Diskuto:Inuktituta lingvo

Mi ne scias kion fari pri la nomo de ĉi tiu lingvo. La paĝo sur Nunavuto nomas la lingvon "Inuktituta" (el la vorto por la lingvo en la lingvo mem).

Tamen, se oni volas uzi inuktitutajn vortojn ĉie oni havas la jenan situacion: en la inuktituta la nomo por unu inuito estas "inuk" kaj por du inuitoj la vorto estas "inuit".

se oni volas uzi inuktitutdevenaj vortoj oni uzus do:

  • por la lingvo: inuktituta
  • por du inuitoj: inuitoj
  • por unu inuito: inuko

Tamen ĉi tiuj tri vortoj ne sekvas la esperantajn gramatikajn regulojn. Ili formus sian pluralon malregule.

Do mi preferus persone diri "la inuita" por la lingvo, "la inuito" por unu inuito kaj "la inuitoj" por du inuitoj.

Lasta kialo, ke mi kredas ke tio estus bona ideo estas ĉar la inuktituta lingvo mem nomiĝas "inuttitut" en Labradoro, kaj en Alasko ĝi nomiĝas "Inupiaq". Do oni renkontos malfacilaĵojn ankau ĉi tie se oni uzas vortojn kiel "inuktituta, inuko, ktp". Tamen se oni decidas ke oni volas ja gardi "inukon" kaj "inuktitutan" mi ne tre kontraŭos. Mi subtenas la ideon uzi nomojn el la indiĝenaj lingvoj por ilin nomi. Mi definitive ne volas uzi vorton kiel la eskima :).

Mi ĉiam aŭdis "la inuita" por la lingvo kaj "inuito" por la homo. Kial vi ne havas nomon? Mi ŝatas scii al kiu mi skribas...  ;-) --Chuck SMITH

Se oni parolas pri Inuitoj kaj ilia lingvo, la Esperantaj vortoj (jam plene establitaj) estas "Inuitoj" kaj "la inuita (lingvo)". Tiujn vortojn ni uzu.

Aliflanke Inuitoj estas nur unu el la specoj de Eskimoj, kiuj ekzistas en la mondo. Aliaj Eskimoj estas Jupikoj. Se ni volas paroli pri Jupikoj, ni ne diru "Inuitoj", ĉar Inuitoj ili ne estas. Sed ili ja estas Eskimoj. Kiam oni parolas malprecize, aŭ kiam oni precize celas kaj Inuitojn kaj Jupikojn (kaj eble ankaŭ aliajn specojn de Eskimoj), oni diru "Eskimoj".

Krome mi aldoni, ke la vorton "Eskimo" - en ties diversaj nacilingvaj formoj - uzadas ankaŭ multaj Eskimoj mem, kiam ili parolas pri si mem en iu ne-Eskima lingvo, ekz. la Angla. Estas granda mito, ke ĉiuj Eskimoj trovas tiun vorton ofenda. Krome ankaŭ la plej ofte citita etimologio, "manĝanto de kruda viando", estas malvera. La vera etimologio estas tute alia, kaj neofenda. (Kaj cetere, kial estus ofende nomi iun "manĝanto de kruda viando"?)

Ofende povus tamen esti nomi iun Inuito, kiu vere estas Jupiko...

Bertilo WENNERGREN


Mi konsentas pri tio, Bertilo. Oni uzu Eskimon por kompreni ĉiun eskiman grupon, kaj inuito, jupiko kaj aleŭto(?) ktp.. por la eskimaj grupoj. (en Kanado la vortoj Eskimo kaj Indian ne plu estas uzataj sed mi jam laboris en Alasko kaj rimarkis ke la vortoj estas ĉiam uzataj tie, kaj ke ili estas neofendaj en Usono, sed en Kanado ili estas tabuegaj).

P.Stoltz


Ĉu ne bonus pli ol Inuktituta lingvo Inuktituto kiel Sanskrito? -- Davidme


Oni nomas Sanskriton per O-vorto, ĉar ĝi ne havas ligon al certa popolo, nek al certa lando aŭ regiono. (Ne ekzistas popolo nomebla "Sanskritoj", nek loko nomebla "Sanskrito"). Oni devas do rekte nomi la lingvon per vorto rekte indikanta nur ĝin.

Kiam lingvo estas klare la lingvo de certa popolo (por kiu ekzistas baza vorto), oni ordinare nomas la lingvon "la X-a (lingvo)", kie X estas la radiko, kiu nomas tiun popolon, ekz. "la Sveda (lingvo)" (= "la lingvo de la Svedoj"), "la Japana (lingvo)" (= "la lingvod de la Japanoj").

Kiam lingvo klare estas la lingvo de certa lando aŭ regiono, oni ordinare nomas ĝin "la X-a (lingvo)", kie X estas la radiko, kiu nomas tiun landon/regionon, ekz. "la Nederlanda (lingvo)" (= "la lingvo de Nederlando"), "la Luksemburga (lingvo)" (= "la lingvo de Luksemburgo").

La lingvoj de la Inuitoj kaj de la Jupikoj laŭ mi estas klaraj okazoj, ke lingvo apartenas al certa popolo, kaj oni nomu ilin tiel. Do, "la Inuita (lingvo)" (= "la lingvo de la Inuitoj"), "la Jupika (lingvo)" (= "la lingvo de la Jupikoj"). De la regiona speco estas la Gronlanda lingvo (variaĵo de la Inuita).

Kompreneble en ĉio ĉi tre rolas ankaŭ imitado de la nomomodeloj kutimaj en aliaj lingvoj.

Bertilo WENNERGREN

Reiri al la paĝo "Inuktituta lingvo".