Diskuto:Java (programlingvo)/Arkivo1

Mi ĝojas, ke tiu artikolo depost mia lasta vizito estas novnomita al Java.

Krom la historiaj kaŭzoj, kiujn menciis Bertilow, mi sentas klaran lingvan kaŭzon kontraŭ la formo Ĝavo. Zamenhof tre bone esperantigis vortojn konservante laŭeble la prononcon kaj la skribon de la fontlingvo. Ekzemple la franca vorto acheter fariĝis aĉeti kaj tial estas rekonebla. Se oni nur sekvus la prononcon, ĝi devus skribiĝi aŝeti aŭ eĉ aŝti. Krome ankaŭ en la germana oni prononcas Java, sed ne Ĝava aŭ eĉ Ĝejva. Mi supozas, ke ankaŭ aliaj lingvoj prononcas ĝin kiel la insulon. Se oni nepre volas doni nomon distingeblan de la insulo, oni uzu la skribe pli proksiman al la origino vorton Ĵavo.

- Christoph Knabe 2010-12-07

Ĝavo ne estas, laŭ mi, "dialekto de la C++". Ĝi estas sendependa objektema programlingvo. Vera, la celo de kaj Ĝavo kaj C++ estis krei programlingvo kiel C kaj ankaŭ objektema. Ĉiuj de ili havis pluan celon. Por C++, tiu estis teni kongruecon kun C. Por Ĝavo, la celo estis fari simplan lingvon kiu havas tiom da simileco kun C kiel ne malsimpliĝas la lingvon.

- Dale GULLEDGE

"Dialekto" ja estas vorto malĝusta. Vidu mian korektaĵon.

- Stefano KALB


Ĝavo ne rulas nur en TTT-legiloj (kiel apletoj), sed ankaŭ kiel sendependa programo. Cetere oni uzas ĝin en servilojn (ekzemple per JSP kaj servletoj). La apletoj estas nur la plej rimarkita uzo de Ĝavo per simplaj uzantoj.

-- Paul EBERMANN

Vi pravas. Mi aldonis vian rimarkon al la artikolo.

-- Stefano KALB

Ĉu mi rajtas ŝanĝi la nomon de ĉi tiu paĝo: Ĝavo --> Java? --Chuck SMITH

-Jes, legu la ekzemplon en Nomoj de titoloj: artikolo Ĝavo estu pri insulo. Alia eblo: Ĝavo (programlingvo) --Bab


La insulo tamen nomiĝas, de longega tempo kaj tute firme, "Javo" en Esperanto. Laŭ mia ankaŭ la programlingvo nomiĝu en Esperanto same, "Javo", sed multaj preferas nomi la lingvon "Ĝavo". Apenaŭ oni uzas "Ĝavo" por la insulo. Bertilo WENNERGREN

Nu, mi atendis sufiĉe longe por ŝanĝi la nomon de la artikolo, ĉu ni renomi al Ĝavo? --Chuck SMITH


Mi plu opinias, ke la artikolo estu "Javo (programlingvo)", ĉar la insulo firme kaj sendiskute estas en Esperanto "Javo" kaj la lingvo estas nomata laŭ la insulo.

Sed se tiu ideo ne akceptiĝos, almenaŭ ni faru ion. Nun la artikolo estas ĉe Java, sed en ĝia teksto uziĝas nur "Ĝavo". Tio impresas tre strange.

Aŭ la artikolo nomiĝu "Ĝavo", laŭ sia enhavo; aŭ ĝi estu reverkita kun Java anstataŭ "Ĝavo" en pluregaj lokoj.

Bertilow 21:20, 11. Mar 2003 (UTC)


Mi forte rekomendas ke la titolo restu "Java" ĉar ĉiu alia lingvo ankaŭ nomas ĝin tiel. Eĉ en la kroata oni prononcas ĝin ĝuste kiel oni pronuncas ĝin esperante. Mi "voĉdonas" por reverki la artikolon per la vorto "Java". --Chuck SMITH


La propono-rekomendo de Chuck havas multe da senco, ĉar aliajn programlingvojn ni nun traktas ĝuste tiel en la Vikipedio. Vidu longa liston en Komputillingvo. La sola lingvo kun Esperantigita nomo ŝajnas esti Lispo. Por simetrio kaj konsekvenceco estu do ankaŭ Java. Nu, kiu reverkos la artikolon? (Kaj kiu ŝanĝos pri Lispo?) Bertilow 09:06, 4. Jun 2003 (UTC)

Mi movis Lispo al LISP kaj ŝanĝis ĉiun Ĝavo al Java. --Chuck SMITH

Ĉu indus ankaŭ ŝanĝi "Javan" al "Java", ĉar laŭ mia scio, -a substantivoj ne ricevas akuzativon. Nu, kion vi pensas? --Chuck SMITH

La N-formo "Javan" estas tute en ordo. Oni ĉiam rajtas aldoni N al ne-Esperantigitaj nomoj. Se tia nomo finiĝas per vokalo, oni povas rekte aldoni N. Se ĝi finiĝas per konsonanto, oni prefere uzu ankaŭ O-finaĵon, ekz. "Chuck" -> "Chuck-on". Tiel agis Zamenhof (vidu ekz. en la Biblio). Laŭ mi oni ĉe fremdaj nomoj ankaŭ rajtas tute forlasi la N-finaĵon, sed tio ŝajnas esti malpli bona elekto okaze de nomoj kiel "Java", ĉe kiuj N aldoniĝas tute senprobleme. Bertilow 22:38, 4. Jun 2003 (UTC)

La artikolo nun temas pri la programlingvo, sed ne pri la maŝino. Ili iras kune sed ne ĉiam (Ekzemple: GCJ kaj NetRexx). Iu (ĉu mi poste?) aldonu pri la maŝino. -- :)

  • Sed atentu, GCJ eĉ ne estas virtualmaŝino, ĉu ne? Mi kredas ke estas tradukilo kiu konvertas la Java-lingvaĵon al komputilspecifa maŝinkodo. Kriĉjo 02:19, 6. Jun 2003 (UTC)
Jes, vi pravas. Mi celis rapide esprimi, ke estas gravega ligo inter Java kaj JVM, sed ĝi ne estas la nura uzo de ambaŭ, GCJ ebligas C-igon de Java-aĵoj, kaj NetRexx ebligas per-JVM-igon de Rexx (eble Jython ests ekzemplo pli fama). -- :)
Reiri al la paĝo "Java (programlingvo)/Arkivo1".