Diskuto:Hungario

Latest comment: antaŭ 8 monatoj by Crosstor in topic Mankoj

Bela "Mapo de Hungario"! Ĉu memfarita?

La originala mapon mi prenis el CIA World Factbook, ĉar mi malkontentis, ke la angla varianto (ankaŭ el la sama fonto) ial ne havas la duan plej gravan riveron (Tisza, Tibisko) de mia lando. Mi tralaboris la mapon per simpla paintbrush de Windows.

Dumtempe evidentiĝis por mi, ke la esperantigita nomo de rivero Tisza (Tibisko) estas falŝa, ĉar la antikva Tibiscus uzatis por alia rivero (maros aŭ Kőrös). Tiel mi devos denove traskribi la mapon, sed mi ankoraŭ ne decidis pri la nomo (en frua PIV Tiso, en la sama Suplemento de 1987 Tibisko); sed le plej preferinda laŭ mi estus Tisao. RK

En PIV2002 estas Tiso, kaj Guglo ŝajnas trovi pli da ekzemploj de Tiso ol de Tisao. Ĉu iu hungara Esperanta vortaro preferas la formon kun A? Lingvano 10:59, 28. Sep 2005 (UTC)

Malnova landtabelo redakti

Saluton, nesubskribinta @TFCforever:. Kiun utilon havas la "malnova landtabelo"? Laŭ mia impreso verŝajne neniun. Tial mi proponas forigi ĝin el la diskutopaĝo kaj lasi ĝin nur en la redakta historio. Interesuloj ja povus rigardi ĝin tie. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 15:33, 4 maj. 2022 (UTC)Reply

Mankoj redakti

Mankas geografio.--kani (diskuto) 13:03, 14 aŭg. 2023 (UTC)Reply

Mi aldonis iom.--Crosstor (diskuto) 11:36, 20 aŭg. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Hungario".