Nomo........... DEWIDEHEM
Antaŭnomo...... Xavier
Naskiĝdato..... 31 OKT 1981
Ŝtataneco...... Franca
Retejo......... www.xavy.fr
Vikipedio:Babelejo
fr
Cette personne a pour langue maternelle le français.
eo
3
Ĉi tiu uzanto povas komuniki per alta aŭ flua nivelo de Esperanto.
Francio
Mi venas el Francio.
Studento
Mi estas studento.
Eŭropa Unio
Mi subtenas la Eŭropan Union.
Uzantoj laŭ lingvo


Saluton ! redakti

Mia nomo estas Xavier DEWIDEHEM [elparolu gzavje dövidöem]. Mi naskiĝis la 31-an de oktobro 1981 en la nordfrancia urbo Lillo. En la proksima urbo Valencieno mi nun loĝas. Mi nuntempe estas studento pri publika juro (kvina studjaro post bakalaŭro). Foje mi kromnomiĝas Xavy; oni povas esperantigi mian nomon per Ksavero.

Mi eklernis Esperanton fine de la jaro 1998 pere de Interreto. Sed mi konsideras mian veran esperantistiĝon fine de la jaro 1999, kiam mi partoprenis kun amiko Esperanto-kursojn en lilla universitato. De tiam mi aktivas en la diversskalaj Esperanto-movadoj.

Tiel, mi nun estas i.a.:

Antaŭe, mi estis ankaŭ:

En mia persona retejo mi vortigas miajn pensojn kaj opiniojn pri la Esperanto-movadoj loka, regiona, landa kaj monda. Vidu la rubrikon Esperantista Vivo.

Juro redakti

Tre interesiĝinte pri juro jam de mia infanaĝo, mi estas studento pri juro ekde 1999. Kvankam min interesas multaj jurbranĉoj, mi fakiĝis pri publika juro, nome: konstitucia juro, administracia juro, internacia juro, eŭropunia juro...

Sekve en Vikipedio mi multe artikolas pri juro.

Retumado kaj retejfarado redakti

Mi tre ŝatas uzi komputilon (tekstilojn k.s.) kaj trakrozi Interreton. Mi mem faris kaj plu regas kelkajn retejojn (TTT-ejojn):

Mi ekkonis la Esperantan Vikipedion en 2002, kaj tre ŝatas artikoli i.a. pri mia studfako: Juro. Bedaŭrinde mi ne havas multajn tempon kaj okazojn por viziti kaj ĉefe por redakti. Mi tamen provos tempaltempe redakti -- promeso!

Diversaĵoj redakti

Tre interesas min -- krome de Esperanto kaj Interreto:

  • Eŭropa Unio: ties institucioj, historio, evoluo (oni nun prilaboras reformon...!)... kaj kompreneble eŭro!
  • Politika vivo: francia, eŭropunia kaj internacia
  • Enpaĝigado: enpaĝigi leterojn, broŝurojn, libretojn k.s. per Word k.a.
  • Skribarto: precipe la maniero, per kiu oni skribas laŭ lingvoj/landoj, nome mallongigoj, interpunkciado, ktp. Eble kurioze! :-)

Kontakti min redakti

Vi povas kontakti min per:

  • Retpoŝto: xavy ĉe xavy.fr
  • MSN Messenger: xavy ĉe xavy.fr
  • Skajpo (Skype): xavylille