Kastriĝo aŭ kastrado? Por mi kastriĝi signifas senintencan perdon de la kapablo (ekz. ĉe akcidento). Kastrado estas intenca detruo de organoj ... Narvalo 17:37, 1. Okt 2006 (UTC)

La artikolo temas pri kastrigo aŭ kastrado. Narvalo 17:38, 1. Okt 2006 (UTC)

Kastrigo estus erara, ĉar temas simple pri "forpreno de la reproduktaj glandoj", do faro, ne farigo. Kastri estas transitiva verba radiko. Estu do simple kastro (= operacio); kastrado (= operaciado aŭ serio de operacioj) ne estas same taŭga ĉi tie. La nuna titolo kastriĝo estas nepre erara. --Surfo 18:01, 1. Okt 2006 (UTC)

Vere, kastro. Narvalo 18:19, 1. Okt 2006 (UTC)

La artikolo temas kaj pri kastrado kaj pri kastriĝo (vidu la parton pri radioaktiveco). 62.166.193.211 19:31, 1. Okt 2006 (UTC)

Reiri al la paĝo "Kastro".