Diskuto:Justeco

Latest comment: antaŭ 5 tagoj by Sj1mor in topic Ne konfuziĝu

Utilismanismo

redakti

Kion tiu ĉi signifas? Ĉu eblas ke ĝi estis tradukita de la hispana?

Sj1mor (diskuto) 20:21, 31 jan. 2023 (UTC)Reply

Ne konfuziĝu

redakti

Notu ke "Ĵust", ne ekzistas!

just/a

1 Respektanta egale k senpartie la rajtojn de la aliaj homoj, k haviganta al ĉiu lian apartenaĵon: nia provincestro estas severa, sed justa Z; la homoj estas justaj precipe al tiuj, kiujn ili amas; kiom ajn justaj vi penos esti kontraŭ diversaj gentoj Z; justa juĝisto.

2 Konforma al la interna juĝo de la konscienco: tio estas tute justa k tute laŭ la ordo Z; viaj justaj postuloj Z; ili juĝu la popolon per juĝo justa X; justa divido; li ricevu justan punon por lia krueleco kontraŭ mi! Z certigi al la laboristoj justan salajron. meriti, deca.

3 Bazita sur la realo: vi havis justan kaŭzon por maltrankviliĝi Z; ĉu tion vi opinias justa, ke vi diras […] ? X. prava, ĝusta.

4 Virta.

juste. En justa maniero:

ĝust/a

1 Precize konforma al regulo, leĝo, destiniteco: ĝusta metodo, procedo B, esprimo B, frazo, vorto, traduko; kiu estas verama, tiu diras tion, kio estas ĝusta X; la vojo de malsaĝulo estas ĝusta en liaj okuloj X; li ne tremis kiel pekulo, li sciis, ke li estas ĝusta kredanto Z; mia koro estas ĝusta laŭ viaj leĝoj X; li havas la kapon sur la ĝusta loko Z; oni devas ilin numeri, por ke ili ricevu denove sian ĝustan lokon Z; la esenco de nia lingvo estas ĝusta Z. justa, ekzakta, prava.

2 Precize konforma al la cirkonstancoj, al la intencata celo: multe da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas Z; ĝusta respondo, pafo; li estas la ĝusta homo por tio; vort’ en ĝusta momento faras pli ol arĝento Z; sprit’ en tempo ne ĝusta estas tre malbongusta Z; ili montris la direkton ĝustan K; sed kiam venis la ĝusta tago […] Z. adekvata, deca, taŭga, trafa.

3 Tia, ke ĝi liveras informojn verajn: ĉu la horloĝo estas ĝusta?; ĝusta pesilo k ĝustaj pesiltasoj X; pezilon plenan k ĝustan vi devas havi X; ĝusta sumo de adicio; ĝusta produto de multipliko; vivi laŭ postuloj de la ĝustaj kalkuloj Z.

ĝuste En maniero ĝusta Sj1mor (diskuto) 06:41, 15 jun. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Justeco".