Diskuto:Historio de Esperanto (Privat))

Tiuj kaj similaĵoj ne meritas apartan paĝon! Translokinda al Privat!

Bonan ~on, Narvalo, laŭ la nuna informo-malriĉa enhavo vi pravas, tamen kiel aliaj ankaŭ tiu ĉi artikolo meritas iom da tempo por evoluo antaŭ fina prijuĝo. (Mo)

Kaj jen kritiko al la iniciinto de la artikolo: Se vi prezentas libron, vi devas nepre mencii la plenan titolon, la eldonejon kaj eldonlokon. Krome donu karakterizon de la libro kaj skribu kio faras ĝin speciale menciinda, valora, utila ktp. Aliakaze ne skribu apartan artikolon, sed aldonon al alia (vidu la plej supran komenton). (Mo)


Ni jam interkonsentis, ke similaĵojn oni povas aperigi en la koncerna artikolo (ĉi-kaze ĉe Edmond PRIVAT) kaj ne aparte unufrazaĵojn. Mi povus krei ĉiutage 150-200 similaĵojn. Narvalo 08:40, 28. Apr 2005 (UTC)

Jes pri tio ni jam konsentis, tamen novuloj kaj tiuj, kiuj malofte redaktas pri tio ne scias. Estus bone ne "bati" (kaj eble por ĉiam forpeli) ilin, sed per ŝablono informi kaj instigi al skribado de "veraj artikoloj". (Mo)

Pripensinda estas la ampleksigo de la Ŝablono:Bonvenon Narvalo 09:15, 28. Apr 2005 (UTC)

Reiri al la paĝo "Historio de Esperanto (Privat))".