Diskuto:Karbona dioksido

Latest comment: antaŭ 6 jaroj by Claudio Pistilli in topic Erara propono de alinomigo

Kvankam la prefikso du ne estas uzata de la esperantista komunumo, mi pensas ke oni prefere uzu ĝin kiel prefikso por la kemia nomenklaturo kie ekzistas du kemiaj substancoj, kaj anstataŭ diri (dioksido=oksido de Dio, ĉar ĉio apartenas al Dio, ne nur la oksidoj) oni uzu duoksidon, dumetilpentano, dukarboksilataj acidoj, ktp. Tio estas nur sugesto, ne regulo. La estonto difinos la ĝeneralan regulon.

Krom tio, kelkaj fakaj esperantistoj jam sugestis uzi la afikson -at por la oksigenhavaj substancoj same kiel sulfata acido (H2SO4), nitrata acido (HNO3), karbonata (ne karbona) acido (H2CO3), kaj -it por tiuj oksigenhavaj substancoj kun malpli da atomoj de oksigeno same kiel sulfita acido (H2SO3), nitrita acido (HNO2), ktp. Do, la oksidoj de tiu acidoj devas ankaŭ obei la regulon: tiamaniere ke ni prefere uzu Karbonan duoksidon (CO2) aŭ karbonatan duoksidon (pro tio ke ĝi formas la Karbonatan acidon (H2CO3), sulfura trioksido (SO3) aŭ sulfata trioksido (pro tio ke ĝi estigas la Sulfatan acidon (H2SO4), sulfura duoksido (SO2) aŭ sulfita duoksido (pro tio ke ĝi estigas la Sulfitan acidon (H2SO3), ktp. Claudio Pistilli (diskuto) 14:13, 8 Okt. 2014 (UTC)

+el diskuta paĝo de karbona duoksido:

Erara propono de alinomigo redakti

La kemiaĵo CO2 enhavas du oksigenatomojn, pro tio ĝi nomiĝas karbona duoksido k ne uzatas la angla prefikso di-. La sama regulo taŭgas por natria dukromiato, kalia dukarbonato, pluraj duacidoj (acidoj kun du hidrogenatomoj), ktp. Kvankam oni konsideras PIV-on aŭtoritaton pri nomaro, oni konscias ke teknikaj vortoj meritas pli da atento k esploro de fakuloj.

Krom PIV, ankaŭ Kemia kaj scienc-teknika vortaro uzas la esprimon karbona dioksido.Narvalo (diskuto) 16:54, 15 jan. 2017 (UTC)Reply
Nur nefakuloj k nespertuloj preferas la di- formon kun la senco du-. Teknike, duoksido estas pli faka vorto.Claudio Pistilli (diskuto) 20:13, 2 maj. 2017 (UTC)Reply
Oni ne enkonduku novajn prefiksojn kontraŭe al konata fakvortaro kaj PIV. Vidu sciencan revuon https://scienca-revuo.info/article/view/1511Narvalo (diskuto) 20:34, 2 maj. 2017 (UTC)Reply
Guglo donas 8-oblan trafon por ""karbona dioksido" kaj estas", konforme al PIV kaj fakvortaro, fakliteraturo.Narvalo (diskuto) 20:42, 2 maj. 2017 (UTC)Reply
Mi bedaŭras ke kelkaj nefakuloj insistas pri grava eraro, sed respektos la decidon. Tamen, la prefikso du- ne estas nova prefikso, sed jam konsekrita esperanta vorto. Duoksido, dukromiato, dunatria karbonato, ne estas neologismoj, ĉar ekde la kreado de esperanto ĝi signifas du oksidojn, du kromiatojn, du natrian karbonaton, ktp. Gratulojn por nerespondeca decido. Kiam oni mencias fakvortaron, certe vi konsultis ne seriozajn verkojn kiuj kopias (strang)anglaĵojn.Claudio Pistilli (diskuto) 15:15, 26 maj. 2017 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Karbona dioksido".