Loĝantaro de Havono: La cifero de 2,1 milinoj fakte estas la loĝantaro de la provinco Havano. La urbo Havano mem (do Centro Havano) havas nur 173000 loĝantojn. La plej granda komunumo de la Provinco Havano estas Diez de Octubre kun proksimume 1 miliono da loĝantoj, kiu do evidente estas la plej granda komunumo de Kubo.DidiWeidmann 20:48, 28 Jan. 2012 (UTC)

Amiko, vi eraras. Antaŭ la pasintjara reformo de la administra divido de Kubo, ekzistis du malsamaj provincoj kun similaj nomoj: Provinco Havano kaj Urbo Havano (kiu estis la nacia ĉefurbo, la ĉefurbo de Provinco Havano kaj memĉefurbo). Centra Havano ne estas Urbo Havano, sed unu el ĝiaj municipoj, certe la plej loĝata. Post tiu reformo, nun ekzistas la provinco Havano (iama Urbo Havano) kaj kie troviĝis la Provinco Havano (plus Candelaria, iama municipo de Pinar del Río) nun ekzistas la provincoj Mayabeque kaj Artemisa. Tial, la loĝantaro aperanta en la artikolo estas ĝusta. Ankaŭ mi volas aldoni ke en Kubo ni diras "muncipo"-n ne komunumon. Amike, Andy 1:52, 28 Apr. 2012 (UTC).
Reiri al la paĝo "Havano".