La 43-a IJK en Krakovo estis la plej granda, ghis nun okazinta, Internacia Junulara Kongreso de TEJO. La kongreson partoprenis 1100 gejunuloj, el kiuj granda parto partoprenis poste la 72-an UK en Varsovio. La organizantoj de tiu kongreso estis aktivuloj de PSEK (Pola Studenta Esperanto-Komitato de Asocio de Polaj Studentoj) kaj de PEJ (Pola Esperanto-Junlaro. La cheftemo de la kongeso estis "Civilizo - chu en krizo?".) Krome de la tre interesa kultura programo (pri kiu respondecis LKK-anoj Jerzy Rządzki kaj Leszek Lewandowski)- koncertis i.a. Amplifiki, Osjan, Persone, Roman Bura, Anoemo, Małe Lachy spektaklojn prezentis Pantomima Teatro el Olsztyn, Pupteatro el Vraca, Kia Koincido, Kooperativo Verda Monto; okazis tre sukcesaj ekskursoj (al: Auschwitz, Wieliczka, Zakopane kaj Ojców) kaj abundis la pritema programo (i.a. prelegis prof. Hristo Marinov el Bulgario, d-ro Leszek Kordylewski,d-ro Zenon Waldemar Dudek, Lech Kosieniak, Krzysztof Śliwiński k.a.). Dum la IJK estis elektita nova TEJO-Estraro kun Jan Koszmaluk, kiel prezidanto. En la LKK laboris i.a. Modest Błasiak - prezidanto, Jarosław Parzyszek - vicprezidanto, Paweł Janowczyk - kasisto, Iwona Kocięba, Joanna Lewoc, Teresa Kosieradzka, Janusz Błaszczyk, Grzegorz Adamczyk, Joanna Smycz k.a. Helpadis antau kaj dum la IJK kelkdeko da volontuloj el PSEK,PEJ kaj "neorganizitaj". Interese estis, ke en la kongreslibro (kiun mi redaktis kune kun Joanna Lewoc) lastmomente, pro la cenzora interveno, devis aperi sesnoma listo de la IJK-partoprenantoj el "Okcidenta Berino", kiu lau la tiama "socialismo" doktrino estis aparta "shtato". La plej furora piblika koncerto - por miloj da krakovanoj - okazis en la urba parko "Planty" okaze de tiama "komunisma" festo de la 22-a de julio. En la kongresejo(la sporta alo de la klubo "Wisła")la kongresanojn observadis el speciala observejo kelkaj sekretaj shatagentoj kiuj ankau intervenis, kiam unu el la polaj esperantistoj en la studenta domo, kie loghis kongresanoj, disjhetis "kontaushatajn" foliojn… Jarosław Parzyszek (tiam TEJO-estrarano kaj PSEK-prezidanto, respondeca pri la IJK-programo)

Reiri al la paĝo "IJK 1987".