Diskuto:Internacia sistemo de unuoj

Ĉu la artikolo estas nomita bone? Pli bona estus Internacia sistemo de unuoj. Petro 24. Jan 2006 07:48 (UTC)

malnova problemo estas koncepto pri "biliono" ktp.

por anglusonuloj, ĝi estas 109, dum por la aliaj (ĉu?) ĝi estas 1012.

vidu

por bona resumo pri la problemo.

mi proponas aldoni tabelon 1a de la citita paĝo al ĉitiu paĝo.

la kolumno "nur-esperanta" kongruas kun propono mia kaj de Sergio Pokrovskij de antaŭ multaj jaroj

aliaj ligoj:

Jose Martins


Bonega ideo, Jose ! Mi iom esploris. Bonvolu plu redakti. Atentu ke la la fontoj ne estas protektitaj de kopirajto. Arno Lagrange 14:03, 17. Dec 2003 (UTC)

La tabelo :

Nombro

PIVaj esperantaj terminoj laŭ sistemo ...

ISO-

kompare:

(je dekuma bazo)

usona-franca-itala (amerika)

angla-germana (eŭropa)

nur-esperanta

ISO-a

pre-fikso

mll.

germanaj terminoj

1 =10 0

Unu

Unu

unu

-

-

-

eins

1000 =10 3

Mil

Mil

mil

kilo

kilo

k

tausend

106

Miliono

miliono

(unu)iliono

mega

Mega

M

Million

109

Biliono

miliardo

(unu)iliardo

giga

Giga

G

Milliarde

1012

Triliono

biliono

duiliono

tera

Tera

T

Billion

1015

*

biliardo

duiliardo

[peta]**

Peta

P

Billiarde

1018

*

triliono

triiliono

[eksa]**

Exa

E

Trillion

1021

*

*

triiliardo

[ceta]**

Zetta

Z

Trilliarde

1024

*

*

kvariliono

[jota]**

Yotta

Y

Quartrillion

1027

*

*

kvariliardo

***

***

***

Quartrilliarde

  • * : Mankas en PIV
  • ** : Mankas en PIV. Mi donis la plej ISO-kongruajn formojn, kiuj en Esperanto eblas. Tamen, tiuj formoj eble problemas ĉar pet, jot kaj eks estas jam ekzistaj, alisignifaj esperantaj radikoj. Oni rimarku, ke la sama pravas pri la jam PIV-a ter . Aldone rimarkigindas diri, ke ISO postulas laŭ miaj scioj majuskligon de la sufikso, se la simbolo majusklas, do la e-aj mega, giga, tera kontraŭas ISOn, kiu postulas Mega, Giga, Tera (vidu la apartan ISO-kolonon).
  • *** : Mankas ne nur en PIV, sed ankoraŭ ne ekzistas termino de ISO.
  • La ,,nur-esperanta" kaj la ,,germana" sistemoj havas la avantaĝon, ke ili estas klaraj kaj koheraj. Aldone, ili povas esti senpene daŭrigotaj ĝis 1030 ktp. de ĉiu, kiu komprenis la sistemon

Miopinie, ni uzu la "nur-esperantan" sistemon. Ŝajnas, ke ĝi estas la sola tre klara. -- Gabriel BEECHAM 16:35, 17. Dec 2003 (UTC)

... klara sed malinternacia. Se bilionoj ne havas la saman signifon laŭ la landoj "miliono" estas internacie komprenata samsignife. Arno Lagrange 16:38, 17. Dec 2003 (UTC)


--> ĉi tie mi apogas Gabrielon: ni laŭeble forigu "milionojn" kaj "bilionojn" kaj ekuzu "ilionojn", "iliardojn", "duilionojn", ktp. Mi provos kontakti Fellmannon kaj demandi pri ĉitia afero... Jose MARTINS

Pripensinte, mi kredas ke ĉi tiu propono indas paĝon ekster la paĝo de SI, ĉar ĝi ia estas esperanta afero (eĉ se ĝi interesus al la naciaj publikoj kiuj havas la saman problemon) Jose MARTINS

(Ej, kiel mi metu proponu por raciigo de la sistemo dato-horon ktp?)
Pri tio mi respondis en via diskutpaĝo. Arno Lagrange 13:34, 18. Dec 2003 (UTC)



La difino de la kandelo en la paĝo malsimilas de tiu de la nuna SI (vidu, ekzemple, la Anglan artikolon "Candela"). Mi mem ŝanĝus la artikolon, sed mi ne havas la fizikan vortostokon por ĝin fari (kiel diri "luminous intensity" en Esperanto?). Ĉu iu alia povas ĝisdatigi la difinon? Mendoro 19:23, 6. Apr 2004 (UTC)


Nun farita. Dankon, anonima kontribuinto - Mendoro 13:24, 17. Apr 2004 (UTC)

celsia grado = celsio redakti

Mi supozas, ke en NPIV troviĝas la esperantigo Celsio (ne *Celsiuso, kiel eble en PIV1). Nu, jam de jaroj mi uzadas, analoge al [kelvino], ankaŭ la formojn celsio kaj farenhejto. Ĉu oni ne trovas ilin pli oportunaj ol tiuj kun grado?

Jorge CAMACHO

Reiri al la paĝo "Internacia sistemo de unuoj".