Jen propono: la tabeloj de ISO 639 estu reordigitaj laŭ la 3-literaj ISO-kodoj, ĉar jam ekzistas alia listo de lingvoj alfabetorde. Cetere, ĉu estu nur unu granda tabelo anstataŭ kvar partoj?

Fakte mi apartigis la liston al kvar partoj por ke ĉiu paĝo estu malpli peza, do pli facile alirebla. Mi komence faris nur unu paĝon kaj okazis ke daŭris terure longe por malfermi la paĝon aŭ por konservi la plej etan ŝanĝeton. Mi ordigis laŭ lingvonomoj ĉar laŭ mi la listo utilas por trovi la kodon el la nomo. Oni povus krei krome indekson alidirekte (de la kodo al la nomo) se vere utilas. En la TTT-ejo de kie venas la kodoj la listoj estas ordigitaj laŭ respektive la anglaj kaj francaj nomoj. Arno Lagrange  07:51, 7. Nov 2004 (UTC)

Aliflanke:

  • Lingvo povas havi pli ol unu nomon, kaj povas esti malklare, per kiu parto de la nomo oni ordigas ("antikva bervala" sub A aŭ B).
  • Se listo estas ordigita per la kodoj, oni facile uzas serĉilon por trovi nomon. Inverse, tamen, malpli bone funkcias, ĉar la kodoj povas troviĝi en multaj aliaj vortoj. (Se oni serĉas pri "mal" oni trovas multajn aferojn krom la lingvo kun la kodo "mal".)

Tamen, ne tro gravas. Mi certe ne volas havi kroman liston. Ĉu vi volas reordigi la nunan liston laŭ la nomoj (kiuj eble ankoraŭ ŝanĝiĝos iomete)?

Java Lingvo redakti

Ĉu temas pri lingvo parolata en Indonezio, aŭ pri komputila skriptosistemo? Haruo 01:27, 7. Nov 2004 (UTC)

Ĉi tie temas pri parolataj lingvoj. --Arno Lagrange  07:51, 7. Nov 2004 (UTC)
Reiri al la paĝo "ISO 639".