Diskuto:Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj

Latest comment: antaŭ 4 jaroj by JabieroKubo in topic prilaborita alineo "rondoj"

Mi pensas, ke ni forprenu el la listo de kongresaj stacioj la jarojn, en kiuj ne estis iu stacio.--Hans 12:29, 15. Okt 2010 (UTC)

Prilabori redakti

Ĉu iu de vi kapablas prilabori la alineon "literuma alfabeto" ? La listo de antaŭaj kaj nunaj vortoj estus pli bone legebla, se estus en tabela formo. Kiu kapablas transformi tion? --Hans Eo 10:48, 17 Jun. 2011 (UTC)

farita --Hans Eo (diskuto) 19:39, 19 Jul. 2012 (UTC)

forig-propono redakti

En la germana versio de tiu artikolo iu metis forigproponon. Kion ni faru? Hans miskribis tion ĉ. 06-01 --Hans Eo (diskuto) 09:31, 4 jun. 2018 (UTC)Reply

Bedaŭrinde oni forigis la artikolon. Ĉu du-tri por-forigaj alparoloj sufiĉas en la germana Vikipedio kontraŭ du? Ĉu ne temas pri arbitra agado? Ĉu oni rajtas restarigi la artikolon?Narvalo (diskuto) 11:36, 5 jun. 2018 (UTC)Reply

Problemoj redakti

{{Mankas fonto}} ĉe la frazo "Ekde 1946 en Brazilo funkciis dum kelkaj jaroj en San-Paŭlo Círculo dos Radioamadores Esperantistas, laŭ informo de Luís Fosca, PY2ABF, iama PY2AGI, al letero al Henriko, F9ED, en la 10a de septembro 1964: Mi profitas la okazon por informi vin, ke la adreso de nia Klubo de Esperantistaj Radio-amatoroj estas: Ave. Jabaquara, 1311, 2 andar, ZP8, São Paulo – Brazilo. Bonvolu skribu nin (sic) kaj disvastigu nian agadon. Ni ekzistas ekde 1946.... En 1958 Stefan Szabo, OE5SZ, jam provis organizi ligon. En letero de la 24a de aŭgusto 1961 (en mia arĥivo), David Richardson, W7LLV, skribis al Henriko, F9ED: De ioma tempo mi havis la intencon provi starigi organizaĵon (eĉ se tute neformalan) de esperantistoj radioamatoroj. [...]." Ĉu tio ie estas konsultebla? (en mia arĥivo) tio estas iom malklara por mi, pri kiu temas? Estus bone se tiu dokumento informo havus iun fornton indikon aŭ estu rete konsultebla
Daŭre mankas la informo pri la jaro ĉe la frazo "En 19?? Laszlo Matusinka, HA7PW establis la Esperanto-diplomon." Mi klopodis esplori ĉe Lazlo samlanda radioamatoro/HA5KFB sed li havas neniun informon. Laŭ miaj scioj HA7PW forpasis.
  JabieroKubo (diskuto) 02:18, 12 mar. 2019 (UTC)Reply

Pri UTC redakti

Laŭ mia scio UTC ne egalas al GMT tial la frazo "Tempoj estas en UT Universala Tempo, anglalingve GMT, do la londona (vintra) tempo." estas erara.   JabieroKubo (diskuto) 11:35, 1 apr. 2019 (UTC)Reply

Laŭ mia scio la diferenco inter UTC kaj UT fakte estas nur malgranda parto de unu sekundo, necesa por astronomoj. Por ni radioamatoroj tiu ege malgranda diferenco ne gravas. Tial ILERA diskutis tiamaniere kaj opiniis, ke ni uzu la tempon simple sen la C = kunordigita. Ĉu iu povas studi la problemon kaj komenti? --Hans Eo (diskuto) 00:14, 9 apr. 2020 (UTC)Reply

ILERA frekvencoj redakti

Laŭ mi estas eraro korektenda ĉe:
7006 - lun-ven - 07:00h (somere) - Francio
7006 - lun-ven - 08:00h (vintre) - Francio
en ambaŭ lokoj devus esti: 7066
  JabieroKubo (diskuto) 08:02, 13 apr. 2019 (UTC)Reply

  Farite mi korektis ĉar estis neniu opinio!  JabieroKubo (diskuto) 08:53, 18 jun. 2019 (UTC)Reply

e-kluboj redakti

Tra la mondo nuntempe estas pluraj e-kluboj, kiuj iel rilatas al ILERA. Ekzemple mi scias pri:

  • CO9BNN
  • DL0EKO
  • F5KSP
  • Japanoj...

Ĉu ne indus aldoni tion al la artikolo? Referencoj estas...   JabieroKubo (diskuto) 08:53, 18 jun. 2019 (UTC)Reply

Plia referenco redakti

Mi trovis informojn pri ILERA ĉe:
ON0NR 1988-04.pdf
http://www.on6ll.be/NMRevue/1988/ON0NR%201988-04.pdf
Artikolo pri ILERA en la franca p.11 (5.06 Mb) de F9ED kaj ON5MF----????----
+
oz1976-01.pdf (5.88 Mb)
nytår 1976 - Søg i OZ
http://oz5g.asuscomm.com:81/content/oz/1976/oz1976-01.pdf
verkita de OZ6HS p.28 januaro 1976
ĉu utilos?
  JabieroKubo (diskuto) 07:45, 6 jul. 2019 (UTC)Reply

prilaborita alineo "rondoj" redakti

bv. legi ĝin. Nun estas jam post meznokto. Mi dormu. --Hans Eo (diskuto) 03:03, 9 apr. 2020 (UTC)Reply

Mi ĝin legis kaj trovis relative gravan problemon: oni devas verki en stilo ne privata aŭ persona ekzemple "Mi mem ankoraŭ revas pri la..." kaj longa teksto poste.
Pri la defendo de eĥolink ĉe ILERA laŭ mi tio ne estas malbona ideo ĉefe pro la subteno ricevita flanke de la plej multaj membroj. Argumentoj ankaŭ estas tre bonaj laŭ mi.
Mallongigoj ne ĉiam bonas (laŭ rekomendo de Vikipedia stilo)
Mi tuj modifetos parteton kun pronomoj mi kaj ni por pli ĝustaj ILERA aŭ ĝi.
  JabieroKubo (diskuto) 02:32, 10 apr. 2020 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj".