Diskuto:Juro (Eŭropa Unio)

Mi estas franco, juristo fakiĝinta i.a. pri eŭropunia juro. Mi atentigas vin, ke la enhavo de tiu ĉi diskutata artikolo temas ne pri la tuta eŭropunia juro sed nur pri la eŭropunia jurisprudenco, kiu estas nur (eta) parto de la eŭropunia juro! Pro tio mi mem forviŝis tiun artikolon, kiu duobligas jam ekzistantan artikolon kaj ankaŭ estas mistitolita laŭ ĝia enhavo. -- Xavier Dewidehem, 28 Jun 2006

Ne konfuzu juron kaj jurisprudenco! redakti

Mi rediras: ni nepre ne konfuzu la eŭropunian juron kaj la eŭropunian jurisprudencon! La eŭropunia juro je enhavas jurisprudencon, sed ankaŭ aliajn juraĵojn, precipe la traktatojn kaj la derivitan juron! Mi tute ne volas ofendeti iun ajn, sed kunfandi ambaŭ artikolojn estus vera absurdaĵo kaj jura sensencaĵo. Jam ekzistas la artikolo pri la eŭropunia jurisprudenco; ni simple forigu tiun troan kaj mistitolitan artikolon "Juro (Eŭropa Unio)".

Tamen, eble indus revizii la titolon de la artikolo "eŭropunia juro": ĉu lasi tiel, ĉu alinomi ĝin "Juro (Eŭropa Unio)". Sed laŭ mi, eble preferinda estas la nuna titolo (eŭropunia juro), ĉar tiu juro estas aparta, specifa; simile kiaj estas la juroj administracia, civila, puna... oni ja ne titolus ilin *Juro (Administracio)*, *Juro (Civilo)* aŭ *Juro (Puno)*.

Xavier Dewidehem, 29 Dec 2006

Reiri al la paĝo "Juro (Eŭropa Unio)".