksiko", "Gvatemalo", "Nikaragvo", "Panamo", "Paragvajo", "Urugvajo". Kiam mi laste kontrolis, la Vikipedio uzis tiujn oficialajn nomojn. Formon kun tia "i" oni uzu nur kiam ĝi estas pravigebla per internaciaj formoj. Tial estu "Alĝerio" kaj "Tunizio", sed "Senegalo" kaj "Meksiko". Antaŭ eble du aŭ tri jaroj estis farita decido, ke en la Vikipedio estu uzataj tiuj landnomoj, kiujn mi rekomendas en miaj paĝoj "Landoj kaj Lingvoj", por ke estu harmonio inter la Vikipedio kaj "Landoj kaj Lingvoj". Nun ŝajnas, ke tiu iama decido simple forgesiĝis. Tio estas sufiĉe tipa por la kaoso de la Vikipedio. Bertilow 03:59, 18. Sep 2006 (UTC)
Reiri al la paĝo "Havajo".