Mia opinio: internacie, nome ĉe studuloj tiu koncepto "katekon" estas konata kaj citata ĝuet kiel kateton (kun aldona signifo...). Ĉu ni celas komuniki kun la tuta mondo kun la lingvaĵo de òa mondo? Se iu serĉas tiun historian koncepton, tiu nur hazarde al ĝi alvenas Katekono per devo. La artikola ne temas pri devo kiu postulus malsaman enhavon. Temas, fakte, pri historia nocio

La samon mi diras rilate "Fasti".

Kion signifas ke esperanto estas "kultura lingvo"? ĉu rekomenco de la homa lingvaĵo, ĉu separateco, ĉu izoliteco? ...

Tamen, se tia estos estara decido, mi adaptiĝos.

Ludovica1

Saluton, Ludovica1. Mi supozas, ke Kani miksis antikvan koncepton, kiun vi priskribas en la artikolo, kun eble simila afero, por kio ekzistas la Fundamenta radiko devo. Mi ĵus rigardis la germanan artikolon Pflicht. Ĝi laŭ la temo tute ne rilatas al la antikva koncepto. Do, ni serĉu pli taŭgan titolon kaj kreu poste novan artikolon Devo laŭ la Fundamenta signifo. Ĉilasta devus poste eĉ ricevi la intervikiajn ligilojn. Do, kiu titolo estas pli konvena ol la nuna Devo? La antaŭa titolo ja ne estis esperanta. Bedaŭrinde Nova PIV ne estas granda helpo pri tiaj aferoj.
Laŭ kiu alilingva artikolo vi kreis ĉi tiun? Eble tio je helpus trovi solvon. --Tlustulimu (diskuto) 13:03, 26 Apr. 2013 (UTC)

Min inspiris la sama vorto katekon (kathekon) de diversaj wikiaj retenciklopedio, angla franca suoma, kaj paperaj enciklopedioj... La artikolo registras vorton de la filozofia kulturo: la koncepto trafluita de tiu vorto ne koincidas kun devo. En la lernejaj manlibroj, aŭ specialaj pritraktadoj, ĝi estas ilustrita sed respektata. Temas pri koncepto kiu signas evoluon, aŭ pluan evoluon, en la historio de filozofio. En esperanto ne povas ekzisti samsenca vorto: oni povas krei bur esperantan adaptiĝon. Ludovica1

Nu, bone. Ĉu la angla artikolo estas Kathekon? Se jes, restas nur solvenda la problemo de la titolo. Ĉu ne? Ĉu estu "Katekono", ĉar ja aplikeblas la 15-a regulo de la Fundamento? --Tlustulimu (diskuto) 14:19, 26 Apr. 2013 (UTC)

--Ludovica1 (diskuto) 06:39, 27 Apr. 2013 (UTC) Samideanoj,mi vin invitas revevi al la origina titolo (Kathekon) ĉar nur marĝene estas tuŝata "Devo". Devo postulas tre diferencan priskribon kaj historion. Mi instruis longatempe èi tiuj temoj. La historiaj konceptoj kuntrenas siajn originajn vortojn kiuin ĉiuj lingvoj devas respekti kaj pri ili doni esperantan eksplikon. Ni imitu la artikolojn "Nous", "logos" ... kiuj impregniĝas per konceptoj ne tradukeblaj per unusola esperanta vorto... Ludovica1

✔ Farite Mi ĵus malfaris la nenecesan alinomigon kaj forigis la vorton "Devo" el la enkonduka frazo. Krome mi ligis la artikolon per Vikidatuma ero al aliaj alilingvaj artikoloj, kies vikipediojn vi jam menciis. El la alidirektilo devo mi kreis artikoleton, kiu ankoraŭ devos esti pligrandigata. La difinon mi skribis en la unua frazo laŭ Nova PIV, paĝo 232. --Tlustulimu (diskuto) 06:58, 27 Apr. 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Kathekon".