Diskuto:Integreca ringo

Latest comment: antaŭ 4 jaroj by Osteologia

Kial integreca kaj ne simple integra? La analogaj nacilingvaj terminoj estas simple integra (france intègre, angle integral). Nur la germana uzas "Integritätsring" (laŭvorte integrecringo). Tiaj ringoj estas integra ("tute kompleta") ĉar nenio mankas: neniu produto "hazarde" nuliĝas pro manko de la elemento kiu estus la produto. (Oni povas kvocienti la ringon, por forigi tiujn elementojn, kaj tiel fari la ringon ne "integra").

Notu ke la termino rilatas ne a entjeroj (la franca termino estas intègre, ne entier; angle, integral, ne integer; germane Integritäts-, ne ganze), nek al integraloj (la termino estas algebra, ne analitika). Osteologia (diskuto) 23:01, 19 feb. 2020 (UTC)Reply

Fakte, la formo "integreca ringo" ja troviĝas en NPIV: vd faktor/ec/a “pp integreca ringo […]”. Tial, mi nun preferas la formon "integreca". Osteologia (diskuto) 21:49, 26 feb. 2020 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Integreca ringo".