Diskuto:Integrala transformo

Latest comment: antaŭ 4 jaroj by Osteologia in topic Transformo anstataŭ konverto
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Интегральные преобразования » el la ruslingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.

Pri la listo redakti

Mi forigis la sekcion "listo" ĉar ĝi nur estis alidirektilo al la artikoloj ĉe la rusa vikipedio. Oni nur faru listojn se la artikoloj aperas en tiu ĉi vikipedio. --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  05:00, 6 Aŭg. 2013 (UTC)

Transformo anstataŭ konverto redakti

Mi proponas ansatataŭi la terminon konverto (kiu signifas tute alian aferon) per transformo. Sen iu ajn kontraŭdiro, mi faros tion post kelkaj tagoj. -- DidCORN la 7-a de septembro 2014, 08:15 (UTC)

Mi samopinias, pro la jenaj kialoj.
  • Trans/form/o estas la termino preferata de NPIV: [1]
  • Trans/form/o estas la termino jam uzata de Vikipedio: jen Furiera transformo, Laplaca transformo.
  • La Fundamenta radiko konvert/i ĉefe signifas ion religian aŭ ideologian: [2]. NPIV ankaŭ enhavas kemian aŭ ekonomian faksignifojn, verŝajne pro nacilingvaj terminoj.
  • La nacilingvaj terminoj de ĉi tiu koncepto estas trans/form/o (laŭ la angla integral transform, la franca transformation intégrale, la germana Integraltransformation ktp.: vd [3])
  • Ankaŭ Uzanto:RG72 samopinias: vd [4].
Osteologia (diskuto) 14:03, 15 sep. 2019 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Integrala transformo".