Diskuto:Kamokamo

Latest comment: antaŭ 3 jaroj by Tlustulimu in topic Problemo
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Myrciaria dubia » el la anglalingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Camu-Camu » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.

Problemo redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke IP-ulo ektradukis la artikolon. Sed ial li ignoris la indikon de la angla Vikipedio pri "original research" ('originala esplorado'). Do, kiel ni traktu tian problemon? Bedaŭrinde ankaŭ la unuaj uzantoj, kiuj korektis fuŝojn, ŝajne ignoris tion. Kial? --Tlustulimu (diskuto) 14:40, 20 feb. 2021 (UTC)Reply

Komence, la artikolo estis ligita kun neniu alilingva vikipedio. Mi aranĝis tion poste en Vikidatumoj. --Dominik (diskuto) 16:38, 20 feb. 2021 (UTC)Reply
@Tlustulimu: Fakte la averto indikas, ke possibly contains original research kaj tion "eble" rilatas nur al frazo "It is thought[by whom?] that much higher yields could be achieved using improved horticultural techniques, such as the use of clonal elite material, pruning, and fertilization." La cetero de la artikolo aspektas normala scienca artikolo. Mi ne priokupiĝu prie.--kani (diskuto) 19:02, 20 feb. 2021 (UTC)Reply
@Kani: Dankon pro via klarigo. Do, ni konservu la artikolon. Sed kiel ni traktu la problemon de la titolo? Mi nenie trovis la terminon "kamokamo".
@Dominik: La ligado per Vikidatumoj kutime ĉe tiaj artikoloj ankaŭ estas mia unua paŝo. --Tlustulimu (diskuto) 19:21, 20 feb. 2021 (UTC)--Tlustulimu (diskuto) 19:21, 20 feb. 2021 (UTC)Reply
@Tlustulimu:@Dominik: Mi lasus "kamokamo", konsiderinte, ke ĝi devenas nur el landoj ĉu portugallingva ĉu hispanlingvaj kaj en ambaŭ versioj aperas la sama nomo, plej verŝajne eĉ el indiĝena lingvo.--kani (diskuto) 19:36, 20 feb. 2021 (UTC)Reply
@Kani kaj Dominik: En ordo. Mi jam forprenis la markilan ŝablonon {{redaktas}}, tiel ke nun pliaj uzantoj povos redakti la artikolon. Krome eĉ la germana artikolo havas similan titolon, supozeble laŭ iu indiĝena nomo. --Tlustulimu (diskuto) 19:53, 20 feb. 2021 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Kamokamo".