Diskuto:Jacques-Franky Farjon de Lagatinerie

Fakte lia vera nomo estas Jacques-Farjon de Lagatinerie. Li havis 2 ŝtatanecojn de svia kaj franca. Mi renkontis lin en la jubilea UK en Varsovio. Do en la UK mi konatiĝis kun li kaj poste mi povis partopreni en la UK en Roterdamo, ĉar li loĝis proksime de Nederlando en Germanio. Sed malfeliĉe mi kaj li renkontis teruran akcidenton en Frislando. Sed poste mi denove revenis al lia domo kaj mi restis ĉe li dum 2 jaroj!

Ni multe diskutis kaj kverelis unu al la alia, sed ni ĉiam estis tre karaj amikoj. Li multe prizorgis min en sia domo kaj instruis Esperanton veran ĉe lia domo. Li povis paroli la francan, la germanan, la hispanan, la nederlandan, la italan, la anglan kaj kompreneble Esperanton! Li estis lingvikisto kaj lia Esperanto vere estis internacia!

Dum mia restado ĉe li, li kondukis min al Francio, Andoro, Hispanio kaj Portugalio per loĝaŭto. Mi povis sperti bonan longan vojaĝon en Eŭropo!

Do laŭ lia morto mi decidis eldoni la libreton. Bedaŭrinde ankoraŭ kelkaj preseraroj estas en la libreto. Mi petis al esperantista itala eldonejo, sed ili ne forigis ĉiujn erarojn. Tamen mi esperas, ke la libreto plaĉos al multaj legantoj.

Omaĝe al Jacques mi volas sendi hipopotaman kison!

HARADA Tsukuru (Nipono)

Reiri al la paĝo "Jacques-Franky Farjon de Lagatinerie".