Diskuto:Helenisma filozofio

La sekvan diskuton mi (Unukorno) movis de forigenda artikolo Markaŭrelio (vandalisma atako) ĉi tien:

La enhavo konsistas el nur unu vorto, kontribuite de anonimulo. Ĉu la artikolo estas eĉ ĉe valida nomo? Marko Aŭrelio ŝajnas pli bona loko pri iu artikolo pri tiu romia imperiestro. Kriĉjo 23:47, 10. Sep 2003 (UTC)

Dankon pro la sciigo! Io tia estas tipa atako de vandalismo. (Mi ĉiukaze planas sendi mesaĝon al Brion, ke li al pli da aktivaj vikipediistoj donu administrajn rajtojn! Ekde kiam mi ankaŭ en la germana VP rajtas forigi artikolojn - kie estas multe pli da vandalismaj atakoj -, mi apenaŭ plu havas tempon por verki.)
Pri la nomo MarkaŭrelioMarko Aŭrelio mi ne vere sentas min kompetenta. Fakte ok vikipediaj artikoloj ligas la Markaŭrelio, sed Marko Bruto ekz. aperas en alia formo. Do, kion fari? La artikolon mi forigos tuj kiam la diskuto pri la nomo donis rezulton. --Unukorno 10:28, 11. Sep 2003 (UTC)
Por komplikigi la tuton: PIV nomas la ulon Marko-Aŭrelio. ;-) --Unukorno 11:05, 15. Sep 2003 (UTC)
Reiri al la paĝo "Helenisma filozofio".