Diskuto:Karbonhidrato

Jam ekde 2008 proponiĝas kunigo de la du tekstoj "karbonhidrato" kaj "sakarido". La propono sencas: temas pri la sama afero. Kvankam la termino "sakarido" estas pli nova, kaj eble science pli preciza, tamen la termino "karbonhidrato" estas la en praktika lingvaĵo kutime uzata, kaj tial la kunigita teksto estu ĉe titolo "karbonhidrato", kun alidirektilo de titolo "sakarido" tien. Tiel cetere estas ĉe ĉi-momente ĉiuj aliaj artikoloj pri la temo. La artikolo povas komenciĝi "Karbonhidrato aŭ sakarido estas...", kun posta klarigo pri la historia ekesto de la du nomoj.

Reiri al la paĝo "Karbonhidrato".