Diskuto:Julius Patzelt

JULIUS PATZELT (laŭ la gazeto "Marto“ lia nomo estis J. PAZELT), horloĝisto kaj fortepiana agordisto, konstante turiste travojaĝadis, ofte perpiede, la nordon de Bohemio, prelegante pri Esperanto, aranĝante kursojn. Li fondis multajn grupojn kun apostola fervoro, korespondis kun d-ro L. L. Zamenhof, eldonis gazeton "La Migranto“ kaj plurajn lernolibrojn. GEL starigis monumenton sur lian tombon.

TOMBOŜTONO DE JULIUS PAZELT EN HORNÍ PODLUŽÍ (antaŭe Horní Grunt; germane Obergrund) apud Varnsdorf estis konstruita de Germana Esperanto-Ligo. Sur la ŝtono estas surskribo: Julius Pazelt, * 9. V. 1857, 17. I. 1927, (stelo), Per laboro al honoro!, Bund deutscher Esperantisten seinem Vorkämpfer.

PATZELT Julius (la GEL-organo "Marto" nomi s lin PAZELT J., ekz. en la nekrologo, 1927, n-ro 2, p. 9)

Jen estas informoj pri Patzelt el "Historio de Esperanto-movado en Ĉaĥoslovakio" de Stanislav Kamaryt, ĈEA, Praha 1983. Mirek

Dankon, Mirek. La surskribo estas ĝusta. Mi demandis pri la monumento, ĉar sur la kapo de la ŝtono iu ronda makulo estas, sed verŝajne tie nur estis iu florpoto. Bedaŭrinde mi ne havis fotoaparaton kun mi kaj estis nur spontana ideo veturi al tiu tombo en Horní Podluží. Krome estis jam vespere kaj jam malhele. Mi estis tie kun N. Karbe kaj F. Nitzsche, kiu feliĉe havis poŝlampeton kun si. Iam via samnomulo M. Severa el Česká Lípa rakontis al mi pri ĉi tiu tombo de Julius Patzelt en Horní Podluží. Korajn salutojn, --Michawiki 21:06, 16. Aŭg 2008 (UTC)
Reiri al la paĝo "Julius Patzelt".