Diskuto:Hidrokarbonido

Latest comment: antaŭ 4 jaroj by DidCORN
En PIV ni trovos tri manierojn por nomi la kombinaĵojn entenantajn hidrogenon kaj karbonon: hidrokarbono[1], hidrokarbido[2], kaj hidrokarbonido[3].

La formo Hidrokarbono estas malkonsilinda pro tio ke mankas la familio (ido) de la grupo en la nomo, do Hidrokarbonido estas pli adekvata. Tiele ni havos la idajn kemiajn familiojn, nome, halogenidoj, sulfidoj, kloridoj, fluoridoj, ktp. La sugesto de Duncan (Hidrokarbido) ŝajne ne estas adekvata ĉar vere temas pri kombinaĵo entenanta hidrogenon kaj karbonon, ne karbon, pro tio mi ne elektis la karban formon, ĉar karbono estas la elementa kemio, kaj karbo estas formaĵo de karbono. Kvankam PIV malkonsilas la Karbidan kaj Karbonidan formon, ĝi ne klarigas la kialon, kaj sendube mankas fakan konon (supre menciitan de mi) por pravigi la neuzadon. Kompreneble, la komuna saĝo kaj la estontaj fakaj teknikoj scios kompreni. Claudio Pistilli

  • Kie en esperantlingva literaturo oni povas kontroli ke ekzistas nomo "hidrokarbonido"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:02, 12 Nov. 2015 (UTC)
Mi konsentas kun Claudio, "Hidrokarbonido" konformas al la kemia vortfarado de la Esperanto-centro[4], kie troviĝas la termino "hidrobromido" pri HBr (kombinaĵo de bromo kaj hidrogeno).--DidCORN la 2-a de aŭgusto 2016, 13:25 (UTC).
Jes, en Esperanto-centro estas "hidrobromido" pri HBr sed tie ne estas skribita ke ekzistas nomo "hidrokarbonido". Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:10, 3 aŭg. 2016 (UTC)Reply
Laŭ Zdeněk Pluhař pri organikaj elementoj endas uzi la prefikson hidrogen- kaj ne hidr- (uzata nur pri neorganikaj kombinaĵoj), tial li proponas la vorton hidrogenkarbono[5] anstataǔ hidrokarbono. DidCORN (diskuto) 11:11, 3 nov. 2019 (UTC)Reply

Referencoj redakti

Reiri al la paĝo "Hidrokarbonido".